Ku rupapuro rw'ibirimwo

Milita interveno

ca, kivuye

Ubutumwa 19

ururimi: Esperanto

fstphane (Kwerekana umwidondoro) 19 Nzero 2013 16:20:10

robbkvasnak:Mi ne ŝatus vivi en regiono sub la kontrolo de religiuloj (mi volas eviti la esprimon "religiaj fanatikuloj" - kvankam en mia opinio iu kiu devigus al mi siajn, religiajn leĝojn estas fanatikulo). Sed mi ankaŭ ne ŝatus vivi sub la registaro de Assad. Kvankam mi ne vere ne povas juĝi kiel estus vivi sub la kontrolo de la nuntempa malia registaro en Bamako aŭ sub la kontrolo de la siriaj ribeluloj, mi kredas ke mi elektus tiujn antaŭ ol la islamistoj aŭ la assada-registaro. En mia propra lando (Usono) mi decidis ne loĝi en urboj kun forte religiaj tendencoj ĉar mi ŝatas povi elekti mian vivstilon kaj ne la vivstilon de tiuj kies religion mi ne sekvas.
Ja Robbkvasnak, kial vi hezitas, ĉar temas ja pri danĝeraj fanatikoj-ekstremistoj. La franca armeo ne batalas kontraŭ Muzulmanoj sed kontraŭ teroristoj, kiuj uzas la religion,laŭ ilia kompreno pri tiu ĉi kaj por iliaj propraj celoj.
Fakte iel ciu el ni konscie nekonscie tendencemas pli malpli sed preskaŭ ĉiam trudi siajn proprajn vidpunktojn, siajn proprajn dezirojn al aliaj, ĉu ne?

flipe (Kwerekana umwidondoro) 19 Nzero 2013 21:38:12

Kion volas Francio (kaj siaj amikoj el NATO) estas nur daŭrigi la rabadon de maliaj riĉajoj (kaj aliaj landoj), tiel ili kreskigi, tiel ili tenas sin!

Tjeri (Kwerekana umwidondoro) 20 Nzero 2013 09:38:16

La franca armeo ne batalas kontraŭ Muzulmanoj sed kontraŭ teroristoj,
Bone kopiita el la franca oficiala propagando...
Ili batalas kontraŭ soldatojn de kontraŭregistaraj organizaĵoj en Malio.

fstphane (Kwerekana umwidondoro) 20 Nzero 2013 11:14:31

Mi pardonpetas sed, ĉu vi bone legis miajn antaŭajn mesaĝojn? Kion ekzakte mi diris?

Tjeri (Kwerekana umwidondoro) 20 Nzero 2013 11:45:01

fstphane:Mi pardonpetas,ĉu vi bone legis miajn antaŭajn mesaĝojn? Kion ekzakte mi diris?
Ĉu mi kritikis viajn antaŭajn mesaĝojn?

fstphane (Kwerekana umwidondoro) 20 Nzero 2013 16:50:27

Tjeri:
fstphane:Mi pardonpetas,ĉu vi bone legis miajn antaŭajn mesaĝojn? Kion ekzakte mi diris?
Ĉu mi kritikis viajn antaŭajn mesaĝojn?
Se mi vin bone komprenis ja ŝajnas al mi ke jes. Mi ne subtenas la propagandan registaron pri tiu ĉi afero, cetere la francregistaro dekomence diris ke ĝi alportus nur (logistique*)helpon al "Cedeao"kaj tiu ĉi sole devrus interveni milite, ĉu ne?

*Mi ne trovis tradukadon.

Tjeri (Kwerekana umwidondoro) 20 Nzero 2013 17:55:37

Mi citis frazon de vi, ĉu ne?... kaj mi rediras la samon pri ĝi:
Citaĵo:
La franca armeo ne batalas kontraŭ Muzulmanoj sed kontraŭ teroristoj,
Bone kopiita el la franca oficiala propagando...
Ili batalas kontraŭ soldatojn de kontraŭregistaraj organizaĵoj en Malio.
Vi kaŝas la veran naturon de la franca interveno en Malio malantaŭ la eluzita vorto de "lukto kontraŭ terorismon", kiun oni aŭdas de ĉiuj, kiuj volas, ke oni ne scias tion, kion ili vere faras: Netanjahu, Assad, Putin, Bush... kaj multaj aliaj.
*Mi ne trovis tradukadon.
Loĝistiko troviĝas en PIV kaj en Reta Vortaro

fstphane (Kwerekana umwidondoro) 20 Nzero 2013 19:01:28

Bone.
Relegu ja, mi petas, la ĉi suban mesaĝon kaj aparte la lastan frazon.
Vi pravas, Tjeri, tia afero estas kompleksa.Ĉu Francujo rajtis interveni? Mi tendencemas samtempe respondi, jes kaj ne.Ĉar, se paroli sincere, honeste, ĝi intervenas ja evidente pro siaj propraj interesiĝoj, ne por savi la vidvinon kaj orfon.Sed ĉu oni devas lasi teroristojn minaci aliluojn? Certe ne ! Vi vidas tia afero estas tre kompleksa.
Kelkfoje mi min demandas kiu estas la veraj teroristoj?

cellus (Kwerekana umwidondoro) 17 Ruhuhuma 2013 16:39:06

Kiel mi komprenis la novaĵojn de Malio, la norda regiono, kie inter aliaj etnoj loĝas tuaregoj (ili havas ian propran nomon, kiun mi ne memoras)kiuj opiniis ke ilin neglektas la centra registaro en Banako. Kiel mi komprenis ili tiam serĉis aliancon kun ia islamisma movado, sed tiu alianco montriĝis malfeliĉa por ili, ĉar ĝi provis anstatabue anonduki la islaman ŝaria leĝo, la plej milda malagrablaĵo estis ke ili malpermesis muzikon. Ili ankaŭ fortran6cis la manojn de ŝtelistoj aŭ homoj suspektitaj pri ŝtelado. En Eŭropo oni faris tion dum la medievo kaj iom pli longe en certaj landoj. La malia popolo certe ĝojas ke Francio havis siajn proprajn interesojn, aliokaze ili daŭre estus sub la regado de tiu grupo, kiu, se mi kredu la amaskomunikilojn estis bando da krimuloj.

Subira ku ntango