Ke daftar isi

Ĉu vi ŝatas tiun klarigon pri la substantivaj kazoj?

dari MallumaKobajo, 11 Februari 2013

Pesan: 4

Bahasa: Esperanto

MallumaKobajo (Tunjukkan profil) 11 Februari 2013 20.48.45

Ĉu vi ŝatas tiun klarigon verkitan de mi?

La substantivoj, o-vortoj, havas du grupojn de funkcioj, kiel nomoj kaj kiel komplementoj.

Kiel nomoj ili nek portas akuzativon, nek prepozicion. Tiuj funkcioj estas nur kvar: subjekto, predikativo (priskribo aŭ klasado pere de verbo), nominacio (ĝi donas nomon al la antaŭa substantivo) kaj vokativo (vokas la atenton de la celata aŭskultanto). Jen ekzemplo:

Karulo, urbo Parizo estas mirindaĵo.
[vokativo], [subjekto] [nominacio] [priskriba verbo] [predikativo].

Ĉiu alia funkcio estas komplemento. Ĝi portas jen akuzativon, jen prepozicion, jen ambaŭ. Ili montras objekton (rektan komplementon de transitiva verbo), lokon, tempon, direkton, dimension, materialon, ktp. Jen ekzemplo:

Metu manĝilaron el arĝento sur la tablon la dimanĉojn je la vespermanĝo.
[transitiva verbo] [objekto] [materiala komplemento] [direkta komplemento] [ofteca komplemento] [tempa komplemento].

Mi akceptas dankeme kritikojn kaj korektojn.

sudanglo (Tunjukkan profil) 11 Februari 2013 22.35.51

Ĉion tion mi devas lerni antaŭ ol diri o-vorton. Ho ve! mi ĉiam supozis Esperanton simpla lingvo.

Kial ne diri prefere ke o-vorto estas esprimo de koncepto en o-eca formo kun o-eca signifo.

Kial lingvistoj volas ĉiam kompliki la vivon?

Ĉu ekzistas plenkreskulo kiu ne jam akiras per sia denaska lingvo nocion de kio estas substantivo kaj kiel uzi tiajn vortojn?
Kiel nomoj ili nek portas akuzativon, nek prepozicion
???

Jen, mi rekonas Johanon. Mi rakontos tion al Johano. La nomo de mia amiko estas Johano.

MallumaKobajo (Tunjukkan profil) 12 Februari 2013 10.33.18

Saluton, Sudanglo! Koran dankon pro via respondo!

sudanglo:Ĉion tion mi devas lerni antaŭ ol diri o-vorton. Ho ve! mi ĉiam supozis Esperanton simpla lingvo.

Kial ne diri prefere ke o-vorto estas esprimo de koncepto en o-eca formo kun o-eca signifo.

Kial lingvistoj volas ĉiam kompliki la vivon?

Ĉu ekzistas plenkreskulo kiu ne jam akiras per sia denaska lingvo nocion de kio estas substantivo kaj kiel uzi tiajn vortojn?
Unue, mi ne celas klarigi, kio estas substantivo, sed kiujn funkciojn ĝi plenumas kaj kiel. Mi ne estas lingvisto. Mi nur celas havi la plej simplan klarigon pri kiel kaj kial oni uzas la malsamajn kazojn de substantivo. Tiu klarigo estas por mia propra uzo. Ankaŭ mi volas uzi ĝin, kiam aliulo demandis al mi pri ĉi tiu trajto de la internacia lingvo.

Esperanto ja estas pli simpla ol aliaj lingvoj, sed ankaŭ ĝi havas malsimplaĵojn. La plej grava malsimplaĵo por la hispanaj parolantoj, kiel mi, estas kial oni markigas substantivon per la akuzativa kazo kiam ĝi rolas kiel komplemento sen prepozicio. Mia denaska lingvo helpas min kompreni kiel funkcias la substantivoj, sed ĝi malhelpas min rilate al la akuzativa formo.

sudanglo:
Kiel nomoj ili nek portas akuzativon, nek prepozicion
???

Jen, mi rekonas Johanon. Mi rakontos tion al Johano. La nomo de mia amiko estas Johano.
Vi tute pravas, ĉar substantivoj ja estas nomoj, eĉ kiam ĝi ne estas propraj nomoj. Eble mi elektis la vortojn malsaĝe. Eble pli bona frazo estus: "Kiam substantivo nur funkcias kiel nomo, ĝi nek portas akuzativon, nek prepozicion. Kiam substantivo ankaŭ funkcias kiel komplemento, ĝi portas jen akuzativon, jen prepozicion, jen ambaŭ." Ĉu tiel estas pli bone? Ĉu tio havas sencon por vi?

Denove, koran dankon!

N-true (Tunjukkan profil) 24 Februari 2013 17.49.40

sudanglo:Ĉion tion mi devas lerni antaŭ ol diri o-vorton. Ho ve! mi ĉiam supozis Esperanton simpla lingvo.

Kial ne diri prefere ke o-vorto estas esprimo de koncepto en o-eca formo kun o-eca signifo.

Kial lingvistoj volas ĉiam kompliki la vivon?
Ĉiu konas la sunon kaj vidas, ke ĝi estas en la ĉielo kaj donas varmecon. Kial do esplori ĝin kun sondiloj kaj teleskopoj? Stultaj astronomiistoj kaj fizikistoj, kiuj plikomplikas nian vivon! Ĉu?

Ĉu vi pensas, ke, ĉar vi scias, kiel substantivoj funkcias en la angla kaj en Esperanto, ke vi scias, kiel substantivoj funkcias en ĈIU lingvo de la mondo? Ĉu vi supozas, ke ĉiu lingvo funkcias same kiel niaj eŭropaj lingvoj? La angla kaj Esperanto havas adjektivojn, ĉu tial laŭ vi ĉiu lingvo havas adjektivojn?

Mi petas vin akcepti, ke ekzistas sciencistoj en la mondo, por kiuj ne sufiĉas scii malprecize pri iuj aferoj. Scienca laboro ne funkcias tiel.

Kembali ke atas