Al la enhavo

La evoluo de Esperanto

de jchthys, 2013-februaro-16

Mesaĝoj: 82

Lingvo: Esperanto

jchthys (Montri la profilon) 2013-februaro-16 14:33:42

Do lastan nokton mi parolis kun mia amikino pri Esperanto. Ŝi ne estas Esperantisto, sed ne malamas ĝin, kaj eĉ pripensis lerni ĝin; ŝi ankaŭ estas lingvisto.

Ĉiuokaze, ŝi diris al mi, ke unu ebla problemo kun Esperanto, estas ke ĝia plejbonecoj estas ankaŭ tiuj, kiuj malaperus, se ĝi plenumus ĝian celon de la Fina Venko. Pli precize: la reguleco de Esperanto estas tio, kio ebligas ĝian lernadon al bona nivelo kiel dua lingvo, kaj ankaŭ kio donas al ĝi ĝian flekseblon. Sed, laŭ ŝi, la natura evoluo de la lingvaro tro influus ĝin, se ĝi iĝus universala dua lingvo: ĉar ĉiu natura, viva lingvo ŝanĝas. Ŝia ekzemplo estis la vorto "esti"; en preskaŭ ĉiu natura lingvo, tiu ĉi verbo estas neregula, kaj verŝajne nereguliĝis, se Esperanto sufiĉe paroliĝadis.

Jen mia vidpunkto: unue, mi estas pli raŭmista ol finvenkista, ĉar mi kredas, ke la Fina Venko neniam okazos. Mi eble eĉ akceptas, ke se la Fina Venko okazus, la lingvo tro ŝanĝus. Sed mi ankaŭ kredas, ke (1) la reguleco de Esperanto helpus malebligi tian ŝanĝadon; (2) la celoj de Esperanto estas tio de dua lingvo de komunikado, ne unua lingvo, kaj tiu ankaŭ helpas malebligi ĝian fundamentan ŝanĝadon. Kompreneble la lingvo jam ŝanĝis, sed nur nefundamente. Mia ĉefa malsamopinio estas, ke la manko de fundamenta evoluo ne signifas, ke la lingvo senvivas. Esperanto posedas interesan lokon inter simileco kaj malsameco: laŭ mi, ĝi estas sufiĉe natura por esti vivanta lingvo, sed sufiĉe regula kaj speciala por esti facile lernebla kaj uzebla kiel neŭtrala internacia lingvo.

(Krom tio, mia amikino kredis ke la nombro de tiuj, kiuj parolas Esperanton, estas malgrandega: mi ne povis konvinki ŝin je tiu malfrua horo de la daŭra uzado de Esperanto…)

chrisim101010 (Montri la profilon) 2013-februaro-16 15:35:43

Laŭ mi, la plej granda problemo de Esperanto estas ke iom da homoj penas trovi problemojn kun Esperanto. Tro multe la pensadojn kaj ne sufiĉe la agadojn. Mi ne kredas ke Esperanto devas evolui kiel naturaj lingvoj. Tamen, se natura ŝanĝo helpus kompreni, ŝanĝo tiam bonus.

raffadalbo (Montri la profilon) 2013-februaro-16 17:57:17

chrisim101010:Laŭ mi, la plej granda problemo de Esperanto estas ke iom da homoj penas trovi problemojn kun Esperanto. Tro multe la pensadojn kaj ne sufiĉe la agadojn. Mi ne kredas ke Esperanto devas evolui kiel naturaj lingvoj. Tamen, se natura ŝanĝo helpus kompreni, ŝanĝo tiam bonus.
+1.

Mi tute konsentas.

raffadalbo (Montri la profilon) 2013-februaro-16 18:27:07

Tamen, mi volas aldoni kelkajn komentojn.

jchthys:Ŝi diris al mi, ke unu ebla problemo kun Esperanto, estas ke ĝia plejbonecoj estas ankaŭ tiuj, kiuj malaperus, se ĝi plenumus ĝian celon de la Fina Venko... Laŭ ŝi, la natura evoluo de la lingvaro tro influus ĝin, se ĝi iĝus universala dua lingvo: ĉar ĉiu natura, viva lingvo ŝanĝas.
Tiu kritiko ne temas pri Esperanto, sed pri la ideo mem de artefarita universala lingvo. Ĉefe la lingvistoj kredas ke artefaritaj lingvoj ne povas daŭri. Nu, mi kredas ke tio estas nur antaŭjuĝo: neniam iu artefarita lingvo estis uzata inter multaj da homoj. Esperanto, eĉ nuntempe, estas la unua sperto de tiu ĝenro.

Do, science, ni devas diri ke ni NE SCIAS. Eble la Esperanto ŝanĝos, eble ne ŝanĝos. Sed la demando estas: Ĉu valoras provi konstrui pli justan internacian lingvosistemon? Ĉu taŭgas rezigni nur ĉar la sukceso ne certas?

Nepre, laŭ mi, oni devas provi. Mi opinias ke eblos gardi la apartan regolecon de Esperanto. Sed pli grave estas provi, lukti por justa celo, kaj kune formi sperton ĝis antaŭ cent jaroj tute mankantan.

cellus (Montri la profilon) 2013-februaro-16 18:40:37

Se esperanto eĉ atingus la nivelon kiel la scio de la angla en mia parto de la mondo, do esperanto rapidege forbalaus ĉiujn aliajn lingvojn pro sia facileco kaj esprimkapablo. Se vi imagas du personoj de diversaj landoj, se ili ĉie povas uzi esperanton, estas tre probable ke ili transdonos ankaŭ nur esperanton al siaj infanoj, se ili ne estos tre principemaj. Tiam post tri generacioj ĉiuj kiuj bezonos paroli kun alilingvanoj, parolos esperanton kaj la aliaj fariĝos preterpasita malelito kiu perdas la necesajn kontaktojn.

Problemo por esperanto estas ke daŭros tre longe ĝis ĝi havos la saman penetradon kiel havas la angla lingvo.

jchthys (Montri la profilon) 2013-februaro-16 19:31:26

cellus:Problemo por esperanto estas ke daŭros tre longe ĝis ĝi havos la saman penetradon kiel havas la angla lingvo.
Ne necese. Oni intencis, ke Esperanto estu universala dua lingvo: ĉar ĝi facile lerneblas kiel dua lingvo, ĝi malpli verŝajne forpuŝis aliajn lingvojn ol natura lingvo kiel la angla.

robbkvasnak (Montri la profilon) 2013-februaro-16 21:51:44

Ŝanĝoj en Esperanto jam okazis kaj daŭre okazos. La litero 'ĥ' estis anstataŭigita en multaj vortoj kaj nun vere raras. La diskuto pri 'ita' kaj 'ata' okazis kaj lasis piedŝpuron. Novaj vortoj aperas ĉar oni ilin bezonas por paroli pri novaj ideoj kaj aĵoj, kiel ekz. 'komputilo', 'elŝuti', 'AIDoso', 'kimĉi' kaj 'Vikipedio', 'kabei' (mi citas nur tre konservemajn ekzemplojn por ne komenci novan diskuton aliteman). La frazoj estas malpli "floreskaj" ol antaŭ 125 jaroj. Vortoj kaj esprimoj ŝanĝis signifojn, ekz. 'krokodilo'. Slango aperis. E-kulturo ekŝprosas - kiel 'raŭmistoj' kaj 'UK'.
Interesa eco de Esperanto estas ke ni povas sekvi la evoluon ekde la komenco ĉar ni havas skribitajn rikordojn - io kio preskaŭ tute mankas en aliaj lingvoj. Do por lingvisto estas valora studobjekto.

zan (Montri la profilon) 2013-februaro-17 11:51:19

(2) la celoj de Esperanto estas tio de dua lingvo de komunikado, ne unua lingvo, kaj tiu ankaŭ helpas malebligi ĝian fundamentan ŝanĝadon.
Mi samopinias. Ŝanĝiĝo ne helpas Esperanton disvastiĝi. Naturaj lingvoj estas ŝanĝiĝemaj kaj havas neregulaĵojn. Pro tio ili estas malpli facilaj ol Esperanto por lerni. Neŝanĝiĝemo estas forto de Esperanto. Mi deziras, ke Esperanto estu malfermata lingvo al ĉiuj ne nur al entuziasmuloj. Falile alirebla kaj facile ellernebla sed ne ĉiam uzata kaj laŭbezone uzebla, tia estu Esperanto. Verŝajne ne estas tia lingvo alia ol Esperanto.

Altebrilas (Montri la profilon) 2013-februaro-18 22:53:44

Esperanto povas esti interesa studobjekto por lingvistoj, ĉar ili disponas pri valora materialo por studi la esceptojn kaj neregulecojn kiuj aperas en tiu lingvo, kvankam ĝi estis planita por ne enhavi tiajn esceptojn.

Tiel la lingvistoj povus distingi la lingvajn fenomenojn kiuj estas komunaj al ĉiuj lingvoj, de tiuj kaŭzitaj nur per la historio de la lingvo. Plie, tiaj fenomenoj estas rekte observeblaj, kaj eĉ eksperimenteblaj.

Sed eble la obstaklo venos verŝajne de la esperantistoj mem, kiuj ne volonte konsentos ke sia ŝatata lingvo ne estas tiel perfekta ol ili kredis.

RiotNrrd (Montri la profilon) 2013-februaro-19 03:02:15

Mi kredas ke Esperanto ne interesas lingvistojn ege. Mi povas kompreni la kialon - la lingvo trosimplas. En Esperanto ne estas sufiĉan materialon studi, se vi interesas nur pri lingvoj. Lingvistoj ŝajne preferas la produktojn de natura evoluo, kiuj normale ne estas simplaj. Jes, Esperanto evoluis iom, sed plejparte estas ankoraŭ tre artefarita, kaj funkcias (eĉ evoluas) malsame ol aliaj lingvoj.

Tamen, mi ankaŭ kredas ke Esperanto povas provizi abundan materialon por sociologiistoj, psikologiistoj, historiistoj, ktp. Por lingvistoj, la studado de Esperanto estas io, kiu iom stultetas pro ĝia simpleco. Sed, tio ne signifas ke la studado de aliaj (nelingvistikaj) aspektoj de Esperanto ne valoras. Certe Esperanto studindas akademie kiel, inter aliaĵoj, unika socia kaj historia fenomeno.

Reen al la supro