ข้อความ 8
ภาษา: Esperanto
med4th (แสดงโปรไฟล์) 28 กุมภาพันธ์ 2013, 12:23:00
Kio estas la diferenco inter "tipo" kaj "speco"? Mi ne vidas diferencon en ekzemploj viditaj ĝis nun. Cxu estas io subtila?
Tjeri (แสดงโปรไฟล์) 28 กุมภาพันธ์ 2013, 12:48:45
pri noob, mi atendas esperantlingvan klarigon, mi ne konas la anglan vorton.
med4th (แสดงโปรไฟล์) 28 กุมภาพันธ์ 2013, 13:19:04
Tjeri:pri tipo kaj speco (kaj eventuale specio) MemserĉuOni devas registri uzi vortaron? Ŝajnas iom malnecesa, ĉu ne? Ĉu ĝi havas personajn vidojn?
pri noob, mi atendas esperantlingvan klarigon, mi ne konas la anglan vorton.
"noob" estas insulteta slangvorto pri komencantoj en interretaj forumoj kaj babilejoj. Verŝajne ke Esperantistoj estas tro afabla
Tjeri (แสดงโปรไฟล์) 28 กุมภาพันธ์ 2013, 15:26:32
Oni devas registri uzi vortaron?Vi ja estas noviceto, ĉu vi ne registriĝis en lernu? Vi do povas uzi la saman kromnomon kaj la saman pasvorton, ili estas jam registritaj en vortaro.net.
med4th (แสดงโปรไฟล์) 28 กุมภาพันธ์ 2013, 16:01:10
Mi ŝatas la vorton noviceton, hehe
La vortdifinoj estas tre simila. Speco ŝajnas pli abstrakta (aŭ malpli preciza) ol tipo?
Tjeri (แสดงโปรไฟล์) 28 กุมภาพันธ์ 2013, 19:30:16
Rugxdoma (แสดงโปรไฟล์) 28 กุมภาพันธ์ 2013, 20:48:53
med4th:Kio estas la diferenco inter "tipo" kaj "speco"? Mi ne vidas diferencon en ekzemploj viditaj ĝis nun. Cxu estas io subtila?Oni povas defini iun grupon dumaniere: pli specie (more specifically) per ĝiaj limoj je aliaj grupoj, aŭ per iu tipa membro de tiu grupo (one typical member of the group). Eble tio estas la diferenco inter speco kaj tipo.
sudanglo (แสดงโปรไฟล์) 28 กุมภาพันธ์ 2013, 21:50:58
Estas ĉiuj specoj de Esperantistoj sed la tipa Esperantisto estas ... Nu mi ne daŭrigas ĉar mi ne volas insulti.