Al la enhavo

Kiu impostas konvinkojn ?

de AlexN, 2013-januaro-14

Mesaĝoj: 68

Lingvo: Esperanto

heirabbit (Montri la profilon) 2013-februaro-22 17:15:34

Mi salutas la Lernu-teamon pri ĉi tiu kuraĝa decido. Viandmanĝado simple fakte estas kruela kaj multe domaĝas la medion, punkto-fino. Oni multe maltrankviliĝas ke diri tion estas malbonaspekte...kompreneble malbonaspektas, ĉar estas reago al malbona, vera afero. Ne mortigu la mesaĝiston.

Certe uzi la vortojn puŝas la ideon. Sed ĉu oni neniam puŝu? Ĉu neniu iam estis konvinkinta de puŝo? Ni vidas ke viandmanĝado ankoraŭ multe kreskas kune kun la dezertoj, kaj la lernado pri mediprotektado malfruiĝas. Plue, laŭ mia sperto, estas kelkaj (eĉ multaj) homoj kiuj preskaŭ nur komprenas ĉi tiun puŝojn. La metodo funkcias kiel taso da kafo por veki la homon kiu estas perdita en iuforma stulteco. Aliaj ofendiĝus sed...

Ĉu bovo suprenhakota ne multe maltrankviliĝas? Kiel oni ofte diras, tute ne necesas suprenhaki grandajn, plenplene konsciajn bestojn nur por plenumi la stomakon. Ankaŭ mi, pro la fakto de havi koron kaj konsciencon normalan, maltrankviliĝas dum la mortigado de ĉi tiom multe da bonaj, eĉ afablaj, senkulpaj bestoj. Simple ĉar la efikoj estas kovritaj, ne signifas ke multaj ne ege maltrankviliĝas pro la agoj de viandmanĝantoj.

Fine mi volas diri ke pagi iom pli por viando estas tre malgranda puno. La vera prezo estus multoble pli alta ol tio. 16 el 17 kampoj da grenoj estas por tiuj viandmanĝantoj, ekzemple. Ankaŭ estas la poluado de riveroj per la restaĵoj de mortaj bestoj, la detruado de la akvo ĉirkaŭ buĉejoj, la nenormala nombro de muŝoj kaj parasitoj, la fortega odoro de feko, sango ktp, la malŝparego de akvo kaj kreado de dezertoj...ktp ktp.

Jes estas aliaj problemoj kaj pri ili Lernu ne agas aŭ priparolas. Sed por esti en la temo, ĉi tiuj vortoj kaj ĉi tiu ago de Lernu estas laŭdinda tuttute. La granda diskuto komenciĝas kaj tio mem estas tre valora, kaj espereble savos la vivojn de bestoj, mi forte kaj tutkore preĝas.

heirabbit (Montri la profilon) 2013-februaro-22 17:22:06

Sxak:
petro666:
Sciu do ke la tri aferoj, pri kiuj vi mencias: "unueco, tolereco kaj egaleco"
Jes ja. Tolereco. Sed tiu tolereco ne estas aplikata al viandmanĝantoj. Via tolereco estas aplikata nur al tiuj homoj, kiuj ĉiudetale sekvas vian vidpunkton. Ŝanĝu do tiun vorton al fanatikeco por esti sincera!
tolereco al viandmanĝado ne estas tolereco al senkulpaj bestoj. la pli bona sento de tolereco konsideras ĉiun vivestaĵon.

Tjeri (Montri la profilon) 2013-februaro-22 18:29:43

punkto-fino
...kial do vi bezonas pludiri ion pri mortinta fadeno en kiu ĉiuj argumentoj estis jam interdiritaj?

heirabbit (Montri la profilon) 2013-februaro-23 06:52:40

Tjeri:
punkto-fino
...kial do vi bezonas pludiri ion pri mortinta fadeno en kiu ĉiuj argumentoj estis jam interdiritaj?
Saluton, demandosigno.

erinja (Montri la profilon) 2013-marto-03 21:13:17

Eta korekto - la decido pri la pago pri manĝoj estis farita de la organiza teamo de SES (parto de E@I), ne de la lernu-teamo (kiu ne sciis pri la decido ĝis ni legis pri tio en Libera Folio).

BlackOtaku (Montri la profilon) 2013-marto-11 04:47:28

Diri larĝe, mi devas diri, ke mi ne estas komforta kun la kreskada agresa retoriko kaj agoj de kelkaj besto-agitistoj. Ŝajnas al mi, ke ni "kruelaj viandomanĝantoj" bezonas nian propran reagan movadon.

heirabbit (Montri la profilon) 2013-marto-12 09:58:37

BlackOtaku:Diri larĝe, mi devas diri, ke mi ne estas komforta kun la kreskada agresa retoriko kaj agoj de kelkaj besto-agitistoj. Ŝajnas al mi, ke ni "kruelaj viandomanĝantoj" bezonas nian propran reagan movadon.
buĉistoj kaj iliaj klientoj ja estas la plej agresemaj. ili sovaĝe buĉas kelkmiliardojn da senkulpaj bestoj, kaj multege detruas la medion. ŝajnas al mi ke vi havas sklavecon por manĝi mortajn bestojn, kaj vi volas kulpigi la mesaĝantojn kiuj simple informas vin pri via troiga agresemo.

BlackOtaku (Montri la profilon) 2013-marto-12 12:21:00

---

Reen al la supro