Al la enhavo

Ĉu via lingvo malaperos kiam la nova lernu! lanĉiĝos?

de erinja, 2013-februaro-20

Mesaĝoj: 7

Lingvo: Esperanto

erinja (Montri la profilon) 2013-februaro-20 03:43:08

Ne permesu ke tio okazu - fariĝu tradukisto!

Aperis lastatempe en la lernu!-tradukejo la unuaj el multaj novaj tekstoj por la nova lernu, kaj ni bezonas VIAN helpon por traduki ilin al via lingvo. La laboro finiĝas rapide kiam multaj homoj kunlaboras, kaj eĉ iometa helpo ankoraŭ estas helpo.

Por fariĝi tradukisto, plenigu la formularon ĉe ĉi tiu paĝo, aŭ kontaktu nin ĉe teamo@lernu.net kun la sekvaj informoj:
- via uzantnomo ĉe lernu
- la lingvo(j) al kiu(j) vi povas traduki la paĝaron

Ni donos al vi tradukrajton kaj kontaktos vin kun la detalaj informoj kiujn vi bezonas por komenci traduki.

Grandan antaŭdankon!

Tjeri (Montri la profilon) 2013-februaro-20 11:23:05

Bedauxrinde kiam mi alklakas tion:
2. Plenigi formulareton cxe: http://lernu.net/pri_lernu/homoj_organizoj/traduka...
mi trafas tion:
Cette page n’existe pas. Veuillez vérifier si vous avez tapé correctement son adresse.
Tial, eble, mankas kelkaj tradukistoj...

erinja (Montri la profilon) 2013-februaro-20 11:40:08

Grandan dankon por la atentigo! Evidente estas malnova adreso en tiu versio. Mi esploros tion.

Kie vi vidis tiun ligilon?

(Interalie, por aliaj legantoj de ĉi tiu fadeno - vi vidos ke la ligilo kiun mi donis en mia mesaĝo de ĉi tiu fadeno devus funkcii.)

Tjeri (Montri la profilon) 2013-februaro-20 13:23:01

En la Wiki-paĝo.

erinja (Montri la profilon) 2013-februaro-21 04:29:25

Dankon!

Eble ni devus entute forigi la wiki-paĝon; ĝi ne plu estas ĝisdata, kaj kredeble ne plu havas utilajn informojn.

Tjeri (Montri la profilon) 2013-februaro-21 06:36:03

Des pli ke, ĉiuj obeemaj volontuloj sekvas la instrukciojn, kaj unue legas la wiki-paĝon:
Se vi volas iĝi tradukanto, bonvolu tralegi la klarigojn ĉe la vikio

erinja (Montri la profilon) 2013-februaro-24 18:55:38

Dankon, mi ĝisdatigis la tekston en al vikio. Bonvolu sciigi min se io alia estas erara!

Reen al la supro