Přejít k obsahu

Simpla kuriozaĵo

od uživatele Sahaquiel ze dne 23. ledna 2013

Příspěvky: 16

Jazyk: Esperanto

vejktoro (Ukázat profil) 26. ledna 2013 6:46:22

Aj aj, Na'vi? Tiam, kiam eĉ la esperantistoj kredas vin "geeky", vi ja estas geeky!

Vere mi ŝercas. La vortoj estas 'teknomaniulo' aŭ 'giko', aŭ por vi eble 'lingvemulo'
Aliajn vortojn oni trovas angle ĉi-tie.
Kaj, finfine, mi kredas ke estis je iu Lernu fadeno ke mi legis la vorton 'otako' (el la japana?) anstataŭ 'nerdo' (el la angla lingvo.)

Sed ĉi tiu fadeno volas esplori je kiu gikas. Ĉu sli? Aŭ eble ŝij kaj lij? Ĉu nij!?... Ŝajnas ke nun estas mi kiu gikas. Kiel diras 'lij' Na'vie?

akueck (Ukázat profil) 26. ledna 2013 18:42:57

Tempodivalse:
Sahaquiel:Ĉu vi pensas ke «Ŝij» (Inaj ili) kaj «Lij» (Viraj ili) estas logikaj? Almenaŭ por mi jes. Estas nur kuriozaĵo, mi volas reformi nenion lango.gif.
Kion vi opinias pri tio?
Ĥm, eble.
La afero dependas de tio, kia "logiko" estas decida.

Tempodivalse:La dek ses bazreguloj simple konstatas ke -j indikas plurecon.
... sed nur por o- kaj a-finajhaj vortoj. Licenco estas por "unuj", char ghi aperas en la Fundamenta Ekzercaro § 12; PMEG-aj klarigoj.

Amike

Andreas

Troyus23 (Ukázat profil) 28. ledna 2013 1:33:39

Sahaquiel
dankon pro amuza respondo! Kvankam mi ne scias kion lij aŭ Sij estas ridulo.gif

Sahaquiel (Ukázat profil) 29. ledna 2013 0:50:53

Troyus23:Sahaquiel
dankon pro amuza respondo! Kvankam mi ne scias kion lij aŭ Sij estas ridulo.gif
Nu, mi ne respondis lango.gif, estis vejktoro el Kanado kiu tion faris.

Lij kaj Ŝij estus pli malpli en la angla, Hes kaj Shes, aŭ He kaj She plurala. Mi komprenus tion kiel aro da viroj aŭ virinoj.

Ĉu vi parolas (aŭ scipovas) la Quenya-n? Mi tre interesiĝas tiu lingvo, kaj mi ĝin volegas lerni.

kefga_x (Ukázat profil) 29. ledna 2013 6:02:18

Sahaquiel:Lij kaj Ŝij estus pli malpli en la angla, Hes kaj Shes, aŭ He kaj She plurala. Mi komprenus tion kiel aro da viroj aŭ virinoj.
Fakte en kelkaj dialektoj de la angla oni uzas vorton "yous" por "vij." ridego.gif

Urho (Ukázat profil) 29. ledna 2013 15:45:52

Sahaquiel:Ĉu vi pensas ke «Ŝij» (Inaj ili) kaj «Lij» (Viraj ili) estas logikaj? Almenaŭ por mi jes. Estas nur kuriozaĵo, mi volas reformi nenion lango.gif.
Kion vi opinias pri tio?
Eble Vin interesus ĉi tiuj fadenoj:

Zpět na začátek