去目錄頁

Mi volus scii kion opinio ne hispana populi havas pri la situacio en Hispanio

Nork, 2013年1月11日

讯息: 7

语言: Esperanto

Nork (显示个人资料) 2013年1月11日下午9:01:05

La situacio en Hispanio estas malfacila por multaj familioj, kaj mi estas malgaja ĉar mi pensas ke la kulpulo ne estos punitaj. Kion vi, la foraj populoj, opinas?

Paulinho (显示个人资料) 2013年1月12日下午7:28:06

Mi ne almenaŭ legis enprofundiĝatan analizon pri hispana situacion aŭ generale eŭropa. Sed pri ion mi atentis: oni multe parolis pri ŝuldo. Oni ne diris tamen multe pri:

1. Kiu forprenis monon el kiu?

2. Kie oni uzis tiun monon?

3. Kia uzaĵo sukcesas, kia ne, kaj kial?

Samtempe mi tro plifervorigas pri EU. Ĝia historio estas ankoraŭ tro mallonga. Ĝis la lastaj jaroj 50, en Eŭropaj landoj estis tro da militoj. Hodiaŭ oni havas tie relativan pacon. Espereble la unio enprofundiĝus kiel homa unio trans nur financa.

Altebrilas (显示个人资料) 2013年1月12日下午9:48:40

Ni tutsimple transiris de malvarma milito al ekonomia milito, kaj la sudaj landoj estas la ĉefaj viktimoj.

Landoj kiuj ne estas:
- grandegaj
- riĉaj pri krudmaterialoj
- impoŝtparadizoj
- spertaj delongtempe pri financoj

havos egajn zorgojn en tiu milito...

Nork (显示个人资料) 2013年1月12日下午10:36:06

Mi pensas ke ni estis trompitaj longtempe. La Hispanio ĉiam estis malricâ lando, kiu iris malantaŭ de aliaj landoj de Eŭropo. Ĝis 1970, la restaj eŭropanoj diris ke la Afriko komencis en la Pirinioj. Kaj ili pravis: la korupteco de la politikistoj kaj la senedukeco daŭrigas hodiaŭ.
Kvankam la politikoj vendis al ni la ideo de la "Hispania Miraklo" dum la ekonomika kresko, la vero estas ke ni neniam estis granda lando.
Kiel novaj riĉuloj, la hispanoj elspezis pli ol kion ili povis, kaj tio ĉi estas la rezulto.
Kie estas la mono de nia filoj? Ni konstruis multaj flughavenoj, kioj ni ne bezonis, ni aĉetis rapidtrajnoj kiujn nenio uzas anstataŭ fortiĝi nia edukeco kaj reserĉado por havi futuron.

Kaj tamen, estas multaj homoj kiuj sukcesis kun tia situacio: bankistoj, megazinistoj... kaj la politikistoj ke vendis al ni aeron.

kaŝperanto (显示个人资料) 2013年3月10日上午7:16:37

Vere, la monda loĝantaro de la evoluitaj nacioj estas malkreskanta. Mi aŭdis, ke ĉi tiu profunda revelacio kaŭzas la ekonomian malkreskon.

Vere, ni ne povos daŭrigi la potenciga kresko de la ekonomio, kiu niaj financaj planoj dependas.

Tro multaj homoj ne povas kontenti, kiam ĉiu de ni vivas kiel dioj.

vincas (显示个人资料) 2013年3月10日上午8:27:49

Altebrilas:Ni tutsimple transiris de malvarma milito al ekonomia milito, kaj la sudaj landoj estas la ĉefaj viktimoj.
Iom kulpas mem sudaj landoj, ĉar tiuj landoj pruntis monon el ĉiuj. Kaj poste senzorge elspezis.

kaŝperanto (显示个人资料) 2013年3月11日下午8:49:27

vincas:
Altebrilas:Ni tutsimple transiris de malvarma milito al ekonomia milito, kaj la sudaj landoj estas la ĉefaj viktimoj.
Iom kulpas mem sudaj landoj, ĉar tiuj landoj pruntis monon el ĉiuj. Kaj poste senzorge elspezis.
Mi konsentas. Ĉiu kredas, ke ili havendas ĉion donite. Ĉi tio speciale veras pri junaj homoj, kiel mi, sed ankaŭ pri la maljunaroj. En la okcidentaj landoj estas malpli kaj malpli junaj homoj por labori. Ĝi estas vera, ke la maljunulaj pensioj estas pagita per la laboroj de la junuloj.

回到上端