前往目錄

JAKL: Jen Alia Kvarlitera Ludo

貼文者: Altebrilas, 2013年1月18日

訊息: 6

語言: Esperanto

Altebrilas (顯示個人資料) 2013年1月18日上午11:35:08

Mi proponas la jenan ludon: trovi kvar literojn, kiuj ebligas fari la plej grandan nombron da validaj radikoj. Ĉiu litero povas esti uzata unu, nul aŭ plurajn fojojn.

Ekzemplo kun 10 radikoj: ODNR
do,don,nord,odor,on,ond,or,ord,ordon,rond
Ĉu vi povas trovi kvaropon kun pli da radikoj?

Altebrilas (顯示個人資料) 2013年1月19日下午9:26:07

"rep" aperas dufoje, sed "re" ne aperas. La rezulto estas la sama: 13

Tempodivalse (顯示個人資料) 2013年1月19日下午10:29:03

ERST

er, et, est, estr

re, ret, rest, retret

se, ses, sten, stres, stret

te, ter, test, tre, tret

Mi 18 radikojn kalkulis. Eble ekzistas kromaj sed mi ne povis ilin elpensi. ridulo.gif

(REDAKTO: sten inkludatas erare, pardonu!)

Tjeri (顯示個人資料) 2013年1月20日下午12:23:40

Stero

Tempodivalse (顯示個人資料) 2013年1月20日下午11:14:59

Pardonu! Mia antaŭa propono erare inkludis la radikon "sten" kvankam N mankas ĉe tiuj kvar literoj. Do mi prezentas novan listeton.

ENST

en, et, ese, est

ne, net, nest

se, ses, sen, sent, sten, sestet

te, ten, tens, test, tent

18. ridulo.gif

Altebrilas (顯示個人資料) 2013年1月24日下午5:27:25

Bonege! Mi tamen konstatas, ke ĉiuj vortaroj ne enhavas la samajn radikojn. Eo-En havas pli da radikoj ol Eo-Eo (kie erp, retr, retret ne aperas) , ekzemple. Mi ne scias, kiu estas la plej kompleta vortaro interrete atingebla.

Mi mem faris serĉadon en BRO-9, sed trovis nur 19 radikojn:

ailp 19
al,ali,ia,ial,il,ili,la,lap,li,lili,lip,pal,palp,papili,pap,pi,pil,pip,pli

enrt 19
en,er,et,etern,ne,net,re,ren,rent,ret,tener,ten,tent,te,teren,tern,ter,tre,tren

回到上端