Späť na obsah

Pri akuzativo antaŭ prepozicioj

od Aaron94, 21. februára 2013

Príspevky: 11

Jazyk: Esperanto

Aaron94 (Zobraziť profil) 21. februára 2013 2:19:02

Mi scias ke post prepozicioj, oni ne uzas -n, sed se estas adjektivo antaŭ prepozicio kiu priskribas substantivon kiu estas post prepozicio?

Ekzemple
Mi manĝis kelka(n) el la manĝaĵo.

Ankaŭ, ĉu oni povas uzi akuzativon por montri movo post prepozicio aŭ ĉu oni neniam uzas akuzativon post prepozicio?

Mi iras unu el la pli bona lernejen en mia lando.
Mi iras al unu el la pli bonaj lernejoj en mia lando.

Kiu estas korekta?

Makinary (Zobraziť profil) 21. februára 2013 2:38:28

Mi provos helpi vin, sed mi povas esti malprava ĉar mi estas komencanto.
Mi manĝis kelka(n) el la manĝaĵo.
Vi uzas akuzativon en ĉi tia situacio ĉar ekzistas subkomprenata substantivo(kiu estas "manĝaĵo", ĉu ne?).
Mi manĝis kelkan manĝaĵon el la manĝaĵo.
Mi pensas ke vi povus skribi tiun frazo ĉi tiel: Mi manĝis kelkajn manĝaĵojn
Almenaŭ ke vi volas esprimi alian ideon.
Ankaŭ, ĉu oni povas uzi akuzativon por montri movo post prepozicio aŭ ĉu oni neniam uzas akuzativon post prepozicio?

Mi iras unu el la pli bona lernejen en mia lando.
Mi iras al unu el la pli bonaj lernejoj en mia lando.
Rigardu ĉi tiun retpaĝon: url=http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/rolmontriloj/n/direkto.html

La hundo kuras en nia domo. = La hundo estas en la domo kaj kuras tie.
La hundo kuras en nian domon. = La hundo estis ekster la domo sed kuras nun al la interno de la domo.
Kiu estas korekta?
korekta = ĝustiga = praviga
Vi devus skribi: kiu estas ĝusta?

Por montri al vi la uzadon de tiuj vortoj, mi faros ekzemplan paroladon:

Persono A: Mi skribis frazon, ĉu ĝi estas ĝusta?
Persono B: Mi rigardos ĝin, se ĝi estos malĝusta mi korektos ĝin.
Anstataŭ la vorto "korektos" la persono B povus uzi la vorton "ĝustigos"
Persono B: Hmm, via frazo estas ĝusta, vi estas prava.
Persono A: Dankon pro via korekto
Anstataŭ la vorto "korekto" la persono A povus uzi la vorton "ĝustigo"

La vorto "prava" estas por persono kaj la vorto "ĝusta" estas por afero.

sudanglo (Zobraziť profil) 21. februára 2013 11:37:50

Mi iras al unu el la pli bonaj lernejoj en mia lando.
Tio estas korekta.
Mi manĝis kelka(n) el la manĝaĵo.
Mi manĝis kelkajn el la manĝaĵoj, aŭ se temas pri partmanĝo de iu mangaĵo tiam mi manĝis iom el la manĝaĵo.

Postnoto: se vi trarigardos la Tekstaron, vi vidos ke la uzo de 'korekta' por priskribo de io, kiu korektas estas tre malofta. La kutima uzo estas en la senco de io kio konformas al la reguloj

darkweasel (Zobraziť profil) 22. februára 2013 19:45:56

Makinary:
Kiu estas korekta?
korekta = ĝustiga = praviga
Vi devus skribi: kiu estas ĝusta?
Ne, tia uzo de korekta estas ja tute korekta - kaj asertoj kontraŭaj kaj misgvidaj ne ŝanĝas tion. Tio estis jam plurfoje diskutita.

sudanglo (Zobraziť profil) 23. februára 2013 11:26:28

La problemo estas jena.

Estas teorio ofte asertita, ke radikoj (tiuj, kiuj kutime bezonas gramatikan finaĵon) havas certan - do ne ŝangeblan - gramatikan karakteron. Tiel oni parolas pri adjektivaj radikoj, verbaj radiko ktp. Kaj oni devas agnoski ke grandparte tio konformas al la faktoj de la lingvo-uzado.

Tiel oni argumentas ke 'Korekt' estas verbo, do 'korekta' devas signifi kvalito de io kio korektas. Kaj ĝi povas en taŭga kunteksto ja tion signifi. Tamen tio ne estas la kutima signifo.

La principo de vort-konstruo en Esperanto estas efektive kunmeto de elementoj. Tiel multe pli pragmatika ol implicus strikta enkatenigo laŭ severaj reguloj de derivado bazita sur ia nocio de sendependa (por ĉiam fiksita) gramatika klaso de la radiko.

raffadalbo (Zobraziť profil) 24. februára 2013 7:15:23

sudanglo:Tiel oni argumentas ke 'Korekt' estas verbo, do 'korekta' devas signifi kvalito de io kio korektas. Kaj ĝi povas en taŭga kunteksto ja tion signifi. Tamen tio ne estas la kutima signifo.
Verdire, mi vidas danĝeron en tio rezonado.

Ankaŭ mi ne havis dubojn pri la uzo de "korekta" - ĝis hodiaŭ.

Kiam oni diras ke la "kutimo" estas pli grava ol la "bazaj reguloj" de Esperanto, oni malproksimiĝas de la ideo mem kiu naskis Esperanton. Kaj tiu kutimo venis de la denaskaj lingvoj (angle "correct", itale "corretto" ktp), kiuj ne estas egalaj por ĉiuj.

Do, mi pensas ke, finfine, Makinary pravas, kaj la kutimo estas malbona kutimo.
Makinary: korekta = ĝustiga = praviga - Vi devus skribi: kiu estas ĝusta?
En la estonteco, mi uzos "ĝusta" en tiu signifo kaj ne plu "korekta".

mihxil (Zobraziť profil) 24. februára 2013 9:43:43

sudanglo: Estas teorio ofte asertita, ke radikoj (tiuj, kiuj kutime bezonas gramatikan finaĵon) havas certan - do ne ŝangeblan - gramatikan karakteron. Tiel oni parolas pri adjektivaj radikoj, verbaj radiko ktp. Kaj oni devas agnoski ke grandparte tio konformas al la faktoj de la lingvo-uzado.
Mi ĉiam supozis ke la fakto ke la radiko 'korekt' estas verba nur signifas ke la signifo de 'korekti' mem estas absoluta. 'korekta' nur signifus 'ion rilatan al korekti', kaj do ne nepre 'korektanta'.

Ondo (Zobraziť profil) 24. februára 2013 10:17:49

raffadalbo:En la estonteco, mi uzos "ĝusta" en tiu signifo kaj ne plu "korekta".
Tio estas tute en ordo, kaj neniu rimarkos ion eksterordinaran en via lingvaĵo. Sed, malgraŭ via konvinkiteco, bonvolu ne komenci "korekti" aliajn uzantojn de la lingvo, se ili uzas la adjektivon "korekta" en maniero, kiu laŭ vi estas malĝusta. Precipe, ne faru tion ĉi tie, ĉar tio nur konfuzas komencantojn. Se vi ie polemikos pri la vorto, komprenu, ke similaj diskutoj kaj disputoj okazis jam tre ofte kaj ke ekzistas diversaj opinioj pri la afero. Troviĝas ankaŭ tre respektindaj vortaroj kaj gramatikoj, kiuj diras, ke "korekta" estas tute senproblema vorto por "senerara".

sudanglo (Zobraziť profil) 24. februára 2013 11:18:59

Verdire, mi vidas danĝeron en tiu rezonado
Mi ne diras ke kutimo superas al gramatiko. Mi ja diris ke certa gramatikeca analizo estas falsa ĉar ĝi ne kongruas kun la faktoj de la lingvo.

Kio estas danĝera, estas la blinda akcepto de falsa analizo de la lingvo, se tio ankaŭ kondukas al la klasigo de ordinaraj frazoj/vortoj kiel erarajn.

Se 'manĝ', la radiko, estas efektive egala al manĝi, tiam manĝo devas nur signifi agon, kiel kombo ne povas signifi la aĵon kio estas kombilo.

Tiel, frazo kiel 'la matenmanĝo konsistis el fritaj ovoj kaj lardo' devas esti ne-korekta - kio estas evidente absurda.

Kaj se la radiko 'mastr' estas efektive substantivo kaj ĉiam tia, tiam malbona estas la frazo 'mi rimarkis ŝian ne-mastron de la akuzativo'.

Mi ripetas, la ĝusta teorio de Esperanto estas la simpla kunmeto de elementoj, ne torda derivado laŭ striktaj reguloj.

Ĉu 'pov' ĉiam egalas al povi? Tute ne! En la vorto 'senpova' la 'pov' estas substantiveca.

darkweasel (Zobraziť profil) 24. februára 2013 15:40:09

raffadalbo:
sudanglo:Tiel oni argumentas ke 'Korekt' estas verbo, do 'korekta' devas signifi kvalito de io kio korektas. Kaj ĝi povas en taŭga kunteksto ja tion signifi. Tamen tio ne estas la kutima signifo.
Verdire, mi vidas danĝeron en tio rezonado.

Ankaŭ mi ne havis dubojn pri la uzo de "korekta" - ĝis hodiaŭ.

Kiam oni diras ke la "kutimo" estas pli grava ol la "bazaj reguloj" de Esperanto, oni malproksimiĝas de la ideo mem kiu naskis Esperanton. Kaj tiu kutimo venis de la denaskaj lingvoj (angle "correct", itale "corretto" ktp), kiuj ne estas egalaj por ĉiuj.

Do, mi pensas ke, finfine, Makinary pravas, kaj la kutimo estas malbona kutimo.
Makinary: korekta = ĝustiga = praviga - Vi devus skribi: kiu estas ĝusta?
En la estonteco, mi uzos "ĝusta" en tiu signifo kaj ne plu "korekta".
Ĉu vi evitos uzi ankaŭ veka por "ne dormanta", komplika por "malsimplega", fuŝa por "malbone farita", .................?

Jen antaŭa diskuto pri korekta, bonvolu ne ripeti ĉiujn tieajn kontraŭargumentojn.

Nahor