ورود به محتوا

La papo eksigis sin -- kial li rajtis tion fari?

از Fuzzy, 14 فوریهٔ 2013

پست‌ها: 117

زبان: Esperanto

palaman (نمایش مشخصات) 22 فوریهٔ 2013،‏ 18:51:19

mihxil:Do, ni ankaŭ ne bezonas juĝi tiun infanmurdiston, ĉu ne? Li jam estos punota de Dio, kaj por la infano finfine nur estas bona afero. Religio estas tute freneza.
Veras ke ĉu ni juĝas murdiston, ĉu ne - li estas ĉiuokaze punota. Sed oni juĝas kaj punas murdistojn surtere por ke eĉ ateisto havu timon murdi. Do ĉu ne ateismo estas vere freneza?

mihxil (نمایش مشخصات) 22 فوریهٔ 2013،‏ 19:03:54

palaman:Veras ke ĉu ni juĝas murdiston, ĉu ne - li estas ĉiuokaze punota. Sed oni juĝas kaj punas murdistojn surtere por ke eĉ ateisto havu timon murdi. Do ĉu ne ateismo estas vere freneza?
Mi ne murdas ne pro timo. Mi ne murdas pro tio ke mi pensas ke tio estas malbona.

Estas ŝoke se vi supozas ke vi ne murdas nur pro timo.

Sed kial vi volus entute eviti murdadon? Ne estas senchave. Esti murdita estas ja bone, oni evitas la riskon ankoraŭ fari ion malbonan, kaj tuj iras ĉielon. Oni danku la murdistojn, ĉu ne....

darkweasel (نمایش مشخصات) 22 فوریهٔ 2013،‏ 19:31:30

Sxak:La posteno estas vaka. Mi interesiĝas: kiel mi povus fariĝi papo? Ĝi ja estas bona posteno.
Miascie (laŭ tio, kion mi lernis en la religia kurso en la lernejo) teorie eblus elekti ajnan viran needziĝintan katolikon. Sed praktike vi devas unue fariĝi kardinalo, nur tiam vi havos realismajn ŝancojn. ridulo.gif

Eble mi proponu min mem kiel papon - mi ja estas vira needziĝinta katoliko, do principe elektebla. Sed mi supozas, ke mi, aĝante nun nur preskaŭ 19 jarojn, havus tro longan agperiodon. malgajo.gif

palaman (نمایش مشخصات) 23 فوریهٔ 2013،‏ 5:40:39

mihxil:Sed kial vi volus entute eviti murdadon? Ne estas senchave. Esti murdita estas ja bone, oni evitas la riskon ankoraŭ fari ion malbonan, kaj tuj iras ĉielon. Oni danku la murdistojn, ĉu ne....
Vera kristano ne evitas esti murdita, samkiel Kristo ne evitis tion.
Sed la nuna vivo estas donita al ni por ke ĉiu povu iĝi vera kristano kaj renkonti morton taŭge.
Ateisto ankaŭ nepre renkontos ĝin, sed sensence kaj maltaŭge.

Paulinho (نمایش مشخصات) 24 فوریهٔ 2013،‏ 19:42:10

Ateistoj, kristanoj, islamanoj, budistoj, hiduistoj....

Mi kredas je la eterna vivo, kaj mi kredas ke la versigno de ĝia vivaĵo pendas el la ebleco de ami.

Krom tio, ni havas malsamajn hitoriojn kaj tiel ni uzas malsamajn titolojn.

Mi ne pensas ke tio estas problemo... en nia patra domo estas multaj da loĝoj.....

Sunjo (نمایش مشخصات) 25 فوریهٔ 2013،‏ 0:39:27

Paulinho:Ateistoj, kristanoj, islamanoj, budistoj, hiduistoj....
...
Mi ne pensas ke tio estas problemo... en nia patra domo estas multaj da loĝoj.....
Mi opinias ke tio ja estas problemo. Estas problemo se iu kredanto altrudas sian kredon al iu kiu kredas ion alian. Bedaŭrinde la katolika eklezio kiun mi nur povas kunligi kun skandaloj, pompo kaj trompo estas tre potenca. Kaj la reprezentantoj de la katolika eklezio (do ankaŭ la papo) laŭ miaj informoj (ĉiutagaj novaĵoj) ofte kaj forte misuzis kaj misuzas (kaj certe ankaŭ estontece misuzos) tiun potencon. Temas pri maltoleremo, diskriminacio, seksa hipokriteco (ekzemple la skandaloj pri la seksa perforto de infanoj fare de pastroj kaj ke la eklezio en tiu rilato protektas la seksperfortintojn kaj ne la viktimojn).
Laŭ mia sperto tiuj kiuj nur agas laŭ la (elpensitaj) leĝoj de (imagita) Dio anstataŭ ankaŭ iomete konsideri la propran konsciencon agas ofte malvarmkore kaj sen kompato kaj tamen arogante kredas ke ili nur pro la kredo je Dio estas pli bonaj ol tiuj kiuj ne kredas je Dio (feliĉe ne ĉiuj kredantoj estas tiaj).
Ke la papo rezignis de sia posteno mi bedaŭras. Mi esperas ke tio ne tro distras la publikon. Oni ne anstataŭigu la atenton al la skandaloj per atento al relative negravaj organizaj aferoj (estas dubinda ke iu nova papo tute ŝanĝos la eklezion)

mihxil (نمایش مشخصات) 25 فوریهٔ 2013،‏ 8:03:40

palaman:Ateisto ankaŭ nepre renkontos ĝin, sed sensence kaj maltaŭge.
Kaj tio estas kompreneble la volo de Dio, ĉar ĉio estas, ĉu ne. Li estas fiulo, li lasas nin vivi sensence kaj maltaŭge. Kiel al la papo, al ni ĉiuj mankas libera volo, ĉio estas decidita de dio por ke ĉio okazu laŭ lia volo. Ni estas ne pli ol marionetoj.

AlfRoland (نمایش مشخصات) 25 فوریهٔ 2013،‏ 17:21:31

Ĉi tie... vi povas vid terorion de Hans Lindström pri la eksiĝo de la papo.

palaman (نمایش مشخصات) 25 فوریهٔ 2013،‏ 19:39:28

mihxil:
palaman:Ateisto ankaŭ nepre renkontos ĝin, sed sensence kaj maltaŭge.
Kaj tio estas kompreneble la volo de Dio, ĉar ĉio estas, ĉu ne.
Volo de Dio estas ke ĉiu povu elekti sian vojon laŭ sia propra libera volo.
Iu ajn via elekto estos akceptita de Li, ĉar Li ja donacis al vi rajton elekti kaj racion por vi povu elekti bone. Tial ajna via elekto estos laŭ Lia volo:
1) se vi elektos bonon, do estos bonvolo
2) se vi elektos malbonon, do estos permesvolo.
Li estas fiulo
Se kreinto de iu aĵo estas fiulo, do la kreaĵo estas fiulaĵo, ĉu ne?
Do ne estu tro memkritikema, kara! Vi ja estas pli respektinda ol vi opinias.
li lasas nin vivi sensence kaj maltaŭge.
Se vi preferas tion, do certe: via elekto estas respektinda. Dio mem donis al vi rajton agi tiel, do kiu povas deigi?
al ni ĉiuj mankas libera volo, ĉio estas decidita de dio por ke ĉio okazu laŭ lia volo. Ni estas ne pli ol marionetoj.
Kial vi opinias tion, amiko?

palaman (نمایش مشخصات) 25 فوریهٔ 2013،‏ 19:41:03

AlfRoland:Ĉi tie... vi povas vid terorion de Hans Lindström pri la eksiĝo de la papo.
Ja kiom mirinda stultulo!

بازگشت به بالا