Til indholdet

Esperanta Manlibro por hispanlingvanoj (8-a eldono)

af Jotor, 10. feb. 2013

Meddelelser: 3

Sprog: Esperanto

Jotor (Vise profilen) 10. feb. 2013 17.24.12

Hodiaŭ mi volas anonci, ke ĵus aperis la oka eldono de Esperanta manlibro por hispanlingvanoj.

Mi faris plurajn ŝanĝojn kaj korektojn, laŭ sugestoj de kelkaj esperantistoj. Mi kore dankas viajn kritikojn kaj komentojn.

Kompreneble! Ĉi tiu lernilo estas libere havebla, kopiebla kaj presebla. Vi povas viziti ĉi tiun retpaĝon por elŝuti ĝin: www.ipernity.com/blog/jotor

Mi volus fari rimarkon: ĝi estas nek kurso nek instru-metodo, sed simple konsult-libro, kun eta vortaro inkludita.

Mi esperas, ke tiu estos definitiva versio, kaj ĝi sufiĉe utilos por lernantoj.

Ĉion bonan!

Jotor (Vise profilen) 23. feb. 2013 10.35.56

Mia manlibro atingis jam 150 elŝutojn. Mi ne atendis tian "sukceson". Mi kore dankas vian intereson. ridulo.gif

cspinola (Vise profilen) 24. feb. 2013 16.42.59

Mi vere ŝatas vian manlibron. Ĝi estas klara, kompleta, kun ekzemploj, kaj utila frazoj. Dankon pro via bonega laboro por esperanta lernantoj.

Tilbage til start