Al la enhavo

Esperanto, oficiala lingvo de Eŭropa Unio, nun !

de cspinola, 2013-februaro-11

Mesaĝoj: 353

Lingvo: Esperanto

Oijos (Montri la profilon) 2014-januaro-25 06:53:22

petskribo, ne "peticio"

cspinola (Montri la profilon) 2014-januaro-28 16:26:52

Oijos:petskribo, ne "peticio"
Vi rajtas!! Mi korektas, kaj tre dankas vin.

Pli ol 6850 jam subskribis tiu petskribo.
Mi invitas al ĉiu leganto subskribi ĝin

nigra_rivereto (Montri la profilon) 2014-januaro-28 18:09:22

Subskribite!

Fenris_kcf (Montri la profilon) 2014-januaro-28 20:12:07

Mi apenaŭ povas atendi la reakcion de cspinola, kiam la 10000 subskriboj atingitos kaj tute nenio okazos.

cspinola (Montri la profilon) 2014-marto-16 16:16:33

7250 jam subskribis ĉi petskribo.
Se vi ankoraŭ ne faris, ĉi tie estas ligilo

cspinola (Montri la profilon) 2014-marto-20 10:25:06

Multaj en la mondo subskribis la peticion ! Kaj Vi ?

Nova projekto por la disvastigo de Esperanto ekiĝis. Vidu ĉe tuj.free.fr

sandreus (Montri la profilon) 2014-marto-20 10:37:37

Ĉiu jaro subskribi ĉu? Laŭ mi tio estos vana, ĝis kiam estraro de EU ne ŝanĝos. Ili probable nur mokas nin.
Mi proponas forstarigi ultimatumon al regantaro EU: aŭ ili akceptos Esperanto-n, aŭ eksigu!

Clarence666 (Montri la profilon) 2014-marto-20 10:55:20

sandreus:Ĉiu jaro subskribi ĉu? Laŭ mi tio estos vana, ĝis kiam estraro de EU ne ŝanĝos. Ili probable nur mokas nin.
Ĉi tio estis kaj estas daŭra vana temo dum jaroj. Ĉu oni iam ricevis respondon de EU pri tio? (pardonu mi, mi ne legis la tutan fadenon)

> petskribo, ne "peticio"

PIV skribis na:
petici/o. Petskribo.
peticii (tr) Peti ion per peticio.
petskribo, petoskribo. Peticio.

cspinola (Montri la profilon) 2014-marto-20 11:45:03

sandreus:Ĉiu jaro subskribi ĉu? Laŭ mi tio estos vana, ĝis kiam estraro de EU ne ŝanĝos. Ili probable nur mokas nin.
Ni devas daŭri. Ne gravas, ke iu mokas, eĉ estrarano. Tamen tiu petitio/petskribo estas nur preteksto por plej grava kaj daŭra projekto "tuj".

sandreus (Montri la profilon) 2014-marto-20 13:33:34

cspinola:
sandreus:Ĉiu jaro subskribi ĉu? Laŭ mi tio estos vana, ĝis kiam estraro de EU ne ŝanĝos. Ili probable nur mokas nin.
Ni devas daŭri. Ne gravas, ke iu mokas, eĉ estrarano. Tamen tiu petitio/petskribo estas nur preteksto por plej grava kaj daŭra projekto "tuj".
Mi subskribis. Sd mia kredito de fido al parlamento EU estas elĉerpita.

Reen al la supro