Späť na obsah

Tradukendaj netradukindaj ĉenoj en la tradukejo

od novatago, 11. januára 2013

Príspevky: 2

Jazyk: Esperanto

novatago (Zobraziť profil) 11. januára 2013 9:16:29

Eble ĝi ne estas oftega, sed fojfoje, aperas en la tradukejo tekstoĉenoj kies enhavo estas netradukinda; ekzemple, personaj nomoj. Kompreneble ne estas grandega laboro kopii kaj glui tiujn ĉenojn, tamen tio estas aŭtomatigebla laboro, kiu, ekzemple en la nuntempa kampanjo por atingi donacoj, estus granda helpo. Laŭ mi, tiu tekstaĵoj devas esti ankoraŭ redakteblaj sed ili ne aperu unue kiel tradukendaĵoj, sed kiel jam tradukitaj tekstaĵoj.

Redakto: Tio, kion mi diris, rilatu almenaŭ por la lingvoj, kies alfabeto estas latinida.

Ĝis, Novatago.

erinja (Zobraziť profil) 12. januára 2013 23:40:52

Tio estas bona sugesto sed pro tio ke la kvanto de nomoj estas relative malgranda, kompare kun la kvanto de ĉenoj ĝenerale, laŭ mi ne indas programi solvon por tio. Memoru ke programista tempo ankaŭ kostas. Kompreneble ni devas decidi, ĉu ni pagu programiston por solvi relative malgrandan problemon, aŭ ĉu ni pagu la programiston por fari ion kiu estas pli utila al niaj uzantoj? Aldone, en kelkaj lingvoj oni havas la kutimon lasi la nomojn latinajn (kvankam la lingvo ne estas latin-litera), kaj en kelkaj lingvoj ne. Ne estas por ni, fari aŭtomate tian decidon por niaj tradukantoj.

Nahor