前往目錄

Lingvointerŝanĝo

貼文者: kinoko, 2007年10月27日

訊息: 4

語言: Esperanto

kinoko (顯示個人資料) 2007年10月27日下午6:53:00

Saluton, mi nomiĝas Justin kaj mi havas 16 jarojn. Mi ne parolas esperanton tute flue, sed mi pensas ke mia nivelo jam sufiĉas por tiu celo ĉi. Mi povas la anglan flue kaj volis plibonigi mian japanan, kaj mi jam provis lingvointerŝanĝi kun japanaj kiuj ne parolas la anglan. Tamen, malfacilas bona lingvointerŝanĝo kiam oni ne povas komuniki sufiĉe malsimplajn ideojn kiel tion kiujn oni trovus en du tre malasamaj lingvoj kiel la japana kaj la angla.

Do, mi ekpensis, kial ne uzu esperanton?

POVUS INSTRUI: la anglan
POVUS LERNI/PLIBONIGI: la japanan, la ĉinan, la germanan, la francan, la hispanan
KOMUNIKUS PER: retpoŝto, voĉbabilo per Skype kaj MSN, tekstmesaĝoj per AIM

Iu ajn kiu parolas unun de tiuj lingvoj kaj volus lerni la anglan dum praktiki esperanton, kontaktu min!

Matthieu (顯示個人資料) 2007年10月27日下午8:25:48

Tiu ĉi estas bona ideo.

Mia denaska lingvo estas la franca.
Mi ŝatus plibonigi miajn Esperanton, anglan, germanan kaj hispanan (mia hispana nivelo estas malalta, kaj mi forgesas ĝin...).

Mi povas komuniki per retpoŝto, MSN kaj Skype.

lunvirino (顯示個人資料) 2007年10月27日下午10:00:00

Ho, vere bona ideo. Mia denaska lingvo estas la germana (precise la sviza germana). Mi loĝas depost tri jaroj en la franca parto de Svislando. Mi ŝatus plibonigi la francan kaj la Esperanton. Mi ankaŭ parolas la anglan kaj la hispanan mezbone kaj iomete la turkan.
Mi povas komuniki per retpoŝto, skajpo kaj MNS. sal.gif

homojKunHomoj (顯示個人資料) 2007年10月30日下午8:58:28

Se iu volas babili kun mi germane, li povas kontakti min lernu.net'e. Mi tiam donos mian tujmesaĝiloadreson (icq, MoSoNo aŭ AOLo) sal.gif

回到上端