Sisu juurde

Solvo de enigmoj

kelle poolt Altebrilas, 7. jaanuar 2013

Postitused: 18

Keel: Esperanto

oxymor (Näita profiili) 29. jaanuar 2013 22:55.05

Enigmo#4 :

Ĉu 5*5-1^5?

myris (Näita profiili) 29. jaanuar 2013 23:06.06

oxymor:Enigmo#4 :

Ĉu 5*5-1^5?
5*5-1=24. Sed vi ne uzis la trian 5.

oxymor (Näita profiili) 29. jaanuar 2013 23:13.06

myris:
oxymor:Enigmo#4 :

Ĉu 5*5-1^5?
5*5-1=24. Sed vi ne uzis la trian 5.
1^5 signifas 1 je la potenco 5; do mi uzis ĝin. Ĉu mi rajtis uzi potencojn?

myris (Näita profiili) 30. jaanuar 2013 0:41.02

Ne, vi ne rajtas uzi potencon . Uzu nur kiel kutime, sumigon, subtrahon, multiplikon kaj dividon.

Tjeri (Näita profiili) 30. jaanuar 2013 16:19.23

(5 x 5) - (1^5)
Ne, vi ne rajtas uzi potencon
Kial ne? Tio ne estis postulata en la demando...
Oni povas ankaŭ atingi 24 nur per du 5: 5!/5

lencxjo (Näita profiili) 30. jaanuar 2013 16:32.47

Altebrilas:Mi estas pli bona ol Dio,
Mi estas pli malbona ol la Diablo,
La malriĉuloj havas min,
La riĉuloj malhavas min,
Se oni manĝas min, oni mortiĝas.
Kiu mi estas?

NENIO!
ĉar

NENIO estas pli bona ol Dio,
NENIO estas pli malbona ol la Diablo,
La malriĉuloj havas NENION,
La riĉuloj malhavas NENION,
Se oni manĝas NENION, oni mortiĝas.
Tre bone.

Tjeri (Näita profiili) 31. jaanuar 2013 10:32.11

5*(5-1/5)

myris (Näita profiili) 31. jaanuar 2013 11:10.03

Tjeri:5*(5-1/5)
Vi trovis, brave.

Tagasi üles