Al la enhavo

Mergas en Esperanto

de med4th, 2013-februaro-17

Mesaĝoj: 6

Lingvo: Esperanto

med4th (Montri la profilon) 2013-februaro-17 12:28:51

Mi vidis la retpaĝaron de NASK (http://esperanto.org/nask/), kaj mi opinias ke ĝi estas bonega ideo.

Ĉu ekzistas simila kongreso en Eŭropo? Mi amus mergi sin en Esperanto por lerni pli rapide.

med4th (Montri la profilon) 2013-februaro-17 12:32:38

Pardonu min se mi poŝtis en la malĝusta loko. Ĉi tiu estas mia unua fojo ridulo.gif

eraijk (Montri la profilon) 2013-februaro-17 16:36:05

Mi ne scias, sed mi volas scii! Ĝi estas tre bonega ideo, mi konsentas.

Lom (Montri la profilon) 2013-februaro-18 00:58:18

Nu, se vi loĝas en Britio, nepre rigardu ĉe:
JEB: http://www.jeb.org.uk/
EAB: http://esperanto.org.uk/

Tiu semajnfino, ni ĵus havis JEB renkontiĝon en Bristolo.
Sed baldaŭ estos la brita kongreso en Ramsgate: http://www.britakongreso.org/eo/

Kompreneble, tiuj du eventoj estas nur unu semajnfino, kaj laŭ mia scio sen oficiala kurso de Esperanto (ni ne havis kurson por la JEB renkontiĝo almenaŭ).

Mi ne estas spertulo pri ekzistantaj renkontiĝoj, sed mi persone almenaŭ jam spertis JES-on du fojoj, kaj ĝi estas bonega okazo por lerni kaj praktiki Esperanton. Ili ĉiam ofertas diversnivelajn kursojn, kaj ĝi daŭras unu semajno.
Mi ankaŭ jam ĉestis IJK kaj ĝi same indas, sed ne ĉiam okazas en Eŭropo.

Krom tio, mi aŭdis almenaŭ pri:
-SES: http://ses.ikso.net/ (eble tio estas la plej simila al NASK?)
-IJS: http://ijs.hu/eo
-IJF: http://iej.esperanto.it/ijf/index.eo.php
-FESTO: http://alesk.eu/festo2013/
-KEF: http://www.kef10.saluton.dk/
-Kastelo Greziljono: http://gresillon.org/

Kaj eble vi povos uzi NoJEF por financi viajn vojaĝojn.

Jen verŝajne unu el la plej kompletaj listoj/kalendaroj da esperanto-aranĝoj: http://eventoj.hu/2013.htm

med4th (Montri la profilon) 2013-februaro-20 13:36:31

Dankon. SES ŝajnas plej bona por mergiĝi en Esperanto, kiel loĝante en denaska komunumo. Mi esploros ĉu mi povas iri tien.

sudanglo (Montri la profilon) 2013-februaro-23 12:42:07

En la brita Kongreso de Esperanto (efektive tri landa, vidu mapon por kie situas Ramsgate, por kompreni tion) ni starigos 'por-komencantan servon', kiel ankaŭ 'vivan konsultejon'.

Por klarigi - certaj kongresanoj portas indentigajn ŝildetojn indikantajn ke aŭ ili pretas konversacii kun komencantoj aŭ ke ili estas spertuloj kiuj pretas respondi al tiklaj demandoj pri la lingvo.

Kvankam dum la kongreso ĉiu partoprenanto povos paroli en kiu ajn lingvo, vi multe aŭdos Esperanton parolata. Jam en la nuna statistiko mi rimarkis kiom diversaj estas la denaskaj lingvoj de la aliĝintoj, eĉ inter la partoprenontoj el Britujo.

Reen al la supro