前往目錄

Muzikistoj

貼文者: EduardIvanilov, 2013年2月21日

訊息: 6

語言: Esperanto

EduardIvanilov (顯示個人資料) 2013年2月21日下午5:32:00

retejo havas muzikistoj?

tempatro (顯示個人資料) 2013年4月1日下午9:25:19

Mi estas muzikisto enserĉanta por muzikvortaro en esperanto. Hodiaŭ speciale, me serĉas por la angla vorto, "minor".

Uzanta la ĉi tie reta vortaro, mi vidas ke "major" estas simple 'majora', sed mi pensas ke tiu esteblas por la militisto. Mi ne trovas minor.

KoLonJaNo (顯示個人資料) 2013年4月2日上午7:44:22

[redaktita je 2013-04-02 15:40:00 UTC+2: La ligilo al i]Muzika Terminaro[/i] nun funkcias.]

Saluton!

tempatro:Mi estas muzikisto enserĉanta por muzikvortaro en esperanto. Hodiaŭ speciale, me serĉas por la angla vorto, "minor".

Uzanta la ĉi tie reta vortaro, mi vidas ke "major" estas simple 'majora', sed mi pensas ke tiu esteblas por la militisto. Mi ne trovas minor.
En Reta Vortaro troveblas:

- minora
- maĵora

Iom pli detale en reta (N)PIV:

- minora
- maĵora

Ekzistas Popularmuzika Terminaro en Esperanto, kiu publikiĝis jam en 1999.

Krome mi trovis Muzika Terminaro de brazila aŭtoro el la jaro 2011.

Postpaske el Rejnlando,
Kolon"Mi estas nek muzikisto nek muziksciencisto"jano

Chainy (顯示個人資料) 2013年4月2日上午8:55:56

Mi aldonis tiujn vortojn al la angla-Esperanta vortaro de Lernu:
minor = mal(pli)granda, mal(pli)grava; (mus) minora; neplenaĝ-a, -ulo
major = (pli) granda, ĉefa, (pli) grava, supera; (mil) majoro; (mus) maĵora

Chainy (顯示個人資料) 2013年4月2日上午9:29:47

KoLonJaNo:
Krome mi trovis [url=www.eventoj.hu/steb/vortaroj/aragon_muzika-terminaro.pdf]Muzika Terminaro[/url] de brazila aŭtoro el la jaro 2011.
Pro iu kaŭzo, la forumo fuŝas tiun ligilon. Ĝi estas: www.eventoj.hu/steb/vortaroj/aragon_muzika-terminaro.pdf

- Ĝi ŝajnas interesa verko. Dankon pro la informo, KoLonJaNo.

maratonisto (顯示個人資料) 2013年4月3日下午4:40:02

EduardIvanilov:retejo havas muzikistoj?
Ĉu retejo havas muzikistoj?
Jes.
Interalie, por muzikaj intervaloj Esperanto havas neoficialan sufikson 't'.

Intervaloj:
unuto en multaj eŭropaj lingvoj estas 'prima'
duto = 'secunda'
trito = 'terc(i)a'
kvarto = 'quarta'
kvinto = 'quinta'
sesto = 'sexta'
septo = 'semtima'
okto = 'octava'
naŭto = 'nona'

septakordo = 'septaccord'
naŭtakordo = 'nonaccord'

回到上端