目次へ

tipo kaj speco

med4th,2013年2月28日の

メッセージ: 8

言語: Esperanto

med4th (プロフィールを表示) 2013年2月28日 12:23:00

Saluton. Jen komencanto! (Ĉu ekzistas Esperanta traduko por la interreta vorto "noob"?)

Kio estas la diferenco inter "tipo" kaj "speco"? Mi ne vidas diferencon en ekzemploj viditaj ĝis nun. Cxu estas io subtila?

Tjeri (プロフィールを表示) 2013年2月28日 12:48:45

pri tipo kaj speco (kaj eventuale specio) Memserĉu
pri noob, mi atendas esperantlingvan klarigon, mi ne konas la anglan vorton.

med4th (プロフィールを表示) 2013年2月28日 13:19:04

Tjeri:pri tipo kaj speco (kaj eventuale specio) Memserĉu
pri noob, mi atendas esperantlingvan klarigon, mi ne konas la anglan vorton.
Oni devas registri uzi vortaron? Ŝajnas iom malnecesa, ĉu ne? Ĉu ĝi havas personajn vidojn?

"noob" estas insulteta slangvorto pri komencantoj en interretaj forumoj kaj babilejoj. Verŝajne ke Esperantistoj estas tro afabla ridulo.gif

Tjeri (プロフィールを表示) 2013年2月28日 15:26:32

Oni devas registri uzi vortaron?
Vi ja estas noviceto, ĉu vi ne registriĝis en lernu? Vi do povas uzi la saman kromnomon kaj la saman pasvorton, ili estas jam registritaj en vortaro.net. ridulo.gif

med4th (プロフィールを表示) 2013年2月28日 16:01:10

Ha, dankon. Mi ne legis la duan paĝon, kiu klarigas pri Lernu.net

Mi ŝatas la vorton noviceton, hehe

La vortdifinoj estas tre simila. Speco ŝajnas pli abstrakta (aŭ malpli preciza) ol tipo?

Tjeri (プロフィールを表示) 2013年2月28日 19:30:16

Tipo estas modelo, speco estas pli ĝenerala. Eble la signifoj estas proksimaj al tiuj de la anglaj vortoj sort kaj type, sed mi ne certas.

Rugxdoma (プロフィールを表示) 2013年2月28日 20:48:53

med4th:Kio estas la diferenco inter "tipo" kaj "speco"? Mi ne vidas diferencon en ekzemploj viditaj ĝis nun. Cxu estas io subtila?
Oni povas defini iun grupon dumaniere: pli specie (more specifically) per ĝiaj limoj je aliaj grupoj, aŭ per iu tipa membro de tiu grupo (one typical member of the group). Eble tio estas la diferenco inter speco kaj tipo.

sudanglo (プロフィールを表示) 2013年2月28日 21:50:58

Io povas estas tipa (typical). Oni tamen ne dirus ke io estas speca.

Estas ĉiuj specoj de Esperantistoj sed la tipa Esperantisto estas ... Nu mi ne daŭrigas ĉar mi ne volas insulti.

先頭にもどる