לתוכן העניינים

La papo eksigis sin -- kial li rajtis tion fari?

של Fuzzy, 14 בפברואר 2013

הודעות: 117

שפה: Esperanto

Francisko1 (הצגת פרופיל) 23 במרץ 2013, 23:02:44

Ĉar li estas persono, ne Dio. Do, li havas fizikan korpon, kaj ĉi tiu difektiĝas kiam la persono maljuniĝas. Simple.

Fuzzy:Estas mirinde por mi, kiel tio eblas ke la papo memvole decidis forlasi la postenon, al kiu li estis destinita?

Cxu la papoj estas kvazaux dungitaj estroj de la korporacio "Katolika Eklezio", kaj povas pensiuligi sin en iu ajn momento? Do Kristo diras al papo "Vi estas Petro, kaj sur ĉi tiu roko mi konstruos mian eklezion", kaj la papo respondas "Vi eraris, mi tro maljunas kaj malsanas por tio; pardonu, sed mi foriras, elektu iun alian".

Kion katolikoj pensas pri tio -- cxu ili ne kredas ke Dio ne donas al la homo ion neelteneblan? Do kial la papo rifuzis de siaj devoj? Tio aspektas kvazaux perfido.

Sunjo (הצגת פרופיל) 24 במרץ 2013, 12:55:00

vidas vandenis:Kiel mi scias...
Ne, estas ne tiom terurega (sed tamen sufiĉe malakceptenda).

Kutime nur anoj de la eklezioj (ekzemple de la katolika eklezio aŭ de la evangelia eklezio) devas pagi tiujn impostojn (ekzistas esceptoj) kaj estas ne 8-9% de la salajro sed 8-9% de la enspezimpostoj.
Sed tiujn impostojn al la eklezio oni povas deklari en la jara deklaro de la impostoj kaj tio signifas ke la ŝtato (do ĉiuj pagantoj de impostoj sendepende de la kredo) pagas trionon de la imposto-enspezoj de la eklezioj. Krome la ŝtato subtenas ekleziajn instituciojn (malsanulejojn, lernejojn, infangardejojn ktp.) finance ĝis al 100% kio signifas ke ankaŭ por tio devas pagi ĉiuj, sendepende de la kredo, kaj tamen la eklezioj gvidas tiujn instituciojn laŭ propra volo (tio signifas ke ili rajtas rifuzi dungadon de homoj kiuj ne havas la necesan anecon al la eklezio) kaj parte eĉ lau esceptaj leĝoj (ekzemple rilate al rajtoj de laborantoj) kaj nur bezonas elspezi propran monon por la cerblavado en tiuj institucioj (precipe bedaŭrinde kiam temas pri infanoj).
Ĉiuokaze disigo de ŝtataj kaj ekleziaj financoj en Germanio estas alstrebinda celo.

Sunjo (הצגת פרופיל) 24 במרץ 2013, 19:18:13

vidas vandenis:Sed ĉu bezonas via eldiro "por la cerblavado en tiuj institucioj (precipe bedaŭrinde kiam temas pri infanoj)"? Se iuj sacerdotoj leĝorompas - juĝu ilin. Sed ĝenerale nek eklezio, nek religio en Germanio ne estas malpermesitaj. Ŝtato ne traktas tion kiel danĝeran cerblavadon.
Vi pravas ke mi povus esprimi tion pli neŭtrale, ekzemple per "la eklezio nur bezonas elspezi monon por religiaj instruantoj kaj pastroj" sed ankaŭ al tio mi devus aldoni ke "krom tio la ŝtato pagas la bonaĵojn kaj tamen nur la eklezio profitas pri reputacio sen pagi mem" ĉar al neinformitoj ŝajnas ke tiuj ekleziaj institucioj estas ankaŭ financitaj de la eklezio. Tio ĝenas min.

Kial la ŝtato ne kontraŭas al (ne malofte deviga) religia influo al infanoj estas afero kion mi ankoraŭ ne komprenas. (Pri tio ekzistas diversaj teorioj, ekzemple ke kredantoj estas averaĝe (ne ĉiuj kompreneble) pli facile gvideblaj/trompeblaj kaj ke la politikistoj volonte misuzas tion.)

AlfRoland (הצגת פרופיל) 24 במרץ 2013, 20:27:50

Kompreneble estus stulta malpermesi stultaĵojn. Sed ankaŭ mi opinias ke socia servo, pagata per impostoj, ne estu en la manoj de sutanuloj kaj magiistoj.

fstphane (הצגת פרופיל) 24 במרץ 2013, 20:47:48

En francujo, jam delonge, la eklezio kaj ŝtato estas separataj (1905). Sed aliloke la religio ( aŭ spiriteco) kaj politiko funkcias kune.
Ekzemple, "Dalaï lama" estas samtempe spiritestro kaj politikestro (Tibetbudaismo).
Ĉu vi opinias tio ĉi malbonas?

Sunjo (הצגת פרופיל) 24 במרץ 2013, 20:51:32

vidas vandenis:Al Sunjo.Ĉu vi scias, ke registaro de Albanujo malpermesis iu ajn religion en ŝtato? Sed, ŝajnas, fiaskis. Mi pensas, ke Germanujo iom malsamas Albanujon. Ne rapidu!
Mi ne sciis sed ĵus legis iomete pri tio.

Ĉu vi scias kiom malsamas Albanujo de la eksa GDR? (tio estas la parto de Germanio kie mi loĝas).
Kial vi opinias ke la malpermeso (de la praktiko) de la religio en Albanujo estis fiasko?

Nur por eviti miskomprenojn: mi kontraŭas al perforta malpermeso de religioj. Mi opinias ke ĉiu rajtu kredi private ĉion kion oni volas krom se tio havus iujn negativajn efikojn al aliaj homoj.

Sunjo (הצגת פרופיל) 24 במרץ 2013, 22:32:11

vidas vandenis:Jes, pri Albanujo mi scias nur malmulte. Sed vidu rete artikolon en google.ru "religija v Albanii". Tie oni skribas, ke post 50jara malpermeso de religioj (Albanujo 50j. estis unusola ateista ŝtato en mondo, eĉ Ĉinujo,Soveta U, kaj aliaj komunistaj landoj tion ne deklaris), multego da loĝantoj revenis al islamo, katolika,ortodoksa konfesio.
Mi ne legis la de vi rekomenditan artikolon sed diversajn aliajn. Ŝajnas ke en Albanujo ekzistas neniuj radikalaj religiaj grupoj, la anoj de la diversaj religioj (kaj ankaŭ la nekredantoj) loĝas kune kaj senprobleme toleras unu la alian. Bonege, ĉu ne?

vidas vandenis:
Sunjo:
Nur por eviti miskomprenojn: mi kontraŭas al perforta malpermeso de religioj. Mi opinias ke ĉiu rajtu kredi private ĉion kion oni volas krom se tio havus iujn negativajn efikojn al aliaj homoj.
Kaj por eviti miskomprenojn: mi konsentas kun via opinio, sed mi volus ke ateistoj ankaŭ ne farus negativan efikon al kredantoj.
Ial mi supozas ke pli grandan interkonsenton ni ne facile trovos. Mi alludas al viaj opinioj kiujn vi esprimis pri mortpuno kaj en la "kio povas savi nin"-fadeno el kiuj mi konkludas ke ni havus malsamajn respondojn al la demando "Kio estas negativa efiko (pro religio aŭ manko de religio)?".
Sed mi ne volas diskuti tion en tiu ĉi fadeno kaj ankaŭ ne nun. Mi pardonpetas kaj esperas ke vi akceptos tion.

לראש הדף