İçerik Görüntüleme

Bonvolu korekti min

başlangıç Aaron94, 9 Şubat 2013

Mesajlar: 8

Dil: Esperanto

Aaron94 (Profili görüntüle) 9 Şubat 2013 17:31:02

Ĉu iu tralegas ĉi tiun kaj diru al mi se ĝi havas erarojn?

La sekvan libertagon, mi devas iri al la kologio, kiu mi verŝajne frekventos. Mia patrino volas ke mi iras por kunparolas la usona-gestolingva instruisto por ke si povas ekzameni min. Ĉar mi jam studis tiun linvgon dum preskaŭ tri jaroj, mi ne devas la komencantan kurson. La instruisto devas paroli kun mi por ke si scios kiu kurson mi devas. Mi opinias ke mi estas lertata. Mi estas nerva kaj ekscitata ĉar mi ne konas la instruisto aŭ kiel si signas/gestas. Multaj personoj ne scias ĉi tion, sed ĉiu gestanto signas malsama. Mi ne scias se mi povos kompreni ŝin/lin facile.

sudanglo (Profili görüntüle) 9 Şubat 2013 18:31:04

la venontan libertagon, mi devos iri al la kolegio, kiun mi verŝajne frekventos. Mia patrino volas ke mi iru por kunparoli kun la usona-gestolingva instruisto por ke tiu povu ekzameni min. Ĉar mi jam studis tiun linvgon dum preskaŭ tri jaroj, mi ne devas la komencantan kurson. La instruisto devas paroli kun mi por ke li/ŝi determinu kiun kurson mi ĉeestu. Mi opinias ke mi estas lerta. Mi estas nervoza kaj ekscitita ĉar mi ne konas la instruiston nek kiel li/ŝi signas/gestas. Multaj personoj ne scias tion, sed ĉiu gestanto signas malsame. Mi ne scias ĉu mi povos kompreni ŝin/lin facile.

Mi ne garantias ke mi trafis ĉiujn korektendaĵon. Eĉ, eble, mi enkondukis kelkajn proprajn erarojn.

Aaron94 (Profili görüntüle) 9 Şubat 2013 18:51:35

En la fina frazo, vi ŝanĝis "se" al "ĉu", kial?

Aaron94 (Profili görüntüle) 9 Şubat 2013 18:51:36

En la fina frazo, vi ŝanĝis "se" al "ĉu", kial?

Ondo (Profili görüntüle) 10 Şubat 2013 15:34:55

Aaron94:En la fina frazo, vi ŝanĝis "se" al "ĉu", kial?
Pardonu, ke respondas mi. Sudanglo ŝajnas foresti ĝuste nun.

Devas esti "ĉu", ĉar estas demando (kaj la respondo estas "jes" aŭ "ne" ), ne konstato pri kondiĉo. "Se" signifas "en la okazo kiam", "sub la kondiĉo ke", "supozante ke". Kun "se", vi povus diri la frazon ankaŭ ĉi tiel: "Se okazos tiel, ke mi ne komprenos ŝin, tiam mi ne scias". Tio estas sufiĉe sensenca, kaj la sensencecon pliigas la uzo de tempoj (okazos, scias).

Ĉar via lingvo verŝajne estas la Angla, eble ĉi tio helpos: uzu "ĉu", se en la Angla eblas diri ankaŭ "whether". Se tio ne eblas, estas pli bone diri "se"

Aaron94 (Profili görüntüle) 11 Şubat 2013 00:32:48

Ondo:Ĉar via lingvo verŝajne estas la Angla, eble ĉi tio helpos: uzu "ĉu", se en la Angla eblas diri ankaŭ "whether". Se tio ne eblas, estas pli bone diri "se"
Jes, tio ja helpis min

snds24 (Profili görüntüle) 4 Mart 2013 14:16:07

sudanglo: Ĉar mi jam studis tiun linvgon dum preskaŭ tri jaroj, mi ne devas la komencantan kurson.
Eble estas pli bone uzi anstataŭ "mi ne devas la komencantan kurson." Mi ne bezonas la komencantan kurson" aŭ "Mi ne devas fari/studi/lerni la komencantan kurson".

darkweasel (Profili görüntüle) 5 Mart 2013 15:50:34

snds24:
sudanglo: Ĉar mi jam studis tiun linvgon dum preskaŭ tri jaroj, mi ne devas la komencantan kurson.
Eble estas pli bone uzi anstataŭ "mi ne devas la komencantan kurson." Mi ne bezonas la komencantan kurson" aŭ "Mi ne devas fari/studi/lerni la komencantan kurson".
Jes, kaj komencanta kurso = "kurso, kiu ion komencas". Temas pri kurso por komencantoj.

Başa geri dön