Zum Inhalt

Demando pri subaĉeto.

von belalayuo, 3. März 2013

Beiträge: 15

Sprache: Esperanto

belalayuo (Profil anzeigen) 3. März 2013 17:02:30

你的信息太短。

fstphane (Profil anzeigen) 3. März 2013 17:49:03

Mi neniam aŭdis pri tia afero en Francujo, tamen tia praktiko povus okazi, sed tre diskrete. Egale mi jam aŭdis, ke en Afrikujo kaj sendube aliloke, ciu povas aĉeti sian kondukpermisilon rekte, êc preskaŭ sen konduki. Sed tiu ĉi praktiko estas malleĝa.

raffadalbo (Profil anzeigen) 3. März 2013 17:50:55

belalayuo:Mia instruisto sciigis min kaj aliajn ge-lernantojn:"Vi devas aĉeti ion kiel cigaredon por donaci al instruisto venontfoje. Tiel ke por malproblemigi en harmonio. "... Tio ekzistas en ĉiu ŝofora lernejo de ĉiu urbo en Ĉinio.
Se lernantoj ne subaĉetus sian instruiston, do estus terure por lernado pri ŝofori.
Do, mi tre scivolas, ke en aliaj landoj estas same aŭ ne?
Verdire, en Italujo tio ne ekzistas. Sed eble estas kaŭzo. Mi ne komprenas bone kiu pagas la ŝoforlernejon en Ĉinio. En Italujo, la lernantoj pagas la ŝoforlernejon kaj tiu ĉi pagas la instruistojn. Do, finfine, la lernantoj pagas la instruistojn; do kial devus ili ankaŭ subaĉeti ilin? Nur, se oni estas kontenta pri la lernado, post la ekzameno oni povas doni malgrandan aferon al sia instruisto.

Altebrilas (Profil anzeigen) 3. März 2013 18:33:13

Se oni donas ion por danki iun, kiu faris pli ol li estis devigata fari por helpi nin, estas normale, krom se trinkmono estas formale malpermesata. Se li minacas malhelpi vin, pretekste ke vi donis nenion, tio estas korupteco.

Sed malfacilas lukti sole kontraŭ korupta sistemo, se la aliaj homoj rezignis pri protestado kaj akceptas tion. Prefere oni atendu, ke la malaprobantoj estu sufiĉe multnombraj.

dobri (Profil anzeigen) 3. März 2013 18:44:22

belalayuo:Lastatempe mi lernas ŝofori en la ŝofora lernejo. Kaj hodiaŭ mia instruisto sciigis min kaj aliajn ge-lernantojn:"Vi devas aĉeti ion kiel cigaredon por donaci al instruisto venontfoje. Tiel ke por malproblemigi en harmonio. ". Eĉ li parolis tion rekte kontraŭ ni. En tiu momento mi estis ege sokanta!

Mi aŭdas ke en mia lando, tio, kion mia instruisto agis, estas tre ordinara/normala afero, ke lernantoj de ŝofora lernejo devigas subaĉeti instruiston. Tio ekzistas en ĉiu ŝofora lernejo de ĉiu urbo en Ĉinio.
Se lernantoj ne subaĉetus sian instruiston, do estus terure por lernado pri ŝofori.

Do, mi tre scivolas, ke en aliaj landoj estas same aŭ ne?
Kvankam mi ofte legis pri subaĉetoj en mia lando, mi mem neniam donis iun koruptaĵon al iu ajn. Precipe la ŝoforadon vi devas ellerni profunde, ĉar temas pri via vivo! Se vi subaĉetus la instruiston, por ke li pardonu viajn eblajn erarojn dum instruado, tiam vi verŝajne fariĝus malbona stiranto. Kaj malbonaj stirantoj kaŭzas plimulton da trafikakcidentoj! Prefere lernu honeste, demandu pri ĉio, kion vi ne komprenas por fariĝi ĝusta ŝoforo!
Se la instruisto tamen kondutus malbone al vi (ĉar vi ne subaĉetis lin), tiam vi plendu kontraŭ li ĉe liaj superuloj.

lobo_xx (Profil anzeigen) 3. März 2013 18:47:59

Saluton al ĉiuj,

...jes tio estas ŝokante; mi neniam aǔdis pri tio ĉi tie en Aǔstrujo; mi emas pensi, ke subaĉeto okazas nur sur pli alta nivelo kiel altrangaj oficistoj aǔ eĉ ministroj, ktp. Kelkfoje la afero iĝas publike kaj tiam memkompreneble estas grandega skandalo.

Ĉ antaǔ 12 jaroj mi vizitis amikon en Hungarujo per aǔto, do, mi faris eraron kaj iu policisto igis min halti. Li absulute nemiskompreneble demandis min, ĉu mi preferus oficialan punon aǔ personan donacon; kostante nur la duonon...

Amike

onewhohopes (Profil anzeigen) 4. März 2013 22:41:47

Mi simile neniam aŭdis pri subaĉetoj en ŝoforaj lernejoj en Usono. Tamen, ŝoforistoj ne estas ordinara en Usono, ĉar preskaŭ ĉiuj havas aŭton ĉi tie; do neniu bezonas ŝoforiston. Ĉi tie, ĉio estas tro malproksime por veturi per busoj aŭ trajnoj.

Tamen, koruptaĵoj ekzistis aliforme ĉi tie.

Sed, triste, homoj estos homoj, kaj ĉiam estos subaĉeto kaj korupto - ĝi estas nia karaktero. Oni diras ke malbono triumfas kiam bonaj homoj faras nenion.

Mi volas bonŝancon pro vi.

hebda999 (Profil anzeigen) 5. März 2013 06:30:20

belalayuo:...Mi aŭdas ke en mia lando, tio, kion mia instruisto agis, estas tre ordinara/normala afero...
En Pollando ni diras:

"nie posmarujesz, nie pojedziesz"
kiam vi ne ŝmiros (figurasence = pagos), tiam vi ne veturos (fig. = nenion atingos)

Pollando estas tre korupta lando. Same povas esti aliloke.

inutix (Profil anzeigen) 5. März 2013 21:08:43

En Pollando ne prenas nur fiŝoj. HA! Ha!

Demian (Profil anzeigen) 5. März 2013 22:01:27

belalayuo:Se lernantoj ne subaĉetus sian instruiston, do estus terure por lernado pri ŝofori.

Do, mi tre scivolas, ke en aliaj landoj estas same aŭ ne?
Same estas tie ĉi. Mi kaj mia fratino gajnis permisilon por veturi pere de patro. Li pagis al policano kaj ni ricevis niajn stirpermesilojn hejme. Ni neniam iris al ekzamenejo.

Se oni ne subaĉetus oni neniam gajnus kondukpermesilon ĉar ili ĉiam malsukcesigos onin. Do la plej facila maniero estas ke pagu al ili kelkajn eŭrojn, sidu hejme kaj iu korupta policano donos al oni la persmesilon de oni.

Zurück nach oben