Al la enhavo

kio povas savi nin?

de codesito, 2013-marto-01

Mesaĝoj: 185

Lingvo: Esperanto

thuyetesperanto (Montri la profilon) 2013-marto-07 12:55:34

hebda999:
mihxil:Dio evidente ne savos nin, ĉar li ne ekzistas...
Tion vi ankoraŭ ne pruvis. Ĝis tia momento, ne skribu, ke la Dio ne ekzistas, ĉar Ĝi ekzistas. Se Ĝi ne ekzistus, oni tute senpene povus tion pruvi. Neniu el la tuta mondo pruvis la neekzistadon de la Dio. Ĉar ne eblas pruvi Ĝian malekziston, oni devas aserti, ke Ĝi ekzistas. Ĉar ekzisto estas pli forta ol malekzisto.

Kaj la Dio certe ne estas "li", nek "ŝi". Tiu ĉi Estaĵo ne konformas al homaj seksoj. Tial mi nomas la Dion per "Ĝi", kiu estas senseksa.

AlfRoland (Montri la profilon) 2013-marto-07 13:11:39

thuyetesperanto:
hebda999:
mihxil:Dio evidente ne savos nin, ĉar li ne ekzistas...
Tion vi ankoraŭ ne pruvis. Ĝis tia momento, ne skribu, ke la Dio ne ekzistas, ĉar Ĝi ekzistas. Se Ĝi ne ekzistus, oni tute senpene povus tion pruvi. Neniu el la tuta mondo pruvis la neekzistadon de la Dio. Ĉar ne eblas pruvi Ĝian malekziston, oni devas aserti, ke Ĝi ekzistas. Ĉar ekzisto estas pli forta ol malekzisto.

Kaj la Dio certe ne estas "li", nek "ŝi". Tiu ĉi Estaĵo ne konformas al homaj seksoj. Tial mi nomas la Dion per "Ĝi", kiu estas senseksa.
redakto: Mi komentis malĝustan mesaĝon!

hebda999 (Montri la profilon) 2013-marto-07 13:16:08

AlfRoland:
thuyetesperanto:
hebda999:
mihxil:Dio evidente ne savos nin, ĉar li ne ekzistas...
Tion vi ankoraŭ ne pruvis. Ĝis tia momento, ne skribu, ke la Dio ne ekzistas, ĉar Ĝi ekzistas. Se Ĝi ne ekzistus, oni tute senpene povus tion pruvi. Neniu el la tuta mondo pruvis la neekzistadon de la Dio. Ĉar ne eblas pruvi Ĝian malekziston, oni devas aserti, ke Ĝi ekzistas. Ĉar ekzisto estas pli forta ol malekzisto.

Kaj la Dio certe ne estas "li", nek "ŝi". Tiu ĉi Estaĵo ne konformas al homaj seksoj. Tial mi nomas la Dion per "Ĝi", kiu estas senseksa.
Tre konvinkiga argumento!

thuyetesperanto (Montri la profilon) 2013-marto-07 13:20:59

hebda 999 skribis ;
...Kaj la DIO certe ne estas " li ", nek " sxi ". Tiu cxi Estajxo ne konformas al homaj seksoj. Tial mi nomas la DION per " Gxi ", kiu esta sen seksa.
Vi estas erara kiam nomi la DION per " Gxi ". Jesuo estas la DIO, sed ankaux la VIRO-HOMO. Kaj ni certe povas nomi la DION per " Li ".
DIO savos cxiujn nin !

AlfRoland (Montri la profilon) 2013-marto-07 13:51:22

hebda999:
mihxil:Hebda probable simple ne komprenas la simplan retorikaĵon kiun mi aplikis. Estis tute evidente ke mi ne vere kredis je la ekzisto de fajrospirantaj drakoj. Lia intenca nekomprenemo estas nekredebla.
Mi nur provas kontraŭstari vian arogantecon, kaj tio ĉi montriĝas esti tasko neebla. La Dio ekzistas ĉu vi aŭ la aliaj tion volas, konstatas aŭ ne. Por mi la diskuto estas jam finita.
Tiuj argumentaj nepre devas konvinki ĉiujn!!

mihxil (Montri la profilon) 2013-marto-07 18:09:38

hebda999:La Dio ekzistas ĉu vi aŭ la aliaj tion volas, konstatas aŭ ne. Por mi la diskuto estas jam finita.
Fajrospirantaj drakoj ekzistas, ĉu vi aŭ la aliaj tion volas, konstatas aŭ ne. Neniu el la tuta mondo pruvis la neekzistadon de fajrospirantaj drakoj. Ĉar ne eblas pruvi ilian malekziston, oni devas aserti, ke ili ekzistas. Ĉar ekzisto estas pli forta ol malekzisto.

Jes, mi konfesas ke la argumento estas komplete absurda. Mi certe ne mem elpensus ĝin tia, sed ĉar temas pri viaj propraj vortoj, eble tiel mi estus pli konvinka.

vincas (Montri la profilon) 2013-marto-08 10:58:40

codesito:Tial mi volas demandi al vi: kio povas savi nin? kion ni povas fari por saviĝi el la detruo?
Malpli spekti televidilon kaj vagadi tra interreto. Pli sportumi kaj spiri freŝan aeron :] Kaj la tuta mondo certe estos savita ;]

hebda999 (Montri la profilon) 2013-marto-08 11:28:53

thuyetesperanto:hebda 999 skribis ;
...Kaj la DIO certe ne estas " li ", nek " sxi ". Tiu cxi Estajxo ne konformas al homaj seksoj. Tial mi nomas la DION per " Gxi ", kiu esta sen seksa.
Vi estas erara kiam nomi la DION per " Gxi ". Jesuo estas la DIO, sed ankaux la VIRO-HOMO. Kaj ni certe povas nomi la DION per " Li ".
DIO savos cxiujn nin !
Ne, vi eraras. La Jesuo nur enkorpigis sin en la homa estaĵo, kiu estis virseksa. Do la homa parto de Jesuo estis la viro, sed ne la Dia parto. Kaj la Dio estas la tri peronoj. Kial vi do tion klarigus? Eĉ ne provu. Jam pli saĝaj ol ni provis kaj malsukcesis.

Kaj uzi "ĝi" kiam la sekso de koncernato ne estas importa, ne estas eraro en Esperanto!!! Tio ĉi nomiĝas "la gramatiko kaj signifo de vortoj".

mihxil (Montri la profilon) 2013-marto-08 11:38:38

vincas: Malpli spekti televidilon kaj vagadi tra interreto. Pli sportumi kaj spiri freŝan aeron :] Kaj la tuta mondo certe estos savita ;]
Se ne oni uzus aŭton por iri al sportejo aŭ arbaro, ĉar tio supozeble pli damaĝus la ĉirkaŭaĵon ol samdaŭra televidumado... Krome tuttaga sidado anstataŭ sin movi eble iom damaĝas onian sanon, kio kaŭzus fruan morton, kio sumus probable tre grandan energi-ŝparon.

hebda999 (Montri la profilon) 2013-marto-08 13:02:41

La demando ĉifadene iom fuŝas. Pli ĝuste estus demandi:

"Kio nin detruos?"

Reen al la supro