目次へ

tiel afabla kiel diri...

HaleBopp,2013年1月29日の

メッセージ: 10

言語: Esperanto

HaleBopp (プロフィールを表示) 2013年1月29日 22:24:08

Saluton!

Mi deziras havi viajn opiniojn pri dirmaniero, kiu ŝajnas stranga al mi.
Ĉe la paĝo 63 de "Murdo en la Orienta Ekspreso" oni legas:

"Eble la princino estos tiel afabla kiel disponi al ni kelkajn momentojn."

Kaj simile, kelkajn liniojn poste:
"Ĉu vi estos tiel afabla kiel mallonge diri al mi kion vi faris post la vespermanĝo hieraŭ?"

Mi komprenas "tiel afabla por diri", kaj mi konfesas ke tiu "kiel" aspektas malgracia al mi. Kion vi pensas pri tio?

Dankon! ridulo.gif

Tempodivalse (プロフィールを表示) 2013年1月29日 22:31:07

En l' angla ĉi tiu uzado estas entute natura, ekz.: "Would you be so kind as to tell..." Tamen en EO ĝi ankaŭ sonas al mi strange. Plejeble la tradukinto deziris laŭliteran ekvivalenton. Al miaj oreloj "Tiel afabla por diri" aŭ "sufiĉe afabla por diri" pli belsonas.

oxymor (プロフィールを表示) 2013年1月29日 22:48:55

Mi pensas ke kutima dirmaniero (almenaŭ por francparolantoj) estus : "tiel afabla ke ŝi disponus" kaj "tiel afabla ke vi mallonge dirus". Ĉu vi ŝatas la frazojn tiel?

Sed, mi fakte ŝatas la stilo de la aŭtoro, kiu klarigas ke :
la afableco de la princino EGALUS la afableco disponi momentojn
la afableco de vi EGALUS la afableco diri kion vi faris?

RiotNrrd (プロフィールを表示) 2013年1月29日 22:57:38

Kvankam la esprimo sonas iomete stranga al miaj oreloj, mi kredas ke ĝi estas gramatike ĝusta. Mi neniam antaŭe aŭdis tiun esprimmanieron, sed, kiam mi pensas pri ĝi, ŝajnas al mi ke ĝi bonsencas.

nigra_rivereto (プロフィールを表示) 2013年1月29日 23:13:31

Al mi ŝajnas stranga tiu dirmaniero. Mi uzus nek "kiel" nek "por", mi simple dirus:
"Eble la princino estos tiel afabla disponi al ni kelkajn momentojn."
"Ĉu vi estos tiel afabla mallonge diri al mi kion vi faris post la vespermanĝo hieraŭ?"

Tjeri (プロフィールを表示) 2013年1月30日 7:43:37

Prave, plej simpla plej bona dirmaniero.

sudanglo (プロフィールを表示) 2013年1月30日 11:45:26

Certe oni foje diras tiel X-a por Y-i, sed tiam la nuanco estas celo/destino/sekvo.

Mi ne povis trovi trafon por tiel X-a kiel Y-i en la Tekstaro, sed kelkajn por tiel X-a Y-i

Kaj ili estas tiel amindaj permesi la publikon ... dum 5 horoj migradi en ĝiaj belaj salonoj

Ni iru en la balan salonon kaj ne plu malŝatu niajn gastojn. Georgo estos jam tiel bona amuzi fraŭlinon Stella dume...

Kiel, je la infero, mi povis esti tiel stulta kuregi tien ĉi?

Ĝenerale, komparante la Esperantan tradukon de 'Murdo en la orienta ekspreso' kaj kun la angla originalo kaj kun iu traduko en la francan, mi trovis mankojn en la Esperanta traduko. La franca traduko estis multe pli eleganta kaj klara.

Post-skribo: komparu Ŝi ne esti tiel forta por povi porti miajn valizojn sen peno kaj Ĉu vi estos tiel afabla porti miajn valizojn?

fstphane (プロフィールを表示) 2013年1月30日 12:33:56

Kial ne fari rekte la demandon al AdE? (Akademio de Esperanto).

http://akademio-de-esperanto.org/konsultejo/index....

vidas vandenis (プロフィールを表示) 2013年1月30日 13:05:05

oxymor:Mi pensas ke kutima dirmaniero (almenaŭ por francparolantoj) estus : "tiel afabla ke ŝi disponus" kaj "tiel afabla ke vi mallonge dirus". Ĉu vi ŝatas la frazojn tiel?

Sed, mi fakte ŝatas la stilo de la aŭtoro, kiu klarigas ke :
la afableco de la princino EGALUS la afableco disponi momentojn
la afableco de vi EGALUS la afableco diri kion vi faris?
En litova oni povas diri 'ke' aŭ 'kaj' disponus(os), dirus(os).
Kompreneble, en Eo. reguloj propraj.

HaleBopp (プロフィールを表示) 2013年1月30日 20:30:42

Dankon pro viaj multaj opinioj. Estis interesege!

先頭にもどる