前往目錄

Facila fiziklibro

貼文者: wabe, 2013年1月31日

訊息: 5

語言: Esperanto

wabe (顯示個人資料) 2013年1月31日下午9:47:45

Mi estas verkanta esperantan lernolibron pri baza fiziko. Ĝis nun estas preta la unua volumo, kiu havas cent paĝojn kaj estas senpage elŝutebla de la retpaĝo http://esperantosudtirolo.wordpress.com/
Ĉu iu el vi jam rigardis ĝin. Ĉu vi havas opinion pri ĝi?

fstphane (顯示個人資料) 2013年2月1日上午11:46:47

Kvankam ankoraŭ ja tro komplikata por mi, jen ŝajnas al mi leginda libro kun multe da koloraj skemoj, bildoj, fotoj, kie ni povos certe multe lerni, kaj pri la fiziko kaj pri la teknika lingvaĵo Esperante.

utku (顯示個人資料) 2013年6月11日下午12:25:45

Tiu estas tre valorega laboro, kiun mi ĵus vidis. Mi elŝutis la libron, ĝin esploris, jam nur iomete legis kaj trovis tre legeblan kaj bonordigitan. Eblas diri plie pri detaloj nur post finlego.

Mi supozas, ke ekzistas tre malmultaj tiaj sciencaj lernlibroj en esperantlando (aŭ ĉu ekzistas?). Mi delonge planis verki libron en Esperanto, pri abstrakta matematiko de klasika vidpunkto aŭ ĝenerala topologio. Sed mi ne sukcesas pri tio. Verki tute ne estas facile kaj bezonas multan tempon. Pli mallonge, oni povus verki akademian artikolon, jam ekzistas kelkaj esperantaj en arXiv.org.

wabe (顯示個人資料) 2013年8月23日下午9:16:20

Intertempe pretas tri ĉapitroj de dua volumo. Kiel kutime ili estas elŝuteblaj ĉi tie http://esperantosudtirolo.wordpress.com/

sandreus (顯示個人資料) 2013年9月6日下午2:12:32

Mi rigardis iom.
Granda laboro. Bona lernolibro!
Fine de libro, kie
pri hidrogena ekonomio:
"La produktita hidrogeno povas esti stokata kaj transportata al uzantoj, kiuj uzas gin kiel fuelo en aŭto aŭ por produkti elektran energion en fuelpiloj."
Unu eta noto: hidrogeno devas havi akvaĵan formon. Alie ĝi estas tro flueca kaj sekve eksplodebla. Ĝenerale uzado de hidrogeno kiel fuelo probable en aviado kaj kosmaraketoj. En aŭto pli oportune uzi akumulilojn, ol hidrogenon. Kaj nun oni jam sukcese uzadas akumulilojn ĝies kemiaj formuloj estas: LiFePO4 kaj similaj.
Mi pardonas pro digresio de temo.
Kaj al mi ŝajnas ke pli karekte uzi vorton energetiko, sed ne ekonomio.

回到上端