Al la enhavo

Esperanto, oficiala lingvo de Eŭropa Unio, nun !

de cspinola, 2013-februaro-11

Mesaĝoj: 359

Lingvo: Esperanto

cspinola (Montri la profilon) 2014-junio-12 07:48:55

bartlett22183:Mi min demandas, se la petskibo estas relate lingvon oficialan je la Eŭropa Unio, do kio estas la graveco aŭ la valoro de la opinioj aŭ la balotoj de ne-Eŭropanoj? ridulo.gif
Eŭropa estas loko, kie la lingva problemo estas plej grava. Nun en la Eŭropa Unio estas 24 oficialaj lingvoj. Se Esperanto estus agnoskata kiel lingvo, kiu povus esti elektata por studi kaj lerni en la oficiala lernejo-sistemo, tio estus granda paŝo, por ĝia disvastigo kiel lingvo por ĉiuj. Ankaŭ en aliaj landoj pli ofertiĝos ĝia lernado, kaj pli decidos ĝin lerni. Via opinio kaj solidareco estas gravaj por ni Eŭropanoj, kaj por la tuta esperantistaro. Elkoran saluton!

Altebrilas (Montri la profilon) 2014-junio-12 23:51:50

Ĉu vi provis havi rilatojn kun EDE aŭ aliaj esperantaj agadoj kiuj agas je la nivelo de Eŭropo? Ĉu estas ebla kunlaborado kun aliaj esperantistaj asocioj?

cspinola (Montri la profilon) 2014-junio-16 18:30:30

Altebrilas:Ĉu vi provis havi rilatojn kun EDE aŭ aliaj esperantaj agadoj kiuj agas je la nivelo de Eŭropo? Ĉu estas ebla kunlaborado kun aliaj esperantistaj asocioj?
Saluton Altebrilas. Estas kunlaborado kun membroj de EDE, kiuj interesiĝis pri tiu iniciato, kaj apogis, kaj rekondukis ĝin. Pro tio ili lanĉis la kampanjon "tuj" . Tie oni povas informi, pri kiu originis tiu iniciato, kaj la celo de la nova kampanjo tuj. Ni renkontis kun Thierry Saladin en la lasta Mediterranea Esperanta Semajno ĉe Les Issambres, kie li prezentis tuj. Poste li ankaŭ prelegis pri tuj en la 73-a Hispana Kongreso en Ronda la lastan majon.
tuj apogas ankaŭ la Avaaz paĝaron.
Ĝis!

cspinola (Montri la profilon) 2014-junio-16 19:47:23

La lastaj subskribintoj estis el :
Slovakie
États-Unis
Corée du Sud
Espagne
Ĉu vi jam subskribis la peticion?

Altebrilas (Montri la profilon) 2014-junio-17 12:16:44

Mi vizitis la paĝaron de "tuj", sed iuj ligiloj ne bone funkcias (statistikoj, verkoj...). Vidante tion, multaj vizitantoj devas kredi, ke la projekto jam estas kaduka...

cspinola (Montri la profilon) 2014-julio-05 16:59:47

7941 jam subskribis tiun peticion. Ĉu ankaŭ vi?
La lastaj subskribintoj:

Ignacio Martínez Vázquez, España
Gájer Györgyi, Hungría
Dominik James Doherty, Irlanda
Kurt Phoenix, Estados Unidos

cspinola (Montri la profilon) 2014-julio-07 16:47:23

Altebrilas:Mi vizitis la paĝaron de "tuj", sed iuj ligiloj ne bone funkcias (statistikoj, verkoj...). Vidante tion, multaj vizitantoj devas kredi, ke la projekto jam estas kaduka...
Dankon pro via rimarko, mi komunikos tiun al Thierry Saladin, kiu, inter aliaj, zorgas pri la afero.

cspinola (Montri la profilon) 2014-aŭgusto-02 10:04:52

Pli ol ok mil homoj jam subskribis tiun peticion. Ĉu ankaŭ vi?
Lastaj subskribintoj:
Fernando García Pérez, Hispanio
Vlado Uljarevic, Bosnio-Hercegovino
Gabriele Russo, Italio
Åke Näsholm, Svedio

bartlett22183 (Montri la profilon) 2014-aŭgusto-02 16:17:44

Ankoraŭfoje, mi estas usonano. Pro kio la estraroj de la Eŭropa Unio akceptos mian subskribon, se mi ne estas eŭropano? Jes, estus bona afero, ke eŭropanoj, amerikanoj (el ĉia[j?] kontinentoj), kaj ĉiuj de la mondo havus helplingvon, sed la petskribo rilatas al eŭropo. ridulo.gif

cspinola (Montri la profilon) 2014-aŭgusto-02 22:07:47

bartlett22183:Ankoraŭfoje, mi estas usonano. Pro kio la estraroj de la Eŭropa Unio akceptos mian subskribon, se mi ne estas eŭropano? Jes, estus bona afero, ke eŭropanoj, amerikanoj (el ĉia[j?] kontinentoj), kaj ĉiuj de la mondo havus helplingvon, sed la petskribo rilatas al eŭropo. ridulo.gif
Certe tio estas peticio, por ke Esperanto estu agnoskota kiel lingvo, kiu povas esti oficiale lernata de ĉiuj Eŭropanoj, kaj estu utila kiel facila neŭtrala ilo por internacia komunikado ne nur ene de Eŭropo sed en la tuta mondo. Pro tio ni Eŭropanoj petas apogon de ĉiuj homoj en la mondo, kiuj opinias, ke nur planlingvo neŭtrala kaj facile lernebla povas solvi la teruran lingvan problemon en la mondo. Tiu apogo estas tre grava, por ke la politikistoj komprenu. Pro tio ni esperas vian subskribon.

Reen al la supro