Į turinį

Programoj por Androido

Andreo Jankovskij, 2013 m. kovas 3 d.

Žinutės: 12

Kalba: Esperanto

Andreo Jankovskij (Rodyti profilį) 2013 m. kovas 3 d. 07:27:52

Ĉi tie eblas publikigi ligilojn al programoj por via ŝatata telefono aŭ komputilo sub Android-operaciumo.

Rimarko: se vi havas rimarkojn pri la programoj, nepre skribu pri tio.

Andreo Jankovskij (Rodyti profilį) 2013 m. kovas 3 d. 07:30:55

Testo pri bazaj numeraloj

Ligilo

La programo helpas ellerni la bazajn numeralojn:
1 - unu, 2 - du, 3 - tri, 4 - kvar, 5 - kvin, 6 - ses, 7 - sep, 8 - ok, 9 - naŭ, 10 - dek, 100 - cent, 1000 - mil.

La programon kreis: www.retejo.net kaj www.muzaiko.info )))
Rimarko: Se dum laboro kun la programo estos problemetoj kun sonoj -> restartigu la programon.

Andreo Jankovskij (Rodyti profilį) 2013 m. kovas 4 d. 15:14:24

Reta Vortaro por Androido.

Ligilo

Moosader (Rodyti profilį) 2013 m. balandis 30 d. 05:22:16

Mi verkis Esperanto Androido videoludon, sed ĝi estas ne finita.

"Mia Amiko": https://play.google.com/store/apps/details?id=com....

Mi verkos pli videoludojn kiam mi havas tempo. Oni helpas mi lerni.

Mi volas trovi pli videoludojn en Esperanto, ĉu vi scii ia? (PC aŭ alia...)

maratonisto (Rodyti profilį) 2013 m. balandis 30 d. 10:22:54

Moosader:Mi verkis Esperanto Androido videoludon, sed ĝi estas ne finita.

"Mia Amiko": https://play.google.com/store/apps/details?id=com....

Mi verkos pli videoludojn kiam mi havas tempo. Oni helpas mi lerni.

Mi volas trovi pli videoludojn en Esperanto, ĉu vi scii ia? (PC aŭ alia...)
Moosader, mi gratulas al Vi kaj deziras sukcesojn.

Madridano (Rodyti profilį) 2013 m. balandis 30 d. 17:42:08

Moosader: ...Mi volas trovi pli videoludojn en Esperanto, ĉu vi scii ia? (PC aŭ alia...)
Vizitu: http://mpovorin.narod.ru/ludoj/ludoj.html

Moosader (Rodyti profilį) 2013 m. balandis 30 d. 18:21:50

Madridano:
Moosader: ...Mi volas trovi pli videoludojn en Esperanto, ĉu vi scii ia? (PC aŭ alia...)
Vizitu: http://mpovorin.narod.ru/ludoj/ludoj.html
Ahh, dankon!

Urho (Rodyti profilį) 2013 m. gegužė 4 d. 19:51:12

KALQ-klavaro – la nova klavaro por tuŝekranoj:

Urho (Rodyti profilį) 2013 m. gegužė 8 d. 08:28:42

Urho:KALQ-klavaro – la nova klavaro por tuŝekranoj:
La klavaro KALQ Keyboard (Official) Alpha estas nun elŝutebla ĉe "Google Play Store" por testi. La operaciumo de tabulkomputilo devas esti minimume – Android 1.6.

P.S. – Bonvolu serĉi tvitaĵojn pri la afero ĉe Tujtero (Twitter) per KALQ#KALQ.

Urho (Rodyti profilį) 2013 m. gegužė 11 d. 12:29:54

Nun vi povas tajpi ankaŭ en Esperanto per KALQ Keyboard (la operaciumo devas esti minimume Android 2.2).

Do, nune ekzistas du klavaroj por KALQ:
  • KALQ Keyboard || per ĝi vi povas tajpi ankaŭ en Esperanto ekde 10.5.2013
  • KALQ Keyboard (Official) Alpha || oficiala programo (testa versio).
Bonvolu serĉi ĉe Google Play Store per la vorto "KALQ":

Atgal į pradžią