Til innholdet

helpilo por verki per simpla lingvo

fra Altebrilas,2013 1 19

Meldinger: 21

Språk: Esperanto

Altebrilas (Å vise profilen) 2013 1 19 14:40:27

Mi malfermas tiun fadenon por eviti polui alian, kiu ne rilatas pri la temo:

Dominique:
Altebrilas:Saluton Dominique!
....
Aliteme, mi vidis en via prezentado, ke vi laboras pri gramatikaj kaj stil-korektiloj, kaj mi scivolemas pri tiu lasta funkcio. Fakte, mi serĉas ilon por selekti radikojn kiuj superas iun specifan nivelon en BRO, kaj proponas pli bazajn alternativojn aŭ aŭtomatan piednotan leksikonon. Tiu ilo ebligus simple verki artikolojn por komencantoj.
Mi ne bone komprenas tion, kion vi serĉas. Ĉu vi povus doni ekzemplo(j)n pri kiu la ilo devus doni alternativo(j)n?

La ilo pri kiu mi laboras (Lingvoilo) atentigas pri gramatikaj eraroj. Vi povas provi ĝin rete ĉi tie sen instali ion ajn. Kaj se vi trovas ĝin utila, vi povas instali la kromaĵon por LibreOffice/OpenOffice aŭ ankaŭ por Firefox aŭ alimaniere. Sed estas eksterteme, do eble vi povas malfermi alian fadenon pri tio se vi pli scivolas.
Mia celo estas verki tekstojn, kiuj estas facile kompreneblaj por la komencantoj. Ĉar mi konstatas, ke ju pli multajn vortojn oni konas, des pli oni emas uzi ilin. Tial mi bezonus avertilon, kiu dirus al mi "Atentu, vi uzas malsimplan vorton, prefere faru frazeton por klarigi ĝin aŭ metu piednoton". Mi iam vidis, ke tiaj iloj ekzistas por la angla lingvo kaj nomiĝas "stilkontrolilo", kaj ankaŭ malaprobas tro longajn frazojn. Mi demandiĝas ĉu la ilo pri kiu vi laboras faras la saman.

Dominique (Å vise profilen) 2013 1 20 01:48:10

Altebrilas:Mia celo estas verki tekstojn, kiuj estas facile kompreneblaj por la komencantoj. Ĉar mi konstatas, ke ju pli multajn vortojn oni konas, des pli oni emas uzi ilin. Tial mi bezonus avertilon, kiu dirus al mi "Atentu, vi uzas malsimplan vorton, prefere faru frazeton por klarigi ĝin aŭ metu piednoton". Mi iam vidis, ke tiaj iloj ekzistas por la angla lingvo kaj nomiĝas "stilkontrolilo", kaj ankaŭ malaprobas tro longajn frazojn. Mi demandiĝas ĉu la ilo pri kiu vi laboras faras la saman.
Jes, estas tre facile aldoni regulojn al Lingvoilo por tio, kion vi priskribas. Atentigi pri vorto estas fakte la plej facilaj reguloj en Lingvoilo. Jen ekzemplo de simpla regulo en Lingvoilo, kiu atentigas pri neverŝajna vorto sen kunteksto:



rebel[oi]

La vorto «1» estas neverŝajna. Ĉu vi intencis skribi ?
La rebeloj venkis.
La ribeloj venkis.


Tio estas, se oni skribas rebelo, rebelon, rebelojn, rebeli, rebelas (ktp.), oni pli verŝajne intencis skribi ribelo, ribelon, ribelojn, ribeli, ribelas (ktp.) Estas plej verŝajne eraro pro influo de nacia lingvo.

Lingvoilo povas havi pli malsimplajn regulojn kun multaj vortoj. Vidu la nunajn Esperantajn regulojn ĉi tie por detekti erarojn en teksto se vi pli scivolemas.

Verŝajne vi povas aldoni regulojn iom kiel tiu simpla regulo kun pliaj vortoj, pri kiuj vi volas atentigi.

Sed pri kiuj vortoj vi pensas? Ĉu vi jam havas liston? Eble vi volas ekzemple atentigi pri samsignifaj vortoj en La Bona Lingvo.

Mi ne defaŭlte aldonus ĝustajn vortojn, ĉar mi ne volas, ke Lingvoilo tro atentigu pri neveraj eraroj, aŭ pri diskuteblaj stilaj aferoj. Tro da malveraj eraroj igas kontrolilon neuzebla. Sed vi kompreneble rajtas krei viajn privatajn regulojn por Lingvoilo.

cellus (Å vise profilen) 2013 1 20 08:49:17

Se vi volas publikigi seriozajn esperantajn tekstojn povas esti bona ideo ke vi kreas por vi ian grupon da referentoj, kiuj diras al vi kion ili komprenas kaj kion ne. Esperantistoj havas ja definicie tiel diversajn fonojn ke ia afero povas esti koprenita tute diverse en diversaj landoj. Prenu ekzemple la vorto kaŭkazano, kiun ruso komprenas kiel homo de la sudaj partoj de la iama Sovetunio kiam usonano komprenas blankulo, eŭropano!

Altebrilas (Å vise profilen) 2013 1 21 14:43:36

cellus:Se vi volas publikigi seriozajn esperantajn tekstojn povas esti bona ideo ke vi kreas por vi ian grupon da referentoj, kiuj diras al vi kion ili komprenas kaj kion ne. Esperantistoj havas ja definicie tiel diversajn fonojn ke ia afero povas esti koprenita tute diverse en diversaj landoj. Prenu ekzemple la vorto kaŭkazano, kiun ruso komprenas kiel homo de la sudaj partoj de la iama Sovetunio kiam usonano komprenas blankulo, eŭropano!
Eĉ pri ne-seriozaj, gravas esti komprenata de la celita publiko.

La samaj vortoj povas havi malsamaj signifoj en malsamaj kuntekstoj. "Kaŭkazano" ne havas la saman signifon por geografiisto kaj por etnologiisto. Kaj ĉiu fakulo plejofte nescias pri la vortoj, kiujn uzas la alia. Sciante, ke tiuj vortoj ne estas bazaj, oni emas konklidi, ke ili devas esti konataj de la samfakaj legantoj aŭ klarigitaj en leksikono aŭ en piednoto.

La problemo estas kun la difino de "baza" vorto. BRO-9 enhavas ĉ 2500 vortojn, kio estas iomete troa laŭ mia opinio, ĉar mi dubas, ke la plejmulto de esperantistoj konas ilin. BRO-6 aŭ BRO-7 devus esti sufiĉa.

Altebrilas (Å vise profilen) 2013 1 21 15:03:08

@Dominique
Terure! mi pensis, ke la reguloj estis nur dek ses! okulumo.gif

Fakte, en la ilo pri kiu mi revas, la reguloj devas esti parametrizeblaj, kun ekz. la BRO-nivelo kiel parametro. Kompreneble, oni povas aldoni plurajn sliparojn, unu per nivelo. Ili enhavus regulojn kiel:
La vorto «RIBELO» estas pli ol nivelo x. "tiuj, kiuj luktas kontraŭ la estraron"?
kaj proponi agoj kiel:
a) anstataŭi en la teksto
b) aldoni piednoton
c) aldoni artikolon en finlibran leksikonon
ĉ) serĉi en faka leksikono (ekz. etnologia) ĉu la vorto ekzistas

Altebrilas (Å vise profilen) 2013 1 21 15:15:43

(daŭrigo) Pri "rebelo".
Kial la kontrolilo malkonsilus tiun vorton, kiu povas esti laŭfondamente analizita kiel re-belo (denova beleco)? Kaj tiuj kazoj ne estas raraj: jen ekzemploj ĉerpitaj el listo:
post, en= posten
post, ul= postul
pret, end= pretend
pret, er= preter
prez, id= prezid
pri, vat= privat
pro, ced= proced
pro, cent= procent
pro, fe, si= profesi
pro, fund= profund
pro, gram= program
pro, nom= pronom
pro, pozici= propozici
pro, verb= proverb
pro, vok= prov, ok= provok
pulv, or= pulvor
pup, il= pupil
rab, at= rabat
radi, at, or= radiator
re, akci= reakci
re, al= real
re, form= reform
re, gal= reg, al= regal
reg, ul= regul
re, kom, end= rekomend
re, kord= rekord
Feliĉe, la konfliktoj ne tro ofte okazas, dank'al semantiko, sed en la listo estas tamen post/ulo kiun oni devas anstataŭi per "posteulo" por eviti konfuzon (sen ne "*antaŭeulo" ) .

Dominique (Å vise profilen) 2013 1 21 18:50:32

Altebrilas:(daŭrigo) Pri "rebelo".
Kial la kontrolilo malkonsilus tiun vorton, kiu povas esti laŭfondamente analizita kiel re-belo (denova beleco)?
Kompreneble, sed "rebelo" estas sufiĉe neverŝajna vorto, eĉ se teorie eblas trovi ĝin. Ofte, estas eraro pro influo de nacia lingvo.

Altebrilas:Kaj tiuj kazoj ne estas raraj: jen ekzemploj ĉerpitaj el listo:

post, en= posten
post, ul= postul
pret, end= pretend
pret, er= preter
...
Tio estas tute alia afero. Mi scias, ke vortoj povas esti ambiguaj en Esperanto. Ne indas atentigi pri tio en Lingvoilo. Ne estas la sama afero ol la oftaj eraroj *rebelo*(ribelo), *versiono*(versio), ktp.

Dominique (Å vise profilen) 2013 1 21 19:16:00

Altebrilas:@Dominique
Terure! mi pensis, ke la reguloj estis nur dek ses! okulumo.gif
La 16 reguloj de Esperanto estas kompreneble troigo. E-o sufiĉe malfacilas kaj havas nebulajn regulojn.
Mi faris Lingvoilo por Esperanto, la bretona kaj la franca. La pli malfacila kontrolilo estis por Esperanto.

Altebrilas:Fakte, en la ilo pri kiu mi revas, la reguloj devas esti parametrizeblaj, kun ekz. la BRO-nivelo kiel parametro. Kompreneble, oni povas aldoni plurajn sliparojn, unu per nivelo. Ili enhavus regulojn kiel:
La vorto «RIBELO» estas pli ol nivelo x. "tiuj, kiuj luktas kontraŭ la estraron"?
Lingvoilo ne havas nivelojn. Oni povas grupigi regulojn laŭ katerioj.

Altebrilas:kaj proponi agoj kiel:
a) anstataŭi en la teksto
Iuj reguloj de Lingvoilo jam proponas korektojn. Fakte, la ekzemplo, kion mi donis havas korektojn. Provu tajpi ekzemple "La rebeloj atakis". Lingvoilo proponas la korekton kun la vorto "ribeloj". Se vi akceptas la korekton, la erara tekstero estas tiam anstataŭigita kun la sugesto.

Altebrilas:b) aldoni piednoton
Mi ne komprenas.

Altebrilas:c) aldoni artikolon en finlibran leksikonon
Mi ne komprenas. Lingvoilo povas doni ligilon por pliaj klarigoj. Iuj reguloj havas nuntempe ligilojn aŭ al Lernu, aŭ al PMEG, aŭ al "La tuta Esperanto" kiam taŭgas. Eble tiuj ligiloj faras tion, kion vi volas.

Altebrilas:ĉ) serĉi en faka leksikono (ekz. etnologia) ĉu la vorto ekzistas
Ne, Lingvoilo estas nur gramatikilo. Sed vi povas uzi plurajn ilojn. En OpenOffice/LibreOffice, eblas uzi Esperantan vortaron (por literumadoj) kune kun Lingvoilo por la gramatiko.

Altebrilas (Å vise profilen) 2013 1 22 16:47:02

Dankon pro via respondo. Mi konstatas, ke esperanto ne estas tiel simpla ol kia ni pretendas.

Mi antaŭsupozis, ke per unu radiko, oni povas krei almenaŭ dek vortojn. Sed tio restas kontrolenda. Mi konstatas, ke pli kaj pli, esperanto funkcias kiel naturaj lingvoj, kun advantaĝoj kaj maladvantaĝoj. Uzado de novaj kunmetaĵoj estas pli kaj pli malofta, malprefere al neologismoj.

Tial via traktado de la problemo estas pli realisma: konstati la erarojn kiujn la parolantoj fakte faras, kaj proponi korektojn.

Altebrilas (Å vise profilen) 2013 1 22 17:05:32

Pri la aferoj, kiuj vi ne komprenis, mi ne estis sufiĉe klara:

Ni supozu, ke mi verkas tekston por komencanto, kiu lernis la radikojn nur ĝis BRO-4. Ni supozu ankaŭ, ke oni kutimas instrui la vortojn laŭ la ordo BRO-2, BRO-3, ... BRO-9 (BRO-1, kiu enhavas nur gramatikaĵojn, lernendas kun la gramatiko).

Ni supozu nun, ke mi bezonas vorton kies unu radiko estas en BRO-6. Verŝajne, la leganto ne komprenos ĝin. Mi do devos aldoni klarigon, aŭ en la teksto mem, per perifrazo aŭ interkrampe. Mi povas ankaŭ aldoni ĝin per piednoto aŭ alia rimedo. La ideo estas fari tion aŭtomate, por eviti senutilan tajpadon.

Mi imagas, ke se mi tajpas "ribelo", la programo detektas, ke la nivelo de la radiko estas tro alta, kaj la klarigo ("persono kiu estas malkontenta pri la estro kaj luktas kontraŭ li") aperus post la teksto. Mi povus tiam tajpi , la teksto aldoniĝus kaj mi povus modifi ĝin, por anstataŭi "estro"-n per "reĝo", ekzemple, se tiu vorto pli kunvenas al la kunteksto.

Tibake til toppen