Kwa maudhui

Kiel nomi la "kvadratojn" de fojno, kiuj konstituas fojnan pakaĵon

ya Ilmen, 17 Januari 2013

Ujumbe: 7

Lugha: Esperanto

Ilmen (Wasifu wa mtumiaji) 17 Januari 2013 11:40:43 asubuhi

Saluton al ĉiuj!

Tio (http://www.pixenli.com/images/1358/135819538405471...) estas foto de malgranda kvadrata pakaĵo de fojno. En tiu foto videblas tio, ke kvadrata fojna pakaĵo konsistas el deko de kvadrataj masetoj de kunpremita fojno ligataj per du ŝnuroj.
Mi volus scii kiel vi nomus tiajn "kvadratojn" de fojno, kiel ekzemple tiun, kiu kuŝas antaŭ la fojna pakaĵo en la foto.
Angllingve oni kutime nomas ilin "section / slice of hay".

Mi jam demandis kiel nomi ilin en la angla kaj la hispana:

• [EN] http://forum.wordreference.com/showthread.php?t=25...
• [ES] http://forum.wordreference.com/showthread.php?t=25...

Dankon antaŭe por ajnaj proponoj. ridulo.gif

(Kaj ne hezitu korekti mian Esperanton se vi trovas erarojn ene. ♪)

HaleBopp (Wasifu wa mtumiaji) 17 Januari 2013 12:12:25 alasiri

Saluton!

fojnostako, fojnamaso = meule de foin
garbo da fojno (aŭ fojnogarbo) = botte de foin

Tjeri (Wasifu wa mtumiaji) 17 Januari 2013 12:35:02 alasiri

La foto ne estas videbla, la ligilo ne funkcias.

Ilmen (Wasifu wa mtumiaji) 17 Januari 2013 1:47:13 alasiri

Gah, Lernu ankoraŭ havas seriozajn BB-Codajn problemojn. >_<
Mi metis la retadreson inter krampoj, ĉar verŝajne la "LIG" ĉirkaŭlimigilo ne funkcias ĝuste.

HaleBopp: Bonan tagon! Dankegon pro la vortoj! Tamen, tio, kion mi serĉas, estas kiel nomi la kvadratajn masetojn de kunpremita fojno kiuj ligitaj kune konstituas fojnogarbon.

Imagu, ke fojnogarbo estas kvazaŭ pano jam tranĉita en plurajn tranĉaĵojn: la fojnaj "kvadradoj", kies nomon mi serĉas, estas kvazaŭ la pluraj tranĉaĵoj kiuj konstituas tian panon.
ridulo.gif

Ilmen (Wasifu wa mtumiaji) 17 Januari 2013 4:38:26 alasiri

Bone, mi petis ankaŭ en ##esperanto, kaj tie Tommjames (mi dankas lin ^^) proponis al mi la vortojn "sekcaĵo" kaj "bloketo":
[16:24:46] tommjames: Ilmen: mi dirus tranĉaĵo
[16:25:03] tommjames: aŭ eble sekcaĵo, sed mi pensas ke kutime sekcaĵo estas mikroskopa
[16:25:20] fenris_kcf: EN.lernu.net - fi! ridulo.gif
[16:25:35] Ilmen: Nu, estas la fakto, ke fakte nenio estas tranĉita
[16:25:50] tommjames: ĉu?
[16:25:51] Ilmen: Do mi ne scias ĉu "tranĉaĵo" vere taŭgas
[16:26:04] tommjames: la kvadratoj ja aspektas tranĉitaj al mi
[16:26:12] Ilmen: ĝi ne estas
[16:26:15] Ilmen: *ili
[16:26:58] Ilmen: Estas bloketoj da kunpremita fojno kiuj forpreneblas el la fojngarbo
[16:26:58] tommjames: do kiel ili disiĝis de la tuta fojnaro
[16:26:59] tommjames: ?
[16:27:28] tommjames: ho
[16:27:35] Ilmen: Fojngarbo estas farita ligante ~12 bloketojn kune
[16:27:45] Ilmen: pli malpli
[16:28:01] tommjames: kial do ne "bloketo"?
[16:28:09] Ilmen: Eble lango.gif
(...)
[16:28:42] Ilmen: Angllingve ili nomiĝas "section / slice of hay"
(...)
[16:29:10] tommjames: Ilmen: tial mi eble uzus 'sekcaĵo'
[16:29:14] tommjames: ĉiu peco montras la sekcon
(...)
[16:29:53] Ilmen: dankon ^^

Kirilo81 (Wasifu wa mtumiaji) 18 Januari 2013 8:56:05 asubuhi

Ĝis nun rigardante bildlibrojn kun mia filo mi ĉe tiuj objektoj improvizis kaj diris fojnaro, sed preferindas trovi taŭgan terminon.

sekcaĵo ne taŭgas, ĉar la PIV ĝi estas "Maldika tranĉaĵo el materialo permikroskope esplorota k studota: sekcaĵo de organo"
garbo estus pli taŭga, sed almenaŭ en la germana estas diferenco inter kutima garbo (ligaĵo, ofte longeca kaj ronda, tiel ke oni povas ĝin starigi) kaj la kvadrata objekto.

Mi do preferas (fojn)pakaĵofojnbloko (ne bloketo, ĝi ja estas sufiĉe granda).

Alia demando: Kiel oni nomu la multe pli grandajn rulojn el pajlo, kiujn oni vidas sur la kampoj post la rikolto (mi eĉ ne certas kiel ili nomiĝas germane). Ĉu pajloruloj?

Ilmen (Wasifu wa mtumiaji) 18 Januari 2013 9:53:33 alasiri

Jes, veras tio, ke "fojnpakaĵo" kaj "fojnbloko" ŝajne pli taŭgas rilate al ortangula fojna pakaĵo kiel tiu en la foto. Sed tio, kion mi nomis "bloketo" ne estas la tuta fojna pakaĵo, sed la kvadrataj fojnaj eroj, kiuj konstituas pakaĵon. Do aldoni la sufikson "-er-" ĝustas tiukaze. "Blokero" eble ankaŭ taŭgas.

Kaj dankon pro la klarigo pri la vorto "sekcaĵo".
^^

Kurudi juu