До змісту

Solvi la lingvan problemon – se iu estas

від cellus, 20 січня 2013 р.

Повідомлення: 21

Мова: Esperanto

cellus (Переглянути профіль) 20 січня 2013 р. 11:02:01

Mi lernis esperanton kiam mi havis 13 - 14 jarojn. Samtempe mi ricevis permeson partopreni kurson de la angla lingvo por komencantoj – elbe mi havis 13 jarojn, ĉar mi povis komenci iom pli frue ol la aliaj infanoj en la lernejo kie mi estis.

Mi lernis esperanton libervole, ĉar mi akceptis la argumenton ke ĉiu homo devas lerni unu lingvon aldone al sia denaska.

Kelkfoje mi demandas al mi ĉu ne estus multe pli bone se mi dediĉus pli da energio al la angla lingvo, sed aliflanke ĝi estis tie, en la angla estis ĉiuj interesaj libroj kaj filmoj. Ekzemple mi ricevis la unuan libron en la trilogio La mastro de la ringoj en sveda traduko. Sed mi tiel soifis legi la duan kaj trian parton, ke mi ne atendis la svedajn tradukojn, sed esperanta korespondanto sendis ilin al mi!

Parte tio estas granda problemo nuntempe, homoj ekzemple preferas legi Harry Potter en la originalo anstatabu atendi ĝis venis la sveda traduko. Tial oni lastatempe dividis la traduklaboron je pluraj tradukistoj por rapidigi la laboron.

Tiu deviaĵo klarigas la rolon de la angla lingvo en Svedio.

Jam en la infanĝardenoj la infanoj nuntempe lernas iomete de la angla lingvo, kaj mi kredas ke la liberala partio Popola partio proponis ke oni komencu la instruadon de la angla lingvo jam en la unua jaro de la deviga lernejo, kiun la infanoj komencas en la aĝo de 7 jaroj. La sama partio ankabu iniciatis projekton por igi la ĉinan lingvon unu el la elekteblaj fremdaj lingvoj en la svedaj gimnazioj. Tio estos ebla post 15 jaroj. Tiam oni atendas havi bone preparitajn instruistojn.

Falsa propagando
La esperantistoj argumentas kontraŭ la tradukkostojn en la Eŭropa Unio, sed la unio konsistas el 27 landoj kiun preskaŭ tiom da lingvoj, kaj por ke la popolo en tiuj landoj komprenu la dokumentojn, kiuj iĝos leĝojn en la landoj, la dokumentoj prefereble estu troveblaj en la landaj lingvoj. Aliflanke la tradukadmaŝino tute ne signifas ke vi povas labori aŭ esti politikisto en la Eŭropa unio se vi ne komprenas almenaŭ unu, prefere du el la grandaj lingvoj. Oni povus uzi nur la anglan lingvon por la unio, sed ŝovinismo de la aliaj landoj malebligas tion. Sed la tradukado devas kosti.

Radikala solvo de la lingva problemo
Instruu la anglan lingvon en ĉiuj infanĝardenoj kaj lernejoj jam de la unua lernejojaro. Grandegaj eblecoj por lingve kapablaj angloj kaj usonanoj lerni fremdajn lingvojn kaj aperi kiel denasklingvaj instruistoj! Ni devas konfesi la fakton, ke la esperantistoj ankoraŭ ne disponas je sufiĉe da vere lertaj parolantoj de la lingvo. La angla lingvo jam estas monda lingvo, kaj se estos alia lingvo kiu ŝanĝos tiun rolon, la transiro al alia mondlingvo daŭros unu aŭ du generaciojn.

cellus (Переглянути профіль) 20 січня 2013 р. 11:07:38

La granda avantaĝo de nacia lingvo
Vi facile lernas kelkajn simplajn frazojn en la nacia lingvo. Estas multe pli facile lerni "bonan tagon" en iu lingvo abu diri "bonan tagon" en esperanto, kiun malmultaj hooj komprenas.

Amatorismo
Povas esti ke la amatorismo estas la granda ŝanco de esperanto. Eble oni devas akcepti ke oni ne havas la necesajn resursojn por vere progresigi esperanton en pli profesia maniero. Ĉio vere finiĝas en tio: Uzu la lingvon!

antoniomoya (Переглянути профіль) 20 січня 2013 р. 11:49:08

La problemo kun la angla estas, kara Cellus, ke ĝi estas ege malfacila, eble pli malfacila ol la aliaj eŭropaj lingvoj. La pruvo? Ĉiuj lernejanoj devige studas ĝin dum jaroj en okcidenta Eŭropo, kaj malmultege el ili kapablas esprimi sin mezbone en la angla. Tiu malsukceso ne deviĝas al mallaboremaj studantoj (kiuj aliparte, trapasas sukcese la aliajn lern-objektojn), sed al malfacileco de la lingvo.

Ĉi tie ni devus alvoki la homan logikon: Kial pasigi 10 jarojn studante lingvon kiun finfine mi parolos erare, kiam mi povas atingi kontentigan lingvan nivelon studante Esperanton dum 6-8 monatoj?

Amike.

Tjeri (Переглянути профіль) 20 січня 2013 р. 12:21:56

La angla estas sufiĉe proksima al la sveda...
Kiel franco, mi preferus la hispanan, kiu estas preskaŭ tiom parolata kiom la angla kaj utilas eĉ en Usono.

Paulinho (Переглянути профіль) 20 січня 2013 р. 13:08:14

Mi amas esperanton por alia kialo krom scii alian lingvon.

Laŭ mi ESPERANTO estas forta simbolo de la homa deziresprimo, la deziro por komuniki.

Ĉiuj konas la historio: La homo estas lupo por la homo. La violento ŝajnas normala.

Mi kredas ke la amo estas normala. Kaj mi kredas ke la esperanto estas granda koplodo por provoki la homoj sin renkonti.
Tiel mi ne kredas je venonta finvenko por esperanto. Mi kredas je ĉeestanta finvenko. Mi ne tro investas en esperanto (kursoj ktp). En eksterlandaj vojaĝoj mi neniam renkontis esperantoparolantuloj.
(Sed unu foje mi mem portis t-ĉemizon skribitan ONI PAROLAS ESPERANTON.) Nenio okazis. Sed mi diras: Kia bela sonĝo...

maratonisto (Переглянути профіль) 20 січня 2013 р. 13:25:10

cellus:Radikala solvo de la lingva problemo
Instruu la anglan lingvon en ĉiuj infanĝardenoj kaj lernejoj jam de la unua lernejojaro. Grandegaj eblecoj por lingve kapablaj angloj kaj usonanoj lerni fremdajn lingvojn kaj aperi kiel denasklingvaj instruistoj! Ni devas konfesi la fakton, ke la esperantistoj ankoraŭ ne disponas je sufiĉe da vere lertaj parolantoj de la lingvo. La angla lingvo jam estas monda lingvo, kaj se estos alia lingvo kiu ŝanĝos tiun rolon, la transiro al alia mondlingvo daŭros unu aŭ du generaciojn.
Ne, ne kaj ne!
La problemon oni eblas solvi per pli facila lingvo Esperanto praktike senkoste kaj sendolore:
1. Ebligi lernadon de Esperanto kiel plenrajtan fremdlingvo en lernejoj.
2. Zorgi pri sufiĉa kvanto de esperantaj instruistoj.

Tiam post 20-25 jaroj Eŭropo ne devos elspezi 350 miliardojn da eŭroj por lernado/instruado de fremdlingvoj, sed sufiĉos proksime unu triono de tiu mono.

mihxil (Переглянути профіль) 20 січня 2013 р. 14:21:56

maratonisto:Ne, ne kaj ne!
La problemon oni eblas solvi per pli facila lingvo Esperanto praktike senkoste kaj sendolore:
Bedaŭrinde por tio malfacilus trovi subtenon. Ne estas malbone agnoski ke finfine nia idealo estas 'dua lingvo' por ĉiu por ke ĉiuj povu facile interkompreni. Kaj fakte ne tiom gravas kiu lingvo tio estus. Ni ĝoju se (internacia formo de) la angla eble povos preni tiun rolon. Io estas pli bona ol nenio.

Mi do vidas neniun problemon pri instrui la anglan al junaj infanoj. Male, mi aklamas tion, kaj bedaŭras ke mi persone nur eklernis la anglan havante 12 jarojn.

cellus (Переглянути профіль) 20 січня 2013 р. 16:12:39

Vi svedoj ja ne havas problemon pri la angla lingvo, §car viaj lingvoj ja estas tiom similaj! Jes, sed mi aŭdas en la radio intervjuojn kun homoj kiuj demonstris dum la Arabia printempo, kaj ili parolis tre bone la anglan lingvon. Kial? Probable pro tio ke ili vizitis anglalingvajn lernejojn, aŭ ke ili havis eblecon lerni la anglan en tre fruaj vivjaroj.

Svedaj lernejoj ne tre bonaj. Laŭ informoj la svedaj lernejoj ne estas la plej bonaj kompare kun la lernejoj en aliaj landoj. Finlandaj lernejoj havas la plej bonan pozicion en la mondo.

Sed montriĝas ke la angla lingvo estas la lumanta escepto. Etnaj svedoj kaj infanoj de enmigrintoj estas multe pli bonaj pri la angla ol komparataj lernantoj en aliaj landoj. Tial, se vi komencas la instruadon sufiĉe frue, do vi havos pli bonajn rezultojn. La postulo estas ke la infanoj volas fari tion, kaj ke iliaj gepatroj akceptas ĝin.

Meze de la 19-a jarcento oni konstatis en Svedio ke la lando kiel industrie juna kaj eksportdependa lando devis havi homojn kiuj scias la grandajn eŭropajn lingvojn, kaj oni tiam preskaŭ elĵetis la latinan kaj grekan lingvojn el la lerneja sistemo por instrui la modernajn lingvojn. En tiu sama tendenco oni nun enkondukos la ĉinan por ĉiuj gimnazioj. Tiu reformo estos reala post 15 jaroj, oni kredas.

cellus (Переглянути профіль) 20 січня 2013 р. 16:19:57

antoniomoya:La problemo kun la angla estas, kara Cellus, ke ĝi estas ege malfacila, eble pli malfacila ol la aliaj eŭropaj lingvoj.
Probable pro tio ke vi kaj lernantoj ne renkontas la anglan lingvon. Oni sinkronizas viajn filmojn kaj TV-programojn kaj certe estas multaj kiuj neniam aŭdas aŭ legas la anglan lingvon ekster la lernejo. Tiam ne estas strange ke la lingvo estas malfacila. En Pollando, kie mi nun estas, neniu aŭdas la anglan lingvon en la TV aŭ la radio. En la filmoj oni ofte uzas tekstojn tiel ke oni aŭdas la originalan sonon, sed la angla lingvo forestas, ne ekzistas! Vi devas postuli la originalan anglan sonon en televidaj programoj kaj subtekstoj. Ke infanoj jam en la infanĝardeno lernas la anglan lingvon. Uzu bonajn denaskajn parolantojn kiuj havas la necesan edukadon. Ĉiu denaska parolanto de angla de la strato ne sufiĉas por instrui infanojn, sed li povas ĉiam helpi vin konversaciante.

cellus (Переглянути профіль) 20 січня 2013 р. 16:31:33

Nenio malhelpas ke vi povas instrui esperanton al ĉiuj lernejanoj, sed tio ne signifas ke esperanto havos politikan egalecon kiel la naciajn lingvojn, antaŭ ol la elito aŭ granda parto de la loĝantaro trairas la ernejon en esperanto. Kiam lernantoj lernos ĥemion, historion, matematikon ktp en esperanto, tiam estos eble ŝanco por la lingvo.

Ĝis nun la angla lingvo plenumas la rolon de helplingvo, ĉar eĉ se homoj ne scipovas skribi filozofion en ĝi, ili povas uzi ĝin por ĉiutagaj aferoj, flugi ktp.

Tial, la maniero progresigi esperanton estas uzi esperanton

Назад до початку