K vsebini

Internacia infana kinofestivalo en Moskvo: volontuloj serĉatas

od Cyrill, 26. januar 2013

Sporočila: 3

Jezik: Esperanto

Cyrill (Prikaži profil) 26. januar 2013 21:29:45

"Unua Vorto” – Internacia festivalo de infana kinokreado
(Moskvo, majo 2013).

Komunikaĵo fare de la organizantoj

La 24-n – 26-n de majo 2013 en Moskvo, Rusio okazos Unua Internacia festivalo de infana kinokreado “Unua Vorto”. Partoprenantoj de la festivalo estas geknaboj en aĝo de 7 ĝis 18 jaroj el diversaj landoj de la mondo – Rusio, Germanio, Italio, Hispanio, Francio, Pollando, Britio, Usono, Israelo, Ukrainio kaj aliaj. Por partopreni necesas krei mallongan filmon (de 5 ĝis 20 minutoj), kiu temu pri familio kaj rilatoj inter gepatroj kaj gefiloj, kaj plenigi aliĝpeton en retejo http://1slovo.com/eng/

Partopreno en la Festivalo estas unika eblo demonstri sin, aŭdi opinion de ekspertoj pri sia laboro, partopreni modellecionojn kaj gajni valorajn premiojn. Ĉefa premio por la plej bona filmo estas $2000.

Aliĝpetoj estas akceptataj ĝis la 15-a de marto 2013.


Mi kunlaboras kun la organizantoj de la festivalo kaj serĉas Esperantistojn, kiuj pretas hepli en serĉado de potencialaj partoprenantoj – studioj, rondetoj kaj aliaj infanaj organizoj, kiuj okupiĝas pri filma kreado. Necesos trovi tiaspecajn organizojn, komuniki al ili informon pri la festivalo kaj, okaze de ilia intereso, hepli en partoprenado; ekzemple, traduki prezentitajn filmojn uzante Esperanton kiel pontolingvon. Krom la landoj, menciitaj en la komunikaĵo, la organizantojn speciale interesas ankaŭ Ĉinio kaj Japanio; kompreneble, oni povas proponi partoprenantojn el aliaj landoj.

La festivalo promesas esti sufiĉe rimarkinda aranĝo; oni jam planas lokan reklaman kampanjon por ĝi. Okaze de sukceso de la proponata iniciato eblos listigi Esperantistojn (precipe UEA, kies reprezentanto jam promesis helpon) kiel informajn partnerojn de la festivalo. La organizantoj volonte faros tion.

Se vi volas partopreni ĉi tiun iniciaton, bv. kontakti min en personmesaĝo por interkonsenti detalojn de la laboro.

Cyrill (Prikaži profil) 05. februar 2013 20:08:56

Ĝisdatigo en informo pri la festivalo -- tempo por aliĝi estas plilongigita ĝis fino de marto.

Krome, mia mesaĝo tute neatendite por mi estis publikigita en Libera Folio. Vi povas trovi ĝin ĉi tie.

Cyrill (Prikaži profil) 18. februar 2013 20:15:41

Por plifaciligi komprenadon de la tasko, mi kunmetis minimuman programon, kiun bezonatas realigi:

La organizantojn de la festivalo interesas unuavice jenaj landoj: Pollando, Germanio, Italio, Francio, Hispanio, Britio, Usono, Kanado, Israelo. Ankaŭ laŭeble interesas ilin Ĉinio kaj Japanio. Okaze de partopreno de filmoj el lastaj du landoj necesos provizi ankaŭ tradukon el la ĉina kaj la japana.

Por serĉi partoprenantojn mi bezonas kunlaboron de Esperantistoj, kiuj parolas lingvojn de la listitaj landoj (kompreneble, ili ne loĝu necese en ili). La kunlaborantoj serĉu tra la reto informon pri infanaj kaj junularaj organizoj, kiuj okupiĝas pri kinarto kaj povus interesiĝi pri tiaspeca propono. Trovinte organizon, oni sendas al ĝi retpoŝte prezentaĵon pri la festivalo. Se venos pozitiva respondo, oni helpas ankaŭ en plua interagado de la patroprenanto kaj la organizantoj.

Nazaj na začetek