Към съдържанието

Uzi ĉapelitajn literojn en iPhone

от Kurawiri, 06 януари 2013

Съобщения: 7

Език: Esperanto

Kurawiri (Покажи профила) 06 януари 2013, 19:41:45

Saluton al ĉiuj!
Mi havas iPhone-on kaj mi ŝatus povi tajpi esperantlingvajn mesaĝojn uzante la ĉapelitajn literojn. Ĉu haveblas iu "app" (ne sciante kiel esperantigi tiun vorton) kiu permesas tajpi la ĉapelitajn literojn de nia lingvo?
Mi antaŭdankas !

ridulo.gif

jchthys (Покажи профила) 06 януари 2013, 19:45:13

Ekzistas Ĝusta Klavaro, sed ĝi ne estas perfekta: oni devas foriri de la aplikaĵon, kiun oni uzas, por tajpi per ĝi.

Urho (Покажи профила) 07 януари 2013, 11:15:25

Alia solvo estas uzi eksteran klavaron por iPhone (aŭ iPad), ĉar Vi tiam povas uzi etenditajn (vastigitajn) klavarojn. Por tajpi esperantajn supersignojn, bv. elekti ĉe agordoj de iPhone (aŭ iPad):
  • la etenditan (vastigitan) klavaron por la finna lingvo aŭ
  • la etenditan (vastigitan) klavaron por la angla lingvo (Usono)
  • ktp.
(Parenteze, mia edzino havas iPad-on (operaciumo: iOS 6), kaj por ĝi ekstera Ultrathin Keyboard Cover -klavaro de Logitech [la klavaro funkcias ankaŭ kiel kovrilo por i]iPad[/i]]. Mi iom tajpis per ĝi esperantajn supersignojn; ŝajnas, ke estas en ordo.)

ĝisdatigita: 26.1.2013

Kurawiri (Покажи профила) 07 януари 2013, 19:13:17

Ĉio tio ŝajnas iomete malfacila. Ĉu ne ekzistas "Tajpi" aŭ "Ek!" por iPhone?

Urho (Покажи профила) 07 януари 2013, 20:24:06

Kurawiri:[…] Ĉu ne ekzistas "Tajpi" aŭ "Ek!" por iPhone?
Miakomprene ne! – Nu, ekzistas ankoraŭ la tria eblo, nome la paĝo Unikoda konvertilo, en kiu vi povas unue tajpi la tekston per X-metodo (aŭ H-metodo), due konverti ĝin alklake al taŭga butono kaj poste kopii en vian retpoŝtprogramon. Mi mem uzas tiun paĝon en mia iPhone.

cellus (Покажи профила) 09 януари 2013, 13:00:47

Mi uzas Usonan etenditan klavaron por mia mac/komputilo, kaj ĝi funkcias bone. Mi skribas tiun ĉi mesaĝon per ĝi ĝuste nun. Se US-etendita ankaŭ ekzistas por la ifono, la afero jam estas solvita por mi, almentaŭ teorie. Mi ankoraŭ ne probis tion.

Urho (Покажи профила) 10 януари 2013, 11:33:04

cellus:Mi uzas Usonan etenditan klavaron por mia mac/komputilo, kaj ĝi funkcias bone. Mi skribas tiun ĉi mesaĝon per ĝi ĝuste nun.
Kial vi ne uzas la finnan (≈ svedan) etenditan (vastigitan) klavaron por via Mac?

cellus:Se US-etendita ankaŭ ekzistas por la ifono, la afero jam estas solvita por mi, almentaŭ teorie. Mi ankoraŭ ne probis tion.
Jes, en iPhone ekzistas Usona etendita (vastigita) klavaro, sed vi devas havigi eksteran klavaron (ekzemple Mac-klavaron) por via iPhone utiligi ĝin.

ĝisdatigita: 26.1.2013

Обратно нагоре