Al contingut

Ĉu ajnulo parolas ambaŭ la anglan kaj la hispanan?

de Kokirian, 23 de febrer de 2013

Missatges: 5

Llengua: Esperanto

Kokirian (Mostra el perfil) 23 de febrer de 2013 3.06.45

Mi estas interesata en lerni la hispanan lingvon. Mi jam parolas ĝin iom... apenaŭ sufiĉe por komuniki. Ĉu iu ŝatus esti mia plumamiko sur ĉi retejo por helpi min lerni la hispanan? Mi estus ege dankema!

Baliurel (Mostra el perfil) 23 de febrer de 2013 4.45.52

Saluuuton!

Ĉu vi ŝatus legi du'lingvan etan rakonton?
http://albalearning.com/audiolibros/andersen/lapri...
Mi espera ke vi ŝatus ĝin. Se vi legas sed ne komprenas ion, tiam demandu; ĉu bone?
ridulo.gif

externalImage.png
Desegnisto: CHRISTIAN BIRMINGHAM. La regidino kaj la pizo, el la rakontoj el Andersen.

brw1 (Mostra el perfil) 4 de març de 2013 4.00.36

Mi amas paroli hispanan! Ĝi estas tre bela kaj en mia opinio la plej bona. Ĝi estas mia lingvo ke mi pliŝatas tamen esperanto estas bona de studi unue antaŭ ke vi komencas en mia opinio ĉar malantaŭ esperanto kaj la Francan ĝi estas pli facilan. Mi eklernis la francan antaŭ ambaŭ.

Makinary (Mostra el perfil) 5 de març de 2013 3.03.18

Kiam mi "finos" mian lernadon de esperanto kaj angla mi ekstudos la hispanan.

Kiel portugallingvano mi komprenas iomete de hispana.

robbkvasnak (Mostra el perfil) 5 de març de 2013 4.35.35

Mi loĝas en suda Florido kie la hispana estas kvazaŭ dua lingvo. Mi instruis ĝin dum multaj jaroj en publikaj lernejoj. Mi ne tre ŝatas la sonon de la hispana sed la angla estas eĉ pli malbelsona. Sed mi legas la hispanan ĉiun matenon en tagĵurnalo (El Nuevo Herald) kaj mi uzas ĝin ofte ĉar ĝi ests utila ĉi-tie. Interese la lingvo de la mikusuki-praamerikanoj ĉi-tie tute ne uziĝas. Tja! Demando de prestiĝo kaj povo. malgajo.gif

Tornar a dalt