Naar de inhoud

Kio, en la germana lingvo, similas al Esperanto ?

door Leonez, 15 februari 2013

Berichten: 26

Taal: Esperanto

novatago (Profiel tonen) 24 februari 2013 09:56:16

En la germana ankaŭ estas la sufikso "in" kies signifo estas same al la Esperanta.

Ĝis, Novatago.

Nephthys (Profiel tonen) 24 februari 2013 19:53:41

novatago:En la germana ankaŭ estas la sufikso "in" kies signifo estas same al la Esperanta.

Ĝis, Novatago.
Je mehr ... desto mehr ... => ju pli ... des pli ... ankaŭ ridulo.gif

Paulinho (Profiel tonen) 24 februari 2013 23:25:14

Vi ĉiuj forgesis Vango - Wange. Sed ankaŭ forgesi -vergessen.

Ganove (Profiel tonen) 25 februari 2013 23:02:38

Mi provis trovi interretan etimologion de Esperantaj vortradikoj, sed mi ne povis trovi ion. Sed eble ekzistas librojn de Esperanta etimologio, kio listigas tiojn vortojn.

Mi serĉis en mia Esperanta vortolisto kaj mi trovis sekvontajn vortojn kun germana radiko:
anstataŭ - statt, an Stelle von
aŭto - das Auto
baki - backen
baldaŭ - bald
bedaŭri - bedauern
bildo - das Bild
brusto - die Brust
cifero - die Ziffer
danki - danken
daŭri - (an-)dauern
dika - dick
duŝi - duschen
egala - egal
fadeno - der Faden
fajfi - pfeifen
fali - fallen
fenestro - das Fenster
festo - das Fest
flegi - pflegen
floso - Floß
flugo - der Flug
forgesi - vergessen
fraŭlino - Fräulein
fremda - fremd
frua - früh
fuŝi - pfuschen
gasto - der Gast
halti - (an-)halten
haro - das Haar
haŭto - die Haut
hejmo - das Heim, das Zuhause
hela - hell
hundo - der Hund
ja - (ja) doch, wohl
jaro - das Jahr
karoto - Karotte
kato - die Katze
klara - klar, deutlich
knabo - (der Knabe), der Junge
korbo - der Korb
korpo - der Körper
kuko - der Kuchen
lasi - (zu-)lassen
laŭta - laut
lerni - lernen
morgaŭ - morgen
nazo - die Nase
nordo - der Norden
nun - nun, jetzt
nur - nur, erst
ofta - oft
onklo - der Onkel
paro - das Paar
punkto - der Punkt
rado - das Rad
sako - der Sack, die Tüte
sata - satt
stilo - der Stil
strato - die Straße
ŝafo - das Schaf
ŝajni - scheinen, den Anschein haben
ŝalti - (ein-)schalten
ŝlosi - (das Schloss einer Tür) verschließen
ŝtato - der Staat
ŝteli - stehlen
ŝuo - der Schuh
ŝveli - schwellen
tago - der Tag
taso - die Tasse
telero - der Teller
trafi - treffen
trinki - trinken
vango - die Wange, die Backe
veki - (auf-)wecke
verko - das Werk
vetero - das etter
voli - wollen
vorto - das Wort
vundo - die Wunde, die Verletzung
zorgi - sich sorgen

80 el 883 vortoj de mia listo havas germanajn ridikon, tio estas ĉirkaŭe 9%.

Leonez (Profiel tonen) 26 februari 2013 13:01:39

Dankon, estas ege interesa ! Mi ne havas tre altan esperantan nivelon, kaj tiuj listoj helpas min por lerni la du lingvojn.

pohli (Profiel tonen) 27 februari 2013 08:57:32

Pri la akuzativo: Ties uzo estas tre simila en la germana kaj Esperanto, ne nur por tempopunktoj, kiel iu jam antaŭe diris.

- En la germana, ni ankaŭ uzas akuzativon por salutoj aŭ deziroj, kiel "bonan tagon" = "Guten Tag". "bona tago" estus "Guter Tag". La akuzativo rezultas el la subkomprenata "(mi deziras al vi) bonan tagon", en la germana "(Ich wünsche dir einen) Guten Tag".

- Mezuroj havas la akuzativon ankaŭ en la germana, ekz. "Li atendis la tutan tagon." - "Er wartete den ganzen Tag".

- Kiel en Esperanto kaj Latino, en la germana ni uzas la Akuzativon kun prepozicioj, kiam ni volas montri movon, ekz. "Mi estas en la ĉambro" - "Mi iras en la ĉambron". Komparu la germanan "Ich bin in dem Raum" - "Ich gehe in den Raum". Atentu: Malsame al Esperanto, tiuj prepozicioj portas dativon, kiam oni ne volas indiki movon ("dem Zimmer").

Iu ankaŭ menciis "-in", kiu ekzistas en Esperanto kaj la germana. "-in" ankaŭ ekzistas en la nederlanda. Same la finaĵo "-ej" por loko ekzistas simile en la germana (baki - backen, bakisto - Bäcker, bakejo - Bäckerei). Ankaŭ en la nederlanda ekzistas finaĵo "-ij" (parolata ĝuste kiel la Esperanta "ej").

La germana konas ankaŭ la finaĵon "-ist": "ĵurnalisto" estas "Journalist", kvankam "ĵurnalo" estas francdevena.

Pri "laŭ" mi devas aldoni: Ja oni povas traduki ĝin kiel "laut", sed la germana "laut" ankaŭ povas signifi "laŭta".

Kelkaj uzoj de "ja" similas ege al kelkaj uzoj de "ja" en la germana, ekz. "Mi ja diris tion al vi" - "Ich habe es dir ja gesagt".

darkweasel (Profiel tonen) 27 februari 2013 19:37:20

pohli:Same la finaĵo "-ej" por loko ekzistas simile en la germana (baki - backen, bakisto - Bäcker, bakejo - Bäckerei).
Tio estas tre internacia sufikso (-ery/-ary en la angla, -ería en la hispana, ...)
pohli:
La germana konas ankaŭ la finaĵon "-ist": "ĵurnalisto" estas "Journalist", kvankam "ĵurnalo" estas francdevena.
Denove, jen simple nur internacia sufikso, ekzistanta en preskaŭ ĉiuj eŭropaj lingvoj. ridulo.gif
pohli:
Kelkaj uzoj de "ja" similas ege al kelkaj uzoj de "ja" en la germana, ekz. "Mi ja diris tion al vi" - "Ich habe es dir ja gesagt".
Egaligi tiujn vortojn tamen estas ofta eraro de germanlingvanoj (mi konfesas, ke ankaŭ mi tion fojfoje faras).

Paulinho (Profiel tonen) 3 maart 2013 21:13:40

Mi gratulas Ganoven pro la longa listo. Sed ne ĉiuj tie vortoj estas esperantaj havantaj gemanajn radikojn. Kelkaj antaŭe la germana havas latinajn radikojn. Ekzemplo: voli el la wollen?

Kredeble. Sed ambaŭ dependas de la latina VELLE.

(Volo, vis, vult. Volimus, vultis. volunt)= mi,ci,li,ni, vi ili volas.)

Kirilo81 (Profiel tonen) 5 maart 2013 08:41:45

Paulinho:Mi gratulas Ganoven pro la longa listo. Sed ne ĉiuj tie vortoj estas esperantaj havantaj gemanajn radikojn. Kelkaj antaŭe la germana havas latinajn radikojn. Ekzemplo: voli el la wollen?

Kredeble. Sed ambaŭ dependas de la latina VELLE.

(Volo, vis, vult. Volimus, vultis. volunt)= mi,ci,li,ni, vi ili volas.)
Ne, wollen kaj velle devenas de la sama prahindeŭropa radiko, do la germana vorto ne estas pruntaĵo el la latina.

Sed vi pravas, ke multaj vortoj, eble 15-20, en la listo de Ganove ja aperas en la germana, sed ne estas germanaj origine.

yyaann (Profiel tonen) 7 maart 2013 02:24:44

« Flughaveno » memkompreneble devenas el « Flughafen », same kiel ties radikoj « flugo » (Flug) kaj « haveno » (Hafen).

Cetere, mi kredas, ke ankoraŭ ne estis menciitaj la jenaj:

farbo < Farbe
for < fort
gliti < gleiten
najtingalo < Nachtigall
strebi < streben
ŝati < schätzen
ŝpari < sparen
ŝpini < spinnen
ŝtalo < Stahl
viŝi < wischen

Ankaŭ sciindas, ke laŭ Claude Piron, la germaneca vortprovizo de Esperanto verŝajne ne fontis nur el la Germana, sed ankaŭ el la Jida, denaska lingvo de Zamenhofo.

Terug naar boven