ورود به محتوا

Kiel oni demandas hodiaŭajn monaton daton kaj tagon?

از Masoris, 13 ژانویهٔ 2013

پست‌ها: 6

زبان: Esperanto

Masoris (نمایش مشخصات) 13 ژانویهٔ 2013،‏ 9:15:28

Kiel oni demandas hodiaŭajn monaton, daton kaj tagon de semajno?
Mi ne certas eĉ en esperanto. Iu esperantisto diris ke "Kian daton ni havas hodiaŭ?" estas prava demando por demandi hodiaŭan daton?
En korea lingvo oni diras "오늘은(hodiaŭo) 몇 월(kioma monato) 며칠(kioma dato) 무슨 요일(kiu tago de semajno)이에요(estas)?"
Kia maniero mi povas demandi hodiaŭajn monaton daton kaj tagon de semajno, en unu frazo?
Kaj mi volas scii kiel oni demandas tion en la angla lingvo kaj aliaj lingvoj.

vidas vandenis (نمایش مشخصات) 13 ژانویهٔ 2013،‏ 10:59:00

Mi skribas 2013.01. 13. Aŭ 2013.I.13. Sed se oni
parole demandus 'kioma hodiaŭ?", mi respondus 'dek tria'. Se oni demandus 'hodiaŭ kio?', mi respondus 'dimanĉo'. Jaron kaj monaton, kompreneble, la demandanto scias.

novatago (نمایش مشخصات) 13 ژانویهٔ 2013،‏ 12:42:37

Masoris:Kiel oni demandas hodiaŭajn monaton, daton kaj tagon de semajno?
Mi ne certas eĉ en esperanto. Iu esperantisto diris ke "Kian daton ni havas hodiaŭ?" estas prava demando por demandi hodiaŭan daton?
Kia maniero mi povas demandi hodiaŭajn monaton daton kaj tagon de semajno, en unu frazo?
Kaj mi volas scii kiel oni demandas tion en la angla lingvo kaj aliaj lingvoj.
Mi uzus la frazojn kiuj aperas en Tatoeba-o; kie vi ankaŭ trovos frazojn por aliaj lingvoj.

Mi nur uzus "kian" por scii ĉu hodiaŭa dato estas labora, feria aŭ io simila, sed neniam por demandi hodiaŭan daton.

Ĝis, Novatago.

troyshadow (نمایش مشخصات) 14 ژانویهٔ 2013،‏ 6:36:17

En la rusa kaj en e-o mi diras same:kiu hodiaux estas tago?aux kiu dato estas hodiaux?en la rusa oni ankaux diras kiu nombro(estas)hodiaux?

karasutengu (نمایش مشخصات) 29 ژانویهٔ 2013،‏ 13:59:49

Laŭ mia naĉia lingvo tia estas.

今日は何日ですか? Hodiaŭ estas kio tago ?

今月は何月ですか?Tiu ĉi monato estas kio monato ?

今日は何曜日ですか? Hodiaŭ estas kio tago de semajno?

scorpjke (نمایش مشخصات) 29 ژانویهٔ 2013،‏ 14:33:10

Tago de monato: Kioma tago estas hodiaŭ?
Tago de semajno: Kiu tago (de semajno) estas hodiaŭ?
Monato: Kiu monato estas (nun)?

بازگشت به بالا