Mergi la conținut

"aliĝilo"

de Altebrilas, 12 ianuarie 2013

Contribuții/Mesaje: 4

Limbă: Esperanto

Altebrilas (Arată profil) 12 ianuarie 2013, 22:10:01

Ĉu iu scias de kiu ideo devenas la vorton "aliĝilo"/"aliĝi"?

"aliĝi" signifas plenumi la necesajn financajn kaj administajn kondiĉojn por partopreni al io. Sed kial "al"? Kiel oni iĝas "al" io aŭ "alo" de io?

"aniĝi" estus pli logika.

Tjeri (Arată profil) 13 ianuarie 2013, 06:09:03

"aniĝi" estus pli logika
...por iĝi ano, ja certe.
Sed por preni parton en okazaĵo, aliĝilo ŝajnas al mi samtiom logika.
Cetere, kunmetitaj vortoj ne ĉiam estas precize laŭsignifaj metitaj: vortaro ne estas frazo, aro da vortoj, sed libro.

novatago (Arată profil) 13 ianuarie 2013, 12:06:53

Tjeri:Cetere, kunmetitaj vortoj ne ĉiam estas precize laŭsignifaj metitaj: vortaro ne estas frazo, aro da vortoj, sed libro.
Post lerni iom la germanan, kaj la nederlandan (mi nun ne lernas ilin kaj neniam akiris scion por paroli ilin, krom eble por aĉeti en vendejoj kaj prezenti min) mi rimarkis ke multaj Esperantaj vortoj, kiuj ne sencis laŭ mi, verŝajne havis sian originon en tiuj lingvoj. Do, supozeblas ke tio okazas ankaŭ kun vortoj, kies origino estas en slavaj lingvoj. Tio ne nuligas ke iuj kunmetitaĵoj estu stragan elpensaĵo de unuopo; ja ofte videblas ĉi-forume strangegaj ideoj. Foje eĉ miaj okulumo.gif.

Krom tio. Mi memoras ke mi ankaŭ sploris iam la aferon kaj se mi bone memoras, "aniĝi" estas tute ĝusta vorto. Eble mi eĉ trovis eksplikon pri "aliĝi" sed mi ne certas.

Redakto: eble ĉio, kion mi vidis, estis ĉi tio en la ReVo.

Ĝis, Novatago.

Altebrilas (Arată profil) 13 ianuarie 2013, 23:46:31

Dankon pro la respondoj.

Laŭ la citaĵoj en ReVo, Zamenhof uzis la vorton en la senco "sin aldoni al io".

Înapoi mai sus