У садржају

Kristnasko

од myris, 24. јануар 2013.

Поруке: 11

Језик: Esperanto

myris (Погледати профил) 24. јануар 2013. 22.28.38

Kiel vi nomas per via denaska lingvo (kaj esperante) la ruĝan maljunulon (Père Noël, Santa Claus...),kiu alportas donacojn al la infanoj dum la kristnaska nokto?

Eduardo85 (Погледати профил) 24. јануар 2013. 22.48.09

En la hispana, li nomiĝas Papá Noel, kaj en la esperanta, Patro Kristnasko (aŭ Avo Frosto en la Rusioj landoj).

efilzeo (Погледати профил) 24. јануар 2013. 23.15.57

Itale oni diras "babbo natale" (babbo estas alia formo de "patro" ).

Parenteze, nuntempe estas babbo natale kiu portas donojn al infanoj, sed antaŭe estis Jesuo kiu faris tion, mia patro kaj mia patrino demandis donojn al Jesuo, ne al "babbo natale".

Tjeri (Погледати профил) 25. јануар 2013. 06.08.54

Ĉu ne la befana portas donacojn al infanoj en Italio?

cellus (Погледати профил) 25. јануар 2013. 07.28.16

Kristnaskulo = sankta Nikolao = Santa Claus
Svede: jultomten = la jula (kristnaska) viro

nigra_rivereto (Погледати профил) 25. јануар 2013. 17.16.39

En la portugala oni diras "Papai Noel" (en Brazilo) kaj "Pai Natal" (en Portugalio). En Esperanto mi diras Paĉjo Kristnasko.

antoniomoya (Погледати профил) 25. јануар 2013. 19.10.22

myris:Kiel vi nomas per via denaska lingvo (kaj esperante) la ruĝan maljunulon (Père Noël, Santa Claus...),kiu alportas donacojn al la infanoj dum la kristnaska nokto?
Dum la kristnaska nokto?? Pardonu, sed en Hispanujo neniu Paĉjo Kistnasko neniam alportis donacojn al niaj infanoj. Tio estas por ni stranga kutimo de fremdaj paganaj popoloj. Laŭ evangelioj, tiuj kiuj alportis donacojn al ĵus naskita Jesuo estis la Tri Magaj Reĝoj. Dum la kistnaska nokto ni nur festas la jesuan naskiĝon, kaj la Tri Reĝoj alportas donacojn al niaj etuloj (kaj ne-etuloj) la 5-an de januaro.

Papá Noel...? Kiu estas tiu?

Amike.

Ondo (Погледати профил) 26. јануар 2013. 10.24.31

En la Finna lingvo la nomo de la barbulo estas joulupukki (joulu = kristnasko, "julo"; pukki = virkapro). Ĉiu infano scias, ke li loĝas en la nordo de Finnlando, en la monto Korvatunturi. Li veturas en sledo tirata de boacoj kaj portas donacojn jam en la antaŭtago de Kristnasko (la 24-an de Decembro). La horo de lia alveno kutime estas tiel frua, ke eĉ la plej junaj infanoj de la familio ankoraŭ ne dormas.

MoutOp (Погледати профил) 26. јануар 2013. 10.37.57

Tjeri:Ĉu ne la befana portas donacojn al infanoj en Italio?
Ne, la befana portas donacojn dum Epifanio en Italio.

Dominiczka (Погледати профил) 26. јануар 2013. 10.56.16

antoniomoya:
myris:Kiel vi nomas per via denaska lingvo (kaj esperante) la ruĝan maljunulon (Père Noël, Santa Claus...),kiu alportas donacojn al la infanoj dum la kristnaska nokto?
Dum la kristnaska nokto?? Pardonu, sed en Hispanujo neniu Paĉjo Kistnasko neniam alportis donacojn al niaj infanoj. Tio estas por ni stranga kutimo de fremdaj paganaj popoloj. Laŭ evangelioj, tiuj kiuj alportis donacojn al ĵus naskita Jesuo estis la Tri Magaj Reĝoj. Dum la kistnaska nokto ni nur festas la jesuan naskiĝon, kaj la Tri Reĝoj alportas donacojn al niaj etuloj (kaj ne-etuloj) la 5-an de januaro.

Papá Noel...? Kiu estas tiu?

Amike.
En Pollando Sankta Nikolao (pole: święty Mikołaj) donas al infanoj donacojn dum sesa de decembro. Dum Kristnaska nokto oni ankaŭ ricevas donacojn, sed de aliaj familianoj, ne Sankta Nikolao. Dum sesa de januaro oni festas, de kelkaj jaroj en grandaj urboj estas kavalkadoj de tri reĝoj. Dum festo de tri reĝoj ni ne ricevas donacojn.

Вратите се горе