До змісту

La ekzekutisto de la greka popolo

від luisfader, 26 лютого 2013 р.

Повідомлення: 15

Мова: Esperanto

Sunjo (Переглянути профіль) 27 лютого 2013 р. 23:45:32

fstphane: Sed la demokratio, ve, haltas antaŭ la urnoj. Post la voĉdono ciu registaro faras, faros tion, kion ĝi volas.
Mi ne konsentas ke tio veras. Kaj se verus oni ne akceptu tion. Demokratio estas pli ol nur baloti kaj poste atendi ĝis al la venonta baloto. En memoro al Stéphane Hessel mi rekomendas la verketojn ""Indignu", "Engaĝiĝu" kaj "Vojoj de la espero" kiuj laŭ mi enhavas gravajn pensojn pri la demokratio, pri Eŭropo kaj pri plibonigo de la mondo.

La demando estas ĉu sen la Eŭropa Unio Grekujo hodiaŭ estus en pli bona financa stato aŭ eĉ en pli malbona. Ĉu estis la komuna valuto la nura kaŭzo aŭ ĉu la krizo ne same okazintus sen ĝi sed tiam sen la financa subteno de la aliaj ŝtatoj de la EU?

Sendube ne ĉio estas bona en la EU, sed male al Altebrilas mi tamen opinias ke ĝi ankoraŭ estas kaj estos bona (sed kompreneble plibonigebla) ideo.

cellus (Переглянути профіль) 28 лютого 2013 р. 11:49:00

En grekio nepagado de la impostoj estis pli malpli nacia sporto kiel piedpilko. Samtempe la ŝtato donis tre larĝanimajn pensiojn. Ke tio ne funkcias estas klarege. Samtempe mi mem persone abudis – kiam mi estis en Grekio antaŭ 11 jaroj, ke politikistoj estas ŝtelistoj. Oni do havis plimalpli 10 jarojn por liberiĝi de tiuj ŝtelistoj. Estas ia paradokso, ke politikaj partioj samtempe ŝutis monon al siaj anoj samtempe kiel la elektantoj opiniis ke la politikisoj ŝtelas de ili.

Estas granda problemo de la demokratio, nome ke la elektantoj ne faras la necesan laboron por elpensi kiujn politikistojn ili elektu. Ili elektas inter la nomoj kiujn oni proponas al ili. Poste ili plendas.

Estas kompreneble necese kompreni kial la grekoj ne havas solidarecon al siaj aŭtoritatoj, kaj la klarigo estas historia.

fstphane (Переглянути профіль) 28 лютого 2013 р. 11:49:04

Ankaŭ mi legis la libron de " Stéphane Hessel " , estas tre certe leginda libro, mi opinias ke estas granda diferenco inter iu idealo, kaj la praktiko.
Kion oni povas vere fari pri tio?

Sunjo:La demando estas ĉu sen la Eŭropa Unio Grekujo hodiaŭ estus en pli bona financa stato aŭ eĉ en pli malbona. Ĉu estis la komuna valuto la nura kaŭzo aŭ ĉu la krizo ne same okazintus sen ĝi sed tiam sen la financa subteno de la aliaj ŝtatoj de la EU?
Kiu povas scii? Grekujo decidis kunigi Eŭropon, sed sia registaro trompis, kaj falsis la kontoj.

Sunjo:Sendube ne ĉio estas bona en la EU, sed male al Altebrilas mi tamen opinias ke ĝi ankoraŭ estas kaj estos bona (sed kompreneble plibonigebla) ideo.
Mi akordas kun vi.

Altebrilas (Переглянути профіль) 19 березня 2013 р. 20:36:38

cellus:Samtempe mi mem persone abudis – kiam mi estis en Grekio antaŭ 11 jaroj, ke politikistoj estas ŝtelistoj. Oni do havis plimalpli 10 jarojn por liberiĝi de tiuj ŝtelistoj. Estas ia paradokso, ke politikaj partioj samtempe ŝutis monon al siaj anoj samtempe kiel la elektantoj opiniis ke la politikisoj ŝtelas de ili.

Estas granda problemo de la demokratio, nome ke la elektantoj ne faras la necesan laboron por elpensi kiujn politikistojn ili elektu. Ili elektas inter la nomoj kiujn oni proponas al ili. Poste ili plendas.
Tio pruvas, ke nuna demokratio ne solvas ĉion. Se la politikistoj estas koruptitaj kaj subaĉetas voĉdonantojn aŭ uzas aliajn fimetodojn, estas malfacilega seniĝi pri ili.

Same kiam ambaŭ flankoj proponas la saman novliberalan politikon, kaj devigas la popolojn voĉdoni por ekstremaj partioj se ili ne konsentas pri tia politiko. La rezulto estas multobligado de sindetenantoj kaj de estremismaj voĉdonoj.

raffadalbo (Переглянути профіль) 20 березня 2013 р. 20:41:34

Kial neniu grekulo partoprenas al tiu-ĉi fadeno?
ridulo.gif

Назад до початку