Vai all’indice

"Li faris en ĝin novan truon". Kial oni uzu la N-finaĵon kun "ĝin"?

di yyaann, 25 febbraio 2013

Messaggi: 34

Lingua: Esperanto

Tjeri (Mostra il profilo) 26 febbraio 2013 07:10:57

La akuzativo pri direkto ne koncernas nur verbojn...des malpli nur verbojn pri movo.
Fundamento (en la angla por nia amiko Sudanglo): In phrases answering the question „where?” (meaning direction), the words take the termination of the objective case. Notu, cetere, ke la Fabeloj ne estas parto de la Fundamento.

Kaj ankaŭ logiko postulas tian uzon:
Kien li faris la truon? ... en la veston
Kie li faris la truon? ...en la ĉambro (sed la truon li faris en ion alian)

sudanglo (Mostra il profilo) 26 febbraio 2013 11:48:49

Kie li faris la truon? ...en la ĉambro (sed la truon li faris en ion alian)
Ĉu tio estas en la praktiko probabla respondo al la demando, vi povas mem testi.

Ĝenerale estas multe pli grava koncerne truojn kie ili lokiĝas, ne kie lokiĝas la faranto.

Cetere, esploru la Tekstaron kaj trovu por mi bonan ekzemplon kiu subtenas vian tezon.

Eĉ se on akceptas ke la akuzativo estas opicia, tiam en testo ne troviĝu du egale validaj respondoj kaj taksu nur unu korekta.

Tjeri (Mostra il profilo) 26 febbraio 2013 13:53:29

Ĝenerale estas multe pli grava koncerne truojn kie ili lokiĝas, ne kie lokiĝas la faranto.
Konsentite. Tial, mi ne opinias la mankon de akuzativo vere erara en tiu kazo.
Mi nur volis diri, ke la frazo "li faris truon en veston" estas laŭfundamenta, logika, kaj por mi tute natura.
Konklude, "li truis la veston en la ĉambro", solvas la problemon...

darkweasel (Mostra il profilo) 26 febbraio 2013 14:49:27

mihxil:sed ĝi ŝajnas al mi opcia, ĉar la afero ne estas tre klara.
Eble. Tial mi skribis "pli bone".

Mi mem scias interalie, ke en la germana oni ja uzas tie akuzativon kaj ne dativon. Mi faras truon en la jakon, kaj poste la truo estas en la jako.

Kirilo81 (Mostra il profilo) 26 febbraio 2013 15:00:50

Mi metis ŝlosilon en la poŝon. - En la poŝo estas ŝlosilo
X : En la jako estas truo.
X = Mi faris truon en la jakon.


La akuzativo estas logika en ĉi tiu okazo, tamen ĝi sonas iom strange, ĉar oni ne povas movi truon kiel verajn objektojn.
Kaj fakte ekzistas lingvoj, en kiuj oni ne povas esprimi "negativan spacon", do en la jako estas truo en ili estas malĝusta esprimo (oni devas diri La jako havas truon aŭ similie).

myris (Mostra il profilo) 26 febbraio 2013 15:57:50

Kiel aliaj lingvoj, kiuj havas la paron kie/ kien faras la demandon.kiam oni volas fari truon en jean? Wo/ wohin? dónde/adónde ? где/куда ? ...Ĉu la malnova angla vorto whither eblas?

Rugxdoma (Mostra il profilo) 26 febbraio 2013 18:54:59

myris:Kiel aliaj lingvoj, kiuj havas la paron kie/ kien faras la demandon.kiam oni volas fari truon en jean? Wo/ wohin? dónde/adónde ? где/куда ? ...Ĉu la malnova angla vorto whither eblas?
La finna havas tiu distingo. Uzante Google mi trovis la fenna frazo "reikä siihen" = truo tien 793oble, kaj "reikä siinä" = truo tie 768oble.

Ondo (Mostra il profilo) 26 febbraio 2013 19:16:45

Rugxdoma:Kiel aliaj lingvoj, kiuj havas la paron kie/ kien faras la demandon.kiam oni volas fari truon en jean? Wo/ wohin? dónde/adónde ? где/куда ? ...Ĉu la malnova angla vorto whither eblas?
La finna lingvo estas tute klara tiurilate: oni ĉiam faran truon en ion, ĉiam. Malgraŭ tio mi ne sentas la esperantan frazon "Ŝi faris truon en la pantalono" vere erara, kvankam mi mem preferas "...en la pantalonon". Malsamaj lingvoj ofte funkcias malsimile. Oni povas diri, ke la objekto de la frazo estas "truo en la pantalono", kaj se oni faras ĝin, oni ja faras "truon en la pantalono" (truon kiu estas en la pantanolo).

Oni povas senti nuancajn diferencojn, sed en normala parolo oni ne bezonas zorgi pri tiaj detaloj. Neniu el la formoj estas erara.

sudanglo (Mostra il profilo) 26 febbraio 2013 22:39:10

Kio estas la denaska lingvo de la test-kompilinto?

Kredeble li/ŝi simple trudis al Esperanto ŝablonon de ŝlia denaska lingvo.

Redakto: jes mi scias ke tiu 'ŝlia' devus teĥnike esti 'sia' sed eĉ Onklo Zam foje ne uzis 'si' pro stilaj kialoj

novatago (Mostra il profilo) 27 febbraio 2013 13:00:17

sudanglo:Kio estas la denaska lingvo de la test-kompilinto?
Iu, kiu ne scias ke la ruĝa koloro ĉiam rilatis al honto; ne la flava koloro.

Ĝis, Novatago.

Torna all’inizio