去目錄頁

Dekuvri

从 Terurĉjo, 2007年10月23日

讯息: 17

语言: Esperanto

Terurĉjo (显示个人资料) 2007年10月27日下午10:39:38

mi opinias, ke ŝerce oni povas skribi kelkajn vortojn alilingve tie ĉi, sed ne tutan mesaĝon. kelkfoje mi mem faris tion, sed tekstojn, skribitajn plene en ne-Esperanto, indas ankaŭ plene forigi. oni rajtas skribi ajnan lingvon en la forumo "Pri aliaj lingvoj".

Mielo (显示个人资料) 2007年10月28日下午2:49:30

Terurĉjo:mi opinias, ke ŝerce oni povas skribi kelkajn vortojn alilingve tie ĉi, sed ne tutan mesaĝon. kelkfoje mi mem faris tion, sed tekstojn, skribitajn plene en ne-Esperanto, indas ankaŭ plene forigi. oni rajtas skribi ajnan lingvon en la forumo "Pri aliaj lingvoj".
Ĉu vi pensas, ke tiu estas alia lingvo ? Estas vere. Mi komprenas ĉion preskaŭ, kvankam ankaŭ mi miras. Estas vero ankaŭ tio, mi kapo doloras...

Jes, vidpunkto de la amerikaj indianoj Kolumbo ne estis eltrovinto. Oni diras, ĉio estas pro vidpuntko.

novatago (显示个人资料) 2007年10月28日下午9:21:17

Terurĉjo:
mnlg:Hej!
Mi ne estas spertulo.
Улыбнуло - Min tio ridetigis. okulumo.gif

Malgraŭ tio, ke la forumo estas en Esperanto, min interesas, kion diras viaj naciaj lingvoj pri tio, kion faris Kolumbo, serĉante kaj trovinte Amerikon, ĉar en la mia li nome malkovris (malfermis?) ĝin.
Открытие Америки-Malkovro de Ameriko
En hispanio oni diras "descubrimiento de América" = "Malkovrado de Ameriko".

Terurĉjo (显示个人资料) 2007年10月28日下午9:29:32

Ruse oni nur ŝerce povas diri, ke Kolumbo trovis Amerikon. Li serĉis-serĉis kaj fin-fine trovis ĝin. Malgraŭ tio, ke li serĉis certe entute ne Amerikon.
Kiel eltrovo de Ameriko nomiĝas en la angla?

Filu (显示个人资料) 2007年11月1日上午12:50:25

Terurĉjo:Ruse oni nur ŝerce povas diri, ke Kolumbo trovis Amerikon. Li serĉis-serĉis kaj fin-fine trovis ĝin. Malgraŭ tio, ke li serĉis certe entute ne Amerikon.
Kiel eltrovo de Ameriko nomiĝas en la angla?
Angle oni diras "the discovery of America" ("la malkovro de Ameriko")...

France oni diras "la découverte de l'Amérique" (ankaŭ "la malkovro de Ameriko", la prefikso dé- oni esperantigu mal- tiukaze, kaj tute ne bezonatas neologismo).

---------------------------

Ne sciante kion oni eltrovas, ĉu oni rajte povas pretendi esti malkovrinto???

mnlg (显示个人资料) 2007年11月5日上午12:53:41

Filu:Ne sciante kion oni eltrovas, ĉu oni rajte povas pretendi esti malkovrinto???
Platono respondis al ĉi tiu demando antaŭ multaj, multaj jaroj.

Filu (显示个人资料) 2007年11月5日下午3:18:06

mnlg:
Filu:Ne sciante kion oni eltrovas, ĉu oni rajte povas pretendi esti malkovrinto???
Platono respondis al ĉi tiu demando antaŭ multaj, multaj jaroj.
Ĉu estus tro demandi peti por pli da detaloj?

回到上端