K vsebini

Traduka peto

od Evildela, 24. januar 2013

Sporočila: 20

Jezik: Esperanto

Evildela (Prikaži profil) 24. januar 2013 23:27:22

Saluton al ĉiuj,

Peton: Mi kaj kelkaj aliaj organizos lingvan festivalon en Sidnejo, kaj deziras krei reklamon je nia oficiala retejo, kiu diras la jenon en multaj lingvoj:

Bonvenon al la retejo de la Lingva Festivalo de Sidnejo 2013

Ĉu vi povas traduki ĝin al iu ajn lingvo konata de vi? Ju pli da lingvoj, des pli da brakumoj ricevotaj - Dankon!

Redaktita: ŝanĝis la frazon pro konsiloj donitaj en la fadeno

Chainy (Prikaži profil) 24. januar 2013 23:38:15

Evildela:Bonvenon al la retejo de la 2013 Sidnejo Lingva Festivalo!
Ĉu ne estus pli bone nomi tion "la retejo de la Lingva Festivalo de Sidnejo 2013."

Aŭ eble "la retejo de la SidnejA Lingva Festivalo 2013"?

Evildela (Prikaži profil) 24. januar 2013 23:51:33

Chainy:
Evildela:Bonvenon al la retejo de la 2013 Sidnejo Lingva Festivalo!
Ĉu ne estus pli bone nomi tion "la retejo de la Lingva Festivalo de Sidnejo 2013."

Aŭ eble "la retejo de la SidnejA Lingva Festivalo 2013"?
Ne gravas, kiun vi elektus - "Sidnejo lingva Festivalo" aŭ "Lingva Festivalo de Sidnejo" aŭ "Sidneja Lingva Festivalo" ĉar Sidnejo estas konata nomo de urbo, same kiel Esperanto estas konata nomo de lingvo, kaj tiel ne bezonas adjektivan finaĵon. Due la duobla uzo de... "de" malbeligus la nomon, dum la adjektiva Sidnejo ne helpus la komprenon, kaj samtempe ne rompus la gramatikon. Sed vi pravas, mi metu la 2013 je la fino..

Chainy (Prikaži profil) 25. januar 2013 00:24:22

Evildela:Ne gravas... ĉar Sidnejo estas konata nomo de urbo, same kiel Esperanto estas konata nomo de lingvo, kaj tiel ne bezonas adjektivan finaĵon.
Mi ne aŭdis pri tia regulo. Ĉu vi ne konfuzas tion kun la gramatiko de frazo kiel:

"Mi loĝas en la urbo Sidnejo."

- en tiu frazo eblas diri 'SidnejO' ĉar tiu ja estas urbo! Sed en la okazo de via titolo, Sidnejo ne estas Lingva Festivalo.

UEA = Universala Esperanto-Asocio (notu la streketon)
La BulonjA Deklaracio

RiotNrrd (Prikaži profil) 25. januar 2013 00:48:11

Mi ankaŭ neniam aŭdis tiun regulon.

Mi opinias ke se la nomo de urbo estas Esperantigita, ĝi devas agi laŭ la ordinarajn regulojn.

Do:

La retejo de la...
... Sidneja Lingva Festivalo, aŭ
... Sidney Lingva Festivalo.

Mi mem preferas "la retejo de la Lingva Festivalo de Sidnejo 2013". Mi ne opinias ke la du "de"-oj malbeligas la nomon.

Evildela (Prikaži profil) 25. januar 2013 00:58:54

Sed ĉu komuna prudento ne regas tiun ĉi frazon?
lingva Sidnejo - kompreneble ne povas esti, ĉar neniu lingvo nomita Sidnejo ekzistas, kaj se ĝi estus lingvo, ĝi bezonus la 'a' finaĵon
lingva Festivalo - Tio estas facila komprenebla! kaj estas tre ofte uzata kombinaĵo, ĉu ne?

Kaj la adjektivo sin ligas kun nur unu substantivo, ĉar la 'j' mankas al ĝi, do ĝi ne povas sin ligi kun kaj Sidnejo kaj festivalo, do vi legus ĝin laŭ komuna prudento. Due, por homoj kiuj ne aŭdis pri Sidnejo la urbo, estus malfacila trovi 'Sidneja' la adjektivo kompare la substantivon, traserĉante la interreton, aŭ ĉu vere estus miskomprenata? Se povus esti miskomprenata mi uzos "la lingva festivalo de Sidnejo 2013"

Kion vi opinias? Ĉu estas malĝusta uzo de la lingvo?

Blanka Meduzo (Prikaži profil) 25. januar 2013 04:57:35

Evildela:
Bonvenon al la retejo de la Lingva Festivalo de Sidnejo 2013
Malgraŭ ia ajn ŝanĝo, mi tradukas ĝin en la japanan jene.
シドニー言語フェスティバル2013のホームページへようこそ!

MoutOp (Prikaži profil) 28. januar 2013 09:23:38

Evildela:Bonvenon al la retejo de la Lingva Festivalo de Sidnejo 2013
En Franco: « Bienvenue sur la page web du Festival de Langue de Sydney 2013 » (se vi aldonos krisignon, franca tipografio volas spaceton inter 2013 kaj krisigno, prefere netranĉetebla, HTMLa kodo  , do « Bienvenue sur la page web du Festival de Langue de Sydney 2013 ! »).

antoniomoya (Prikaži profil) 28. januar 2013 12:34:00

Evildela:
Bonvenon al la retejo de la Lingva Festivalo de Sidnejo 2013

Ĉu vi povas traduki ĝin al iu ajn lingvo konata de vi?
En la hispana: "Bienvenido a la página web del Festival Lingüístico de Sídney 2013".

Amike.

Evildela (Prikaži profil) 04. februar 2013 23:44:32

Dankon al la tri homoj, kiuj plenumis mian peton. Sed estas interese, ke nur tri homoj tradukis mian peton!

Nazaj na začetek