Al la enhavo

Esperanto, oficiala lingvo de Eŭropa Unio, nun !

de cspinola, 2013-februaro-11

Mesaĝoj: 359

Lingvo: Esperanto

cspinola (Montri la profilon) 2013-februaro-27 22:59:50

Tjeri:Ĉu vi vere konscias pri tio, kio estas oficiala faka vortaro?
Ĉu faka vortaro bezonas esti oficiala? Kiu oficialigas? Ĉu vi pensas ke, komitatoj estas en ĉiuj fakoj, kaj homoj, kiuj bezonas vortojn, atendas komitaton? Almenaŭ en la angla mi ne konas. La uzado oficialigas.

Esperanto, agnoskita lingvo de la EU, tuj.
http://www.avaaz.org/fr/petition/Esperanto_langue_...

cspinola (Montri la profilon) 2013-februaro-28 00:28:21

Tjeri:Fakaj artikoloj, Amri Wandel verkis dekojn da ili... ...en la angla. Vortoj kiel, pulsaro, elongacio, ktp, kiuj estas vortoj ne vere fakaj, tamen neniam estis uzitaj, kaj ne troviĝas en la "plena" PIV de 2005, la aŭtoroj verŝajne devis inventi ilin.
Kompreneble, la angla estas hodiaŭ ĉefa lingvo por scienca kaj teknika komuniko. Tial se ili, fakuloj kaj esperantistoj, skribas esperante, la uzita esperanta vortaro komencas esti "oficiala", ĉu ne?

Esperanto, agnoskita lingvo de la EU, tuj.
http://www.avaaz.org/fr/petition/Esperanto_langue_...

Tjeri (Montri la profilon) 2013-februaro-28 06:43:25

Ĉu faka vortaro bezonas esti oficiala?
Ĉu vi reklamas peticion por agnoskigi esperanton, kiel oficiala lingvo de Eŭropo, aŭ ne?
Ĉiuj leĝaj tekstoj kaj ties aneksoj kaj referencoj (la nombro de paĝoj kalkuliĝas per milionoj) devas esti oficiale tradukitaj al oficiala lingvo. Tradukitaj de profesiaj tradukistoj fakaj kaj pri la lingvo kaj pri la fako mem. Tiuj tradukoj estos leĝoj por eŭropaj civitanoj, ĉu vi ne scias?
Aŭ eble vi havas alian solvon, ne nur kritikadon.
Solvo por kio?kritiko pri kio?
Mi kritikas tiun stultan peticion, ne pli nek malpli.
Se vi volas antaŭenigi esperanton, studu la lingvon, aĉetu kaj legu esperantajn librojn, verku esperanten, montru praktike, ke la lingvo valoras, kaj forlasu vanan fanfaronadan reklamadon.

Kirilo81 (Montri la profilon) 2013-februaro-28 09:11:14

Tjeri, mi timas, ke ne havas sencon.
Ŝajne kelkaj homoj ne volas vidi, ke enkonduki Esperanton ne estos freŝiga promeno, sed pena, multjara kaj multkosta laboro.

hebda999 (Montri la profilon) 2013-februaro-28 10:00:00

Tjeri:Se vi volas antaŭenigi esperanton, studu la lingvon, aĉetu kaj legu esperantajn librojn, verku esperanten, montru praktike, ke la lingvo valoras, kaj forlasu vanan fanfaronadan reklamadon.
Mi ĉesis vin kompreni, amiko. Ĉu vi parolas pri mi aŭ iu alia? Mi nur montras, ke Esperanto povas esti oficialigita, mi ne skribas. ke tio estos senkosta aŭ senpena. Sed la regado de la angla kostas nin kaj kostos niajn posteulojn dekoble pli ol la sumo necesa por Esperanto. Ĉu vi volas, ke la angla estu la komuna lingvo de Eŭropo (de mondo?)?

Pri viaj rekomendoj: mi precize tion faras: mi aĉetas esperantajn librojn, legas ilin, verkas esperante kaj montras, ke la lingvo estas valora kaj taŭga por ĉia libera homa agado.

hebda999 (Montri la profilon) 2013-februaro-28 10:01:29

Kirilo81:Tjeri, mi timas, ke ne havas sencon.
Ŝajne kelkaj homoj ne volas vidi, ke enkonduki Esperanton ne estos freŝiga promeno, sed pena, multjara kaj multkosta laboro.
Kaj enkonduko de la angla estas la plej bona atingo por ĉiuj Eŭropanoj, senpena, senkosta kaj agrabla.

cspinola (Montri la profilon) 2013-februaro-28 10:14:03

fstphane:
Laŭ mi, kaj aliaj certe, tia grava ago devus esti preparita longtempe antaŭe.
Ĉu ĉiu asocio, revuo, radio, estis avertita? Mi estas preskaŭ certas, ke ne.
Laste, mi legis la revuon Monato, kaj vidis neniun vorton prie. Neniu vorto, ĉe (sur) Libera Folio, Eŭropa Civitano,..ktp
Mi ne konas, kiu unue proponis la peticion. Eble tiu eĉ ne estas esperantisto, laŭ la bezono per universala neŭtrala lingvo estas tutmonda. Ĉiuj, kiuj deziras ne-nacian universalan lingvon, devus subteni peticiojn, kiuj helpas disvastigi kaj diskonigi Esperanton. Ankaŭ multaj homoj parolas esperanton kaj ne partoprenas esperantistaj asocioj

Esperanto, agnoskita lingvo de la EU, tuj.
http://www.avaaz.org/fr/petition/Esperanto_langue_...

Kirilo81 (Montri la profilon) 2013-februaro-28 10:16:58

Hebda, vi portas akvon al la maro, miskomprenante min kaj tre verŝajne ankaŭ Tjeri.

Ni ĉiuj havas komunan celon, nome enkondukon de Esperanto kiel duan lingvon por ĉiuj por ebligi facilan kaj egalan internacian komprenadon.

Sed vi kaj cspinola devas kompreni, ke niaopinie tiu naivega kaj formale fiaskonta peticio neniel kondukos al tiu celo, sed nur povas ridindigi kaj per tio damaĝi al la ideo.
Kaj ne, mi ne devas proponi konkretajn alternativojn. Kiam mi vidas, ke iu frapas sian kapon al muro, sufiĉas lin malhelpi, sed mi ne devas trovi por li alian okupiĝon.

hebda999 (Montri la profilon) 2013-februaro-28 10:36:00

Kirilo81:Hebda...
Kaj vi ankaŭ miskomprenis min. Mi ne skribis pri tiu peticieto, sed pri la afero oficialigi Esperanton. La peticio estas naiva kaj mi konsentas. Sed la afero jam tia ne estas kaj oni devas tion tre bone konsideri. Mi tre bone scias pri la malfacilaĵoj, eble pli bone ol la aliaj. Sed mi ankaŭ vidas, ke tio ĉi estas la sola efektiva solvo de la lingva problemo, alie ni ĉiuj estas kondamnitaj je la angla (estontece eble je la ĉina).

Reen al la supro