前往目錄

Hispane, kiel oni diras "ju pli... des pli"?

貼文者: yyaann, 2013年3月9日

訊息: 8

語言: Esperanto

yyaann (顯示個人資料) 2013年3月9日下午1:24:48

Per kiu(j) hispana(j) dirmaniero(j) eblas esprimi tian koncepton? Ĉu necesas subjunktivo tiukaze?
Dankon anticipe. ^^

novatago (顯示個人資料) 2013年3月10日下午1:17:30

yyaann:Per kiu(j) hispana(j) dirmaniero(j) eblas esprimi tian koncepton? Ĉu necesas subjunktivo tiukaze?
Dankon anticipe. ^^
Cuanto más... más...

Cuanto más come, más engorda = Ju pli li manĝas, des pli dikiĝas.
Cuanto más habla, peor = Ju pli li parolas, des pli malbone.
Cuanto más haga, mejor = Ju pli li faru/faros, des pli bone.
Cuanta más comida haya, menos problemas = Ju pli da manĝo estu/estos, des malpli da problemoj.

Kiel eblas vidi, uzado de la de subjunktivo, aŭ alia verbtempo dependas de tio, kion oni celas diri. Tiu esprimo en la hispana eble ŝanĝas laŭ regionoj. Mi iam aŭdis contra anstataŭ cuanto, sed por mi, tio ne multe sencas.

Ĝis, Novatago.

yyaann (顯示個人資料) 2013年3月10日下午9:56:23

Tute komprenite. Dankegon pro via klarigo!

maratonisto (顯示個人資料) 2013年5月9日下午7:44:43

Cuanto más habla, peor = Ju pli li parolas, des pli malbone.

Paroli = hablar?
Kion signifas falar?

novatago (顯示個人資料) 2013年5月9日下午7:59:20

maratonisto:Kion signifas falar?
En la hispana ne ekzistas tiu vorto. Tamen, ekzistas en alia hispana lingvo: La galega. Kaj en tiu lingvo, tre simila kaj al la hispana kaj al la portugala, falar signifas paroli. Eble ankaŭ en aliaj lingvoj el ĉirkaŭaj regionoj ankaŭ oni uzas falar, sed mi ne scias.

Ĝis, Novatago.

nigra_rivereto (顯示個人資料) 2013年5月9日下午8:02:47

maratonisto:Cuanto más habla, peor = Ju pli li parolas, des pli malbone.

Paroli = hablar?
Kion signifas falar?
"Falar" ne estas hispana vorto sed portugala. Ĝi signifas paroli.

maratonisto (顯示個人資料) 2013年5月10日上午10:25:25

novatago:
maratonisto:Kion signifas falar?
En la hispana ne ekzistas tiu vorto. Tamen, ekzistas en alia hispana lingvo: La galega. Kaj en tiu lingvo, tre simila kaj al la hispana kaj al la portugala, falar signifas paroli.
Ĝis, Novatago.
Dankon. Mi sciis, ke en la portugala "falar" signifas "paroli", sed pensis, ke ankaŭ en la hispana.

Sahaquiel (顯示個人資料) 2013年5月11日上午3:11:39

nigra_rivereto:
maratonisto:Cuanto más habla, peor = Ju pli li parolas, des pli malbone.

Paroli = hablar?
Kion signifas falar?
"Falar" ne estas hispana vorto sed portugala. Ĝi signifas paroli.
Falar estas portugala, galega kaj asturia (kaj eble ankaŭ de aliaj). Sed ja ne hispana vorto ridulo.gif

回到上端