ورود به محتوا

Bonvolu subskribi peticion pri enkonduko de lingvo Esperanto en Unio de Eŭropo

از vincas, 17 فوریهٔ 2013

پست‌ها: 4

زبان: Esperanto

vincas (نمایش مشخصات) 17 فوریهٔ 2013،‏ 12:30:11

http://www.avaaz.org/en/petition/Esperanto_langue_...

Jen teksto de la peticio:
Ni, civitanoj de Eŭropo kaj de la mondo, ni vokas vin fari el Esperanto la 24an lingvon de Eŭropa Unio, por Eŭropo pli demokrata kaj pli justa rilate al ĉiu lingvo kaj kulturo de la kontinento. Elekti Esperanton estas plia paŝo en la eŭropa konstruado. Mankas debato je la eŭropa nivelo, Eŭropo ne devas esti nur ekonomia, ĝi devas esti ankaŭ Eŭropo de la popoloj.

Kirilo81 (نمایش مشخصات) 17 فوریهٔ 2013،‏ 12:58:25

Tute freneza projekto, kiun mi ne subskribos, kaj mi alvokas ĉiujn E-istojn, tion ne fari.

1) Oficiala lingvo de EU povas iĝi nur lingvo, kiu estas oficiala en almenaŭ unu membroŝtato. Do formale tiu peticio estas senbaza kaj nerealigebla.

2) Tuja oficialiĝo de E-o kiel oficiala lingvo de EU finiĝus en fiasko por EU kaj tiom pli por E-o, ĉar la lingvo simple ne estas preta transpreni la taskojn de oficiala lingvo. Mankas profesiaj strukturoj por ĉiu aspekto de lingvoinstruado kaj -flegado kaj precipe mankas kelkmil terminoj necesaj por traduko de la oficialaj dokumentoj kaj leĝoj.

PEM71 (نمایش مشخصات) 17 فوریهٔ 2013،‏ 13:25:58

vincas:http://www.avaaz.org/en/petition/Esperanto_langue_...

Jen teksto de la peticio:
Ni, civitanoj de Eŭropo kaj de la mondo, ni vokas vin fari el Esperanto la 24an lingvon de Eŭropa Unio, por Eŭropo pli demokrata kaj pli justa rilate al ĉiu lingvo kaj kulturo de la kontinento. Elekti Esperanton estas plia paŝo en la eŭropa konstruado. Mankas debato je la eŭropa nivelo, Eŭropo ne devas esti nur ekonomia, ĝi devas esti ankaŭ Eŭropo de la popoloj.
Sama alvoko jam ekzistas ĉe lernu. Bonvolu rigardi tien: http://cs.lernu.net/komunikado/forumo/temo.php?t=1...

Mi subskribis la peticion, ĉar mi pensas, ke esperanto povus profiti je oficiala kunigo kun iu lando aŭ unio de landoj. Kiam mi parolas pri esperanto kun miaj amikoj, ilia unua demando estas: "Kie oni parolas e-on?" La respondo "Ĉie." neniam sufiĉas. Miaopinie, se ni povus diri: "En Eŭropa Unio", prestiĝo de internacia lingvo rapide plialtigus.
Kompreneble ĉi tiu agnosko estus nur unua paŝo, sed taŭga kaj grava.

Tjeri (نمایش مشخصات) 17 فوریهٔ 2013،‏ 19:14:14

Tute freneza projekto, kiun mi ne subskribos, kaj mi alvokas ĉiujn E-istojn, tion ne fari.
3. Kiel eûropaj civitanoj, ni postulas, ke la leĝoj, kiuj regas nin, estu en niaj naciaj lingvoj.

بازگشت به بالا