前往目錄

Sonĝo pri esperanto

貼文者: piotrek92, 2007年10月20日

訊息: 2

語言: Esperanto

piotrek92 (顯示個人資料) 2007年10月20日下午12:57:02

Mi sonĝis laste pri la insulo, kiu estis en Balta Maro - insulo kiu estis simila al Eŭropo, formo estis sama. Eŭropa unio faris tiun insulon por videbli, ke ĉiuj nacio povas vivi kune. En tiu insolo vivis homoj el ĉiuj landoj de Eŭropo, por kompreni kaj interparoli oni elektis esperanton. Ĉie oni babilis esperante en tiu sonĝo. Tiu insulo estis iu signo de XXI centjaro, kaj de unuigo de Eŭropo.

Stranga sonĝo... Vere.
kion vi pensas pri ĝi? Ĉu tio estus reala por fari?
Eble estas tie ia psikologo, kiu dirus al mi, kio estas en mia kapo?

rosto (顯示個人資料) 2008年1月2日上午7:52:19

Vi, piotrek92, devas komence rakonti kio estas Balta Maro por vi, kiaj asocioj vi havas pri Balta Maro?

Ekzemple mi nun rememoris pri kanta festivalo en Jurmalo, ĉe Balta Maro. Ni vidis ĝin televide. Mi ekpensis, ke ekzistas internaciaj kantaj festivaloj kie oni povas kanti per tiaj lingvoj kiaj oni volas. Ĉu iu provis kanti esperante tie? Mi scias nenion pri similaj okazoj.

回到上端