Skip to the content

Mi serĉas la listo de etimoj de ĉiu Esperanta vorto.

by Francestral, February 17, 2013

Messages: 4

Language: Esperanto

Francestral (User's profile) February 17, 2013, 10:18:23 PM

Bonan vesperon.

Mi serĉas retejon, kie estas la listo de etimoj de ĉiu Esperanta vorto.

Ekzemple, laŭ http://fr.wiktionary.org/wiki/eksplodi, la etimoj de eksplodi estas la franca exploser, la angla explode kaj la germana explodieren.

Ve al mi, en fr.wiktionary.org, forestas la etimoj de multaj Esperantaj vortoj.

Ĉu vi konas alian retejon ?

fstphane (User's profile) February 17, 2013, 10:57:58 PM

Francestral:Bonan vesperon.

Mi serĉas retejon, kie estas la listo de etimoj de ĉiu Esperanta vorto.

Ekzemple, laŭ http://fr.wiktionary.org/wiki/eksplodi, la etimoj de eksplodi estas la franca exploser, la angla explode kaj la germana explodieren.

Ve al mi, en fr.wiktionary.org, forestas la etimoj de multaj Esperantaj vortoj.

Ĉu vi konas alian retejon ?
Ankaŭ mi ne trovis veran etimologian vortaron, sed jen listo de vortaroj, kiun mi trovis.
La etimologia vortaro ne estas tre bona, laù mi.

http://www.lexilogos.com/esperanto.htm

jchthys (User's profile) February 18, 2013, 4:23:42 AM

Ja ekzistis listo de vortdevenoj sur la reto; la retpaĝo ne plu vivas, sed jen arĥivo de la Etimologia Vortareto.

Tjeri (User's profile) February 18, 2013, 11:08:43 AM

La plej kompleta etimologia vortaro de esperanto estas tiu kvinvoluma de Ebbe Vilborg, videbla
tie

Back to the top