შინაარსის ნახვა

IJS en Tiszafüred, Hungario 1-8a Aŭgusto 2013

ikem-ისა და 25 თებერვალი, 2013-ის მიერ

შეტყობინებები: 1

ენა: Esperanto

ikem (მომხმარებლის პროფილი) 25 თებერვალი, 2013 19:04:34

Ĉi jare jam la 24-an fojon, inter la 1-a kaj 8-a de aŭgusto, atendas vin la hungaraj junuloj dum la Internacia Junulara Semajno! IJS estas la vorto por unu semajno de bonfarto, afabla gastigado, buntaj programeroj kaj bona vetero en belega Hungario! En la urbo Tiszafüred, kampadejo Morotva gastigos la Esperanto-parolantojn de la tuta mondo.

Tiszafüred estas la ĉefurbo de la lago Tisza. Krom la lago mem, trezoroj de la urbo estas la termalakvo kaj la tradiciaj popolartaj domoj, kie oni ankoraŭ aktive faras ceramikajn potojn. Proksime al la naturo, la regiono estas perfekta por ekskursoj, sportumado kaj malstreĉiĝo. Ni elkore invitas vin partopreni tiun unikan semajnon!

Pliaj detaloj, kaj aliĝilo:
http://ijs.hu/eo

ზემოთ დაბრუნება