შინაარსის ნახვა

Milita interveno

fstphane-ისა და 16 იანვარი, 2013-ის მიერ

შეტყობინებები: 19

ენა: Esperanto

fstphane (მომხმარებლის პროფილი) 16 იანვარი, 2013 13:29:20

Kiel vi scias, Francujo estas milite intervenata al Malio.Aktuale la bataloj daŭras.

Kio estas via vidpunkto pri tiu interveno?

Sahaquiel (მომხმარებლის პროფილი) 17 იანვარი, 2013 01:16:04

fstphane:Kiel vi scias, Francujo estas milite intervenanta al Malio.Aktuale la bataloj daŭras.

Kio estas via vidpunkto pri tiu interveno?
Fakte, Mali' tion petis, helpon de Francio por batali al Azawad, kiuj jam detruis la urbon Timbuktuo, kiu estis Homa Heredaĵo.

Tjeri (მომხმარებლის პროფილი) 17 იანვარი, 2013 06:49:28

La afero estas multe pli komplika ol tio, kion la franca-okcidentula propagando anoncas.
Ni komprenu, ke la franca armeo protektas tie, ne la homajn heredaĵojn, sed franca-okcidentulajn interesojn, sentaŭgulan registaron, kaj puĉeman armeon.
Por Sahaquiel: Azawad estas nur nomo de teritorio, norda parto de Malio, kies iuj tuaregaj loĝantoj deziras sendependigi el Malio. La sendependistoj, la t.n. MNLA (nacia movado por liberigo de Azawad) nun anoncis subtenon al la franca interveno... jes ja la afero estas komplika...

Fuzzy (მომხმარებლის პროფილი) 17 იანვარი, 2013 15:14:59

Ŝajnas ke en Mali Franio bombardas nome tiujn fanatikulojn, kiujn ĝi subtenis en Libio kaj nun subtenas en Sirio.

Tempodivalse (მომხმარებლის პროფილი) 17 იანვარი, 2013 16:18:34

Multaj senkulpaj homoj ĉiam mortas kiel rezulto de tiaj ĉi "intervenoj" kaj "bombardoj"; ofte estas pli civilulaj mortoj ol "fanatikulaj" (kiel oni jam povas facile certiĝi, vidinte la bombadojn de usonaj aviadiletoj en Pakistano). Mi tre suspektas ke la armeoj ĉeestas tie plejparte por siajn proprajn interesojn sekurigi, sub la preteksto de "milita protekto".

fstphane (მომხმარებლის პროფილი) 17 იანვარი, 2013 20:32:16

Vi pravas, Tjeri, tia afero estas kompleksa.Ĉu Francujo rajtis interveni?Mi tendencemas samtempe respondi, jes kaj ne.Ĉar, se paroli sincere, honeste, ĝi intervenas ja evidente pro siaj propraj interesiĝoj, ne por savi la vidvinon kaj orfon.Sed ĉu oni devas lasi teroristojn minaci aliluojn? Certe ne ! Vi vidas tia afero estas tre kompleksa.
Kelkfoje mi min demandas kiu estas la veraj teroristoj?

(dankon Sahaquiel)

fstphane (მომხმარებლის პროფილი) 17 იანვარი, 2013 20:32:16

Vi pravas, Tjeri, tia afero estas kompleksa.Ĉu Francujo rajtis interveni?Mi tendencemas samtempe respondi, jes kaj ne.Ĉar, se paroli sincere, honeste, ĝi intervenas ja evidente pro siaj propraj interesiĝoj, ne por savi la vidvinon kaj orfon.Sed ĉu oni devas lasi teroristojn minaci aliluojn? Certe ne ! Vi vidas tia afero estas tre kompleksa.
Kelkfoje mi min demandas kiu estas la veraj teroristoj?

(dankon Sahaquiel)

fstphane (მომხმარებლის პროფილი) 18 იანვარი, 2013 19:10:07

Mi dezirintus (estus dezirinta) iom pli da komentoj, interalie de aliaj landoj kiel ĉinio, rusio, usono, afriklandoj, sed des pli malbone. Ne estas probable sufiĉe informadoj, povas esti.Aŭ Sirio estas pli serioza kaj maltrankviliga sitiuatio, ankaŭ povas esti, sed ja ĉion konsiderinte, sume la milito fariĝis banala, kutima, kompreneble kaj, ĉefe kiam estas for de ĉe ni, aliloke.Kion oni povas reale fari? Vidi la monde tiel, kiel ĝi estas.Ĉar ni estas la mondo kaj la mondo, estas ni !

efilzeo (მომხმარებლის პროფილი) 18 იანვარი, 2013 20:15:09

El kion mi scias, mi subtenas la decidon de la Francio. Certe ĝi protektas siajn interesojn, kaj mi ne vidas kial ĝi estus malbona afero, la alia flanko volas detrui la nunan Ŝtaton por trudi sian islaman leĝon kaj ŝteli iliajn riĉaĵojn.
Tamen, kiel Eskilo diris: "Dum milito, la vero estas la unua viktimo".

robbkvasnak (მომხმარებლის პროფილი) 18 იანვარი, 2013 23:45:14

Mi ne ŝatus vivi en regiono sub la kontrolo de religiuloj (mi volas eviti la esprimon "religiaj fanatikuloj" - kvankam en mia opinio iu kiu devigus al mi siajn, religiajn leĝojn estas fanatikulo). Sed mi ankaŭ ne ŝatus vivi sub la registaro de Assad. Kvankam mi ne vere ne povas juĝi kiel estus vivi sub la kontrolo de la nuntempa malia registaro en Bamako aŭ sub la kontrolo de la siriaj ribeluloj, mi kredas ke mi elektus tiujn antaŭ ol la islamistoj aŭ la assada-registaro. En mia propra lando (Usono) mi decidis ne loĝi en urboj kun forte religiaj tendencoj ĉar mi ŝatas povi elekti mian vivstilon kaj ne la vivstilon de tiuj kies religion mi ne sekvas.

ზემოთ დაბრუნება