Al contingut

Kiom da naciismaj estas amaskomunikilaro, politikistoj en via nacio?

de Demian, 10 de gener de 2013

Missatges: 3

Llengua: Esperanto

Demian (Mostra el perfil) 10 de gener de 2013 4.34.07

La demando estas komplika kaj la respondo povas nur esti erara kun multaj esceptoj. La respondo estos tiom erara, kiom estas aliaj popularaj kliŝoj kiel 'islamanoj estas teroristoj,' 'ĉinoj estas naciismistoj,' 'rusoj estas ŝtelistoj'....

Do mi re-frazas la demandon jen: ĉu oni povas paroli pri bombi alian nacion je ĉefaj televidkanaloj sen timo de konsiderata naciismisto?

Mi demandas post la neantaŭlonge farita morto de du barataj soldatoj. Barata registaro diras ke pakistana armeo estas kulpinto, sed la tiea registaro neas la akuzon.

Mi vekis hodiaŭ matente aŭskultante frazojn kiel 'nia timema registaro,' 'kio estas la uzo de atombomboj,' 'kial la registaro permesas armeajn flugilojn rusti' ktp. sur televidnovaĵkanalo ABP News.

Mi persone konas kelkajn personojn kiuj konsentos kun tiuj ĉi frazoj kaj volonte subtenus se la registaro atakus Pakistanon. (Ili neniam gustumis militon.)

En tiuj ĉi situacioj, se oni parolas pri danĝeroj de milito, oni estas nomata malamiko de nacio.

Ĉu samaj okazoj ankaŭ okazas tie?

dobri (Mostra el perfil) 10 de gener de 2013 15.29.04

Demian:Ĉu samaj okazoj ankaŭ okazas tie?
Tute ne! Ne nur en mia lando, sed laŭ mia opinio en tuta Eŭropo neniu politikisto serioze parolas pri ebla milito. Dum pasinta jarcento eŭropanoj travivis 2 terurajn militojn, do ĉiuj homoj scias, ke milito ne estas ĝusta solvo de politikaj problemoj. Pri estonta milito parolas nur ŝercemuloj aŭ frenezuloj.

Altebrilas (Mostra el perfil) 11 de gener de 2013 0.29.47

Eviti militojn ne estas simpla afero. Se ekzistus simpla solvo por tio, ĝi estus de longtempe konata.

Antaŭ la unua mondmilito, la plejmulto de Francoj estis militemaj: ili opinis, ke post kelkaj semajnoj, Germanio estos venkita, kaj ke la soldatoj revenos hejmen. Paco okazis nur kvar jarojn kaj kelkajn milionojn de mortintoj poste, aldoninde la vunditoj kaj la ruinigitaj regionoj.

Antaŭ la dua mondmilito, la plejmulto de Francoj estis kontraŭmilitemaj: sciante pri la teruraĵoj de la unua mondmilito, ili taksis ĉion preferinda al milito. Tial, kiam Hitler perfidis la traktaton de Versailles (cetere maljustan por Germanio), ili faris nenion. Kiam li aneksis Aŭstrion kaj okupis parton de tiama Ĉekoslovakio, la Francoj kaj la Angloj nur subskribis la Munkenan traktaton. Winston Churchill diris "Vi elektis honton por eviti militon, vi havos kaj honton kaj militon". Tiu milito faris pli da mortintojn kaj daŭris pli longe ol la unua.

Kion fari fronte al minaco? Estas delikata ekvilibro trovenda. Kaj popoloj devas esti atentemaj kaj la registaroj devas zorge pripensi antaŭ ol militi: se iu flanko ne klare superas la alian kaj havas la aprobon de la popoloj kaj de la aliaj landoj, milito povas eterne daŭri.

Tornar a dalt