Skip to the content

Kia provo!

by fstphane, March 7, 2013

Messages: 5

Language: Esperanto

fstphane (User's profile) March 7, 2013, 3:41:22 PM

Ĉu temas pri elekto intenca aŭ hazarda?
Kia provo!

Sunjo (User's profile) March 7, 2013, 4:40:08 PM

fstphane:Ĉu temas pri elekto intenca aŭ hazarda?
Kia provo!
Estus bone se vi mem klarigus pli pri kio temas. Ne ĉiu scipovas la francan.

Do temas pri la nomo "Provo" de aŭtomobilo de la firmao "Kia".

Mi guglis kaj trovis germanajn kaj anglajn artikolojn laŭ kiuj oni elektis nomon kiu intence devenas de la vorto "provoki" (sufiĉe internacia vorto kiu ekzistas en diversaj lingvoj ekzemple provoke, provozieren, provocar, provoquer).

Sed tiu nomo provokas precipe en Britujo kaj Irlando ĉar tie la mallongigo "Provo" estas uzata por la irlanda "Provisional Irish Republican Army" (provizora IRA).

Ĉiuokaze estas dubinda ke temas pri intenca uzo de esperantlingvaj vortoj.

fstphane (User's profile) March 7, 2013, 5:11:51 PM

Sunjo:

Ne estu tiel serioza! Ankaŭ mi vizitis guglon, kaj legis same kiel vin. Mi ne estas naiva kaj nur trovis tion ridiga!
Ĉiuokaze mi dankas vin, sinjorino, pro via respondo.

Altebrilas (User's profile) March 25, 2013, 8:51:22 AM

Se oni iras tiudirekte...

firmao pri mezuriloj

tatu-aparatoj
(trankviliĝu! estas nur... brako!)
la kompanio

tabloludoj pri sportoj

Videble, tiuj kiuj kreas markojn preteratentas esperanton... sed ne estas NIA kulpo!

fajrkapo (User's profile) April 23, 2013, 8:27:59 PM

Altebrilas:Se oni iras tiudirekte...

firmao pri mezuriloj

tatu-aparatoj
(trankviliĝu! estas nur... brako!)
la kompanio

tabloludoj pri sportoj

Videble, tiuj kiuj kreas markojn preteratentas esperanton... sed ne estas NIA kulpo!
Hahaha, bonega serĉo!

Back to the top